Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Triopo terura
Titolo Triopo terura
 
Aŭtoro Antoaneta Klobučar 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOsijek, 2006 
EldonintoLiberiga stelo 
KlarigojRakontoj pri petolaj kaj gajaj ursidoj.
KontribuantojIlustris Ana Klobučar 
Tradukisto, lingvoD. Klobučar / El la kroata
ISBN/ISSN9539808138 
Formato 86 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Triopo terura" ne estas havebla!


Recenzo de Leif Nordenstorm

Libro por infanoj, sed ne por komencantoj

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2012
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Triopo terura. Antoaneta Klobučar. El la kroata trad. Davor Klobučar. Ilustris Ana Klobučar. Osijek: Liberiga stelo, 2006. 86p. 21cm. ISBN 9539808138. Prezo: € 11,10

Kritiko, kiu iam trafas infanlibrojn en Esperanto estas ke ilia lingvaĵo estas tro komplika, plena de participoj kunligitaj kun formoj de “esti”, kun frazoj same longaj kiel tiu ĉi kaj sekve tro malfacile kompreneblaj por infanoj.
Triopo terura estas ĉi-rilate bela escepto. Ĝia lingvaĵo estas klara kaj facile komprenebla. La frazoj estas mallongaj kaj simplaj. Ĝia vortoprovizo estas sufiĉe granda por esti viva, sed, ne tro granda por ĝeni la komprenon de infanoj.
La triopo estas tri ursidoj, kiuj en dudekkelk ĉapitroj, travivas diversajn aventuretojn. Ursidoj? Ne kaj jes. Ne: Fakte temas pri infanoj kiuj aperas en formo de ursidoj, sed kiuj vivas kaj ludas kiel homidoj. Jes: En la lasta ĉapitro la ursidoj kun siaj gepatroj vintre ekdormas same kiel veraj ursidoj.
La rakontoj estas malrapidaj. Malmulte okazas en ĉiu ĉapitro. Ĝuste konvene por rakonto por malgrandaj infanoj, kiuj certe povas rekoni sian ĉiutagan vivon en la rakontoj. La ĉapitro “Flavinjo malaperis” estas eĉ ekscita. Ne ĉiu ĉapitro tamen same bone kaptas la atenton de la leganto. La libro do ne taŭgas kiel legaĵo por plenkreskuloj, komencantoj pri Esperanto, kiuj deziras legaĵon por ekzerci. Triopo terura ja estas libro por infanoj 4-12-jaraj, uzebla por laŭtlegado dumvespera. La ilustraĵoj estas faritaj de 13-jarulino. Ili bone konvenas al la stilo de la rakontoj.

 

Via opinio pri Triopo terura