Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Hura!
Titolo Hura!
 
Aŭtoro Julio Baghy 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 30.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĐurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2018 (3a eld) 
EldonintoDEC / BES / Libro-Mondo / Ars Libri 
KlarigojSatira-filozofia socikritika romano kun tre komplika intrigo. Unu el la ĉefverkoj de la Esperanta beletro.
ISBN/ISSN9788363698324 
Formato 289 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojHura! de Marc Binche
Ĉu hurai? de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jim Henry

Hura!

Reta ligilo al la originalo: http://www.mindspring.com/~jimhenry/esp/baghy.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-09)

estis la unua romano (krom Gerda Malaperis!) kiun mi legis esperante; do, mi malfeliĉe ne povas kompari kaj kontrasti ĝin al aliaj Esperantaj romanoj. Mi ĵus nomis ĝin "romano", sed tio eble ne pravas. En sia "Antaŭparolo por Postparolantoj", Baghy nomas tiun verkon "fabelo" kaj subtitole: "ne romano, nur grimaco". Tamen ĝi ŝajnas al mi sufiĉe realisma romano, kompare al la sciencfikcio kaj fantasto kion mi kutime legas. Angle, mi komparus ĝin al la satiroj de Leonard Wibberly (The Mouse that Roared, ktp) aŭ la filozofaj romanoj de G. K. Chesterton (kies Manalive! mi malrapide esperantigas). France, ĝi similas iomete al De la Terre à la Lune de Jules Verne - troviĝas similaj komikaj komparoj de Usono kaj Eŭropo. Sed eks pri aliliteraturaj komparoj - ek al la rakonto mem.

Temas pri certa Vilhelmo Grauer, riĉa dresisto de ĉimpanzoj, kiu ĵus mortis kiam la rakonto ekfadenas. Lia filo, Cezaro, alvenas al la morturbo de Grauer por la funebro kaj testament-malkovro. Jen Strutmagen, ĉefurbo de Bagonio, nekonata lando centr-Eŭropa. Tie la plej granda parto de la rakonto okazas. La urba notario donas al Cezaro sigelitan leteron de lia patro, kaj la legado de tiu surpriza letero plenigas la duan ĉapitron. Post la revelacioj de tiu letero, kies surprizojn mi ne difektos por vi, la fadenoj de la rakonto ekplektas mirinde - la alloga heredaĵo al la urbo Strutmagen, la timiga heredaĵo al la malĉastistinoj de tiu urbo, la malfeliĉa heredaĵo al la filo de la mortinto, kaj la kondiĉoj por la ricevo de tia heredaĵo, krom multaj aliaj aferoj, kunplektas kapvertiĝige, kaj finfine malplektas tre plaĉe.

Pri la filozofado mi ne diros multon, sed Baghy ja diris multon filozofe pere de kelkaj rolantoj en la "fabelo". Kelkloke tiu peze malrapidigas la rakonton, sed plej ofte ĝi estas sensulka parto de la rakonto mem.

Pri la lingvouzo ne estas multe por diri, krom ke mi kiel dujara Esperantisto ne multe bezonis vortaron post la unuaj paĝoj.

Mi ege rekomendas ĝin al tiuj, kiuj jam ĝuis iujn rakontojn de Baghy. (Mi poste aldonos ligon al unu tre plaĉa, "Kiel Mihok Instruis Angle", kiun vi intertempe povas trovi pere de la literatur-paĝo de Don Harlow.)

 

Via opinio pri Hura!