Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lasu min paroli plu!
Titolo Lasu min paroli plu!
 
Aŭtoro Claude Piron 
KategorioLegolibroj
Prezo 12.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2005 (4a eld) 
EldonintoFonto 
KlarigojLingvo-instrua romaneto kun paralelaj tekstoj al " Gerda malaperis!".
Formato 125 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Anonime kaj nekonkrete

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/lasparolplurec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

La legolibro Gerda malaperis de Claude Piron famas jam de du jardekoj. Eble ne same konatas ĝia komplemento Lasu min paroli plu, kie aperas 35 tekstoj uzantaj sinsekve la saman vortostokon kaj gramatikajn formojn kiel la 25 ĉapitroj de Gerda malaperis.

Mi trovas la bazan celon de ĉi verko tre bona. Leginte difinitan ĉapitron en Gerda malaperis, oni do jen trovas plian tekston, por kiu ne necesas lerni novajn radikojn aŭ gramatikaĵojn.

Ial Piron elektis en Lasu min paroli plu la formon de 34 monologoj kaj unu dialogo. La monologoj ne estas ligitaj inter si, nek formas ian tutaĵon. Ĉiuj monologantoj estas anonimaj kaj parolas plejparte pri si mem. Rakontaj partoj tre raras, kaj priskriboj de medioj kaj personoj tute mankas. Precipe en la komencaj dialogoj mankas konkretaĵoj. Oni parolas, paroladas, vortmuelas, gurdas, sed pri praktike nenio. Oni ne rakontas, sed rezonas.

Kompreneble troviĝas kaŭzo de tiu senenhava monologado. Piron ja decidis ne uzi tiujn radikojn, kiujn li bezonus en ĉiu situacio, sed male krei situaciojn el jam ekzistanta aro da radikoj. Ju pli limigita estas tiu radikaro, des pli malfacile ja estas rakonti pri io konkreta, kiu ne samas kiel la koncerna ĉapitro de Gerda malaperis.

Tio tamen havas konsekvencojn por la tekstoj. Temas ja pri legolibro, kiu devas esti facile digestebla, precipe komence. Nu, la facilecon de teksto decidas ne sole la nombro aŭ ofteco de aperantaj radikoj. Laŭ mi pli facilas legi rakonton pri konkretaj agoj ol monologon pri abstraktaĵoj.

Mi tute ne komprenas, kial Piron elektis ĉi monologan formon de siaj tekstoj. Per tio li senigis sin je tiom da kreaj ebloj. Per dialogoj li povus enkonduki konfliktojn, dinamikon. Per priskribaj partoj li donus eblon al la leganto senti ĉeeston surloke, enrakonte. Kaj per rakontado de agoj kaj okazaĵoj li kreus eksciton, viglon, naskus scivolon ĉe la legantoj. Sed ĉion ĉi li libervole rezignis. Strange, vere strange!

Per citaĵo mi provos montri, ke la ideo de Piron pri "facila legaĵo" tute ne facile digesteblas, malgraŭ la uzo de limigita vortostoko: "Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certiĝu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru" (p. 23). Tio estas parto el la tripaĝa monologo n-ro 7. Nek en ĉi citita frazo (kiu cetere havas strukturon ege komplikan), nek aliloke sur la tri paĝoj oni efektive ekscias, pri kia "aĵo" temas, kiuj estas "mi" kaj "vi", kaj pri "ili" ni ekscias nur, ke ili venis el alia mondo.

Entute do regas forta etoso de anonimeco en la monologoj. Anonimuloj parolas pri anonimaĵoj. Mankas konkretaĵoj, mankas agoj, mankas realo, mankas suko.

La didaktika emo de Piron ripetadi eĉ aferojn tute neripetindajn fojfoje povus nervigi eĉ la plej flegman leganton: "Nun estas dek minutoj antaŭ la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaŭ la dekkvara. Ĉar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara." (p. 80)

Troviĝas tamen en la libro kelkaj eroj plaĉaj kaj legindaj. Monologo n-ro 13 rakontas pri perdita amo, ĵaluzo, venĝemo kaj renaskita amo. Jen tuŝo de reala vivo. En n-ro 17B instruisto rakontas amuze pri amo-embarasoj kaj pri siaj lernantoj. Kaj n-ro 21A estas plaĉa monologo pri kulturaj diferencoj inter du (anonimaj) landoj. Ĝenerale, la eroj en la lasta parto de la verko pli interesas ol tiuj en la komenco. Sed ankaŭ ĉefine Piron faris nekompreneblajn elektojn. En la antaŭlasta ero li prezentas telefonan interparoladon, en kiu unu persono rakontas ion draman, kaj la alia aŭskultas. Tamen ni ne ricevas la replikojn de la rakontanto, sed nur tiujn de la aŭskultanto. Por ke ni ekkonu la dramon, tiu aŭskultanto do devas stulte kaj malrealisme ripetadi ĉiun aŭditan informon. Strange, vere strange!

Kompreneble la lingvaĵo estas pli-malpli modela. Mi tamen metis demandosignon ĉe "antaŭ longe ne estos libertempo" (p. 105), kie antaŭ longe iom nekutime signifas dumlonge, ankoraŭ longe. Krome mi trovis unu simplan fuŝon pri akuzativo: "por nee respondi necesus superhoman forton" (p. 109).

Resume do, surbaze de bona ideo Claude Piron kreis tekstojn katenitajn de obstinaj baroj en la verka formo, kiuj parte malfaciligas la komprenon, parte limigas la intereson.

 

Via opinio pri Lasu min paroli plu!