Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mistera lumo
Titolo Mistera lumo
 
Aŭtoro Julian Modest 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 5.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 
EldonintoHEA 
KlarigojMallongaj, bonstilaj noveloj pri ordinaraj homoj.
ISBN/ISSN9635711883 
Formato 90 paĝoj, 20 cm 
RecenzojPol prenas sian pluvmantelon kaj foriras de Aleksandr Zagvazdin
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Flagroj de verkista lerto de Giulio Cappa
Mistera fino de Sten Johansson
Aldonu

Atenton, "Mistera lumo" ne estas havebla!


Recenzo de Mogens Groth

Recenzo

Fonto: Literatura Foiro, 113, jun 1988
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/misterlumrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Laŭ proverbo kaj laŭ evidenta vero, ke mondo ekzistas ekster Verono, oni povas sperti la buntan aron de la facetoj, kiun konsistigas (ankaŭ per la esperanta literaturo) la riĉaj kaj tre diversaj aspektoj de ni homoj. Kelkaj poetoj bildigis nian teran globon esti kvazaŭ vasta ĝardeno, en kiu miriad-nombre kreskas ege malsimilaj plantoj, aŭ tre similaj, tamen posedante ĉiu sian propran individuecon. Impone belaj aŭ interesaj floroj iuloke pimpe pompas, dum aliloke la samaj specioj nur vegetas kiel eble naŭza fiherbo; en ambaŭ kazoj tio dependas de cirkonstancoj, de la karakteroj de grundo, de klimato, ekologiaj kondiĉoj kaj de multo alia. Kelkafoje internaj fortoj efikas en ĉeloj, foje pozitive, dum aliaj fojoj tute male: ĉio ĉi same kiel ĉe homoj kaj en iliaj socioj dum la tempoj. Kondiĉo por florado aŭ mizero estas ke ie regis, regas despotismo, aŭtokratio - foje klera, dum eble najbarloke pli malpli regis, regas demokratio, racionalismo aŭ aliaj ismoj. En multaj socioj havas la povon edukita stulto; multaj ĝiaj anoj ofte opinias (pli ĝuste kredas) ke esperanto estas nur lingva projekto, ili en sia edukita stulteco ne scias, ke ĝi estas socia realaĵo, geografie maldensa sed vasta socio kun multa kulturo, ekzemple literaturo. En ĝi aperas ade novaj verdaj ŝosoj. Jen pri iu el ili.

En novelaro originale verkita en esperanto: Mistera lumo, de Julian Modest, la legantoj povas resperti parton de bunta aro da facetoj el la homara vivado kaj parton de la spertoj de individua homo. Per sia kapablo plurakonti li igas nin sciaj kion li iel travivis, travivas dum sia ekzisto kaj kiel tio efikas al lia interna vivo, en artisma prilaboro.

Por nur aludi al la titola novelo: vi renkontas du arkeologojn, la rakonta Stan kaj lia amika kolego Dobrin. Ili survoje al arkeologia esplorejo suferas pluvan atakon kaj serĉas ŝirmon en groto de marbordaj rokoj. Dobrin eniras la unua. Stan memoras: Nur post sekundo min skuis terura krio. Kiam mi enpaŝis la obskuran groton mi trovis Dobrinon kuŝanta kaj senmova. Konsternite mi eltiris lin eksteren. Kio okazis?... Mi kuŝigis lin sub arbon, sur la humidan teron. Nenion li vidis. Kial li blindiĝis?

Ĉu ni divenu kiel eblon, ke Dobrin en la lummanko hazarde puŝis sian kapon kontraŭ rokparton? Tio ne necese donas eksteran efikon de ekzemple haŭta deskrapo, sed tamen povas efiki internen kiel ekzemple Amaraŭso fuĝa: provizora blindeco kaŭzita de arteria spasmo. Alia hazardo estus, ke ĝuste en tiu momento efikis ia embolio: eroj da sanga koagulaĵo provizore baras la arterion en la cerbo. Povas esti, ke vi trovas alian solvon de la enigmo kaj mistero! Ĉirkaŭ tiu centra temo la verkisto kreas priskribojn de flankaj epizodoj, kiuj igas la rakonton novelo, literaturo.

Liaj dek ok aliaj noveloj prezentas ĉiu sian etoson, kies valoron vi mem propraokule ĝuu!

La stilo de Julian Modest spegulas lian emon iom eksperimenti surbaze de bona regado lingva. Cetere li montras sin esti (bilde dirite) floro kun siaj propraj valoro kaj elradiado. En li loĝas ĝojo pro lia irado sur nia tero, sed kelkaj liaj travivaĵoj ekscitis lin, igis lin senti koleron pro strangaj, ofte kapricaj kaj ĉagrenaj spertoj. Observu al kio mi aludas.

Lia teksto fluas trafe kun nuancoj de sentemo kaj komprenemo, foje tre koncize: Pro frosto ŝiaj molaj vangoj rozas. Monotonas la pejzaĝoj. Neniu scias kiu, kiam skulptis lin. ...ne ĉiuj povas kreski korbopilkistoj. Li sonĝis grandan blankan ŝipon. ...prefere babili en iu drinkejo ol reveni hejmen. Ĉiuj laboras ion (?).

Por nordano la noveloj de Julian Modest montras lingvajn facetojn, interesajn sed fremdajn. Al ŝi/li nekonatas preskaŭ folklora proverbo, ke nur tiu viro povas fari bonan fajron, kiu iam kisis ciganinon! Temas pri hejto en forno, kiu en Bulgario evidente povas kanti kiel najtingalo. Pluvo tamburas, kvazaŭ iu sur ladon degrajnigus maizon ĉe ni estus pizoj, aŭ hajlo. Ni brosas, dum aliloke oni lavas la dentojn. En pluraj lokoj en la noveloj la meblaro amplekas ankaŭ kredencon, kiam ni havas vitrinon aŭ vitroŝrankon. En novelo Infana pilko demandas flava foto de li mem kiel knabo, kiel li fartas. Dankon, bone - respondis sendezire (ĉu nevolonte?) Mladen. Nordano eble kontemplas la futuron, sed ne etan portreton eĉ de Dostojevskij. Bati ursinon per kornusbastono (?) nepre estas nekonata afero por mi; ĉu io folklora? Kiel guzlo rolanta en sama novelo, en kiu tre aktuale la pafbatafoj inter Irano kaj Irako daŭras, laŭ voĉo de radio. Mirinde se eta kaj iomete akra nazo eligas fajnan artismemon, kaj se travivaĵoj blankigis lian antracitan hararon (karbonigran). La lastaj sunradioj similis al tranĉiloj enigitaj en grandegan varman panon ne estas eŭfemisma, kaj verŝajne ne estas imagebla por multaj, sed ja inka fono de marta ĉielo, kiel ankaŭ la en si mem stranga esprimo: senti ardan bruligan soifon. Ĉu oni konstatu, ke universitato identas kun Scienca Akademio en esperanto?

Koboldumas relative malmultaj preseraroj kaj lingvaj malglataĵoj, jen kelkaj: stele estu ŝtele; kie malaperis ŝia longa hararo verŝajne estu: kien; ŝtuparoj estu nur: ŝtupoj; Neniam plu neniu malfermos supozeble: iu. Laŭdo pro nemultaj participoj!

Imagu nur: en la novelo Aŭtuna rendevuo aperas raraĵo - preskaŭ pruda viro!!

La libro aspektas alloge. Belaĵo de pentristino Rita Lovag kovras la enhavoriĉan novelaron. Legu ĝin kaj iĝu kulture pli riĉa mondano.

 

Via opinio pri Mistera lumo