Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Brava kolombido
Titolo Brava kolombido
 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 1.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPekino, 1984 
EldonintoĈEE 
KlarigojHana kaj ujgara fabeloj.
KontribuantojKomp. Ĝan Tong 
Formato 20 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Brava kolombido" ne estas havebla!


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - Brava kolombido

Fonto: Taĵo nia n-ro 2
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

Jen eta juvelo por infanoj ĝis 6 jaroj: tradicia fabelo de Ĉinio kun mirinde belaj desegnoj. Tio estas tipa penso de plenkreskuloj, sed se ni demandus infanojn ni mirus, ke ankaŭ ili tre admiras la libron. En la kazo de mia nevo, ni ludis laŭ fragmentoj de la fabelo, dum ni refoje legis ĝin. Danke al la historio, li konatiĝis kun la ĉina kulturo laŭ amuza maniero, kaj samtempe aprecis la valoron de laboro kaj firmaj konvinkoj.

La libron kompletigas ujgura fabelo: “Pavo, kiu scipovas nur sin ornami”. En ĝi, multaj bestoj alparolas pavon, kiu ricevas lecionon pro sia orgojla sinteno.

Resume, ĉi tiu verketo, same kiel aliaj de la sama kolekto, estas havinda kiel eta trezoro inter la infanlibroj en la internacia lingvo, kaj krome ĝi havas tre konvenan prezon. Kion vi atendas por akiri ĝin?

 

Via opinio pri Brava kolombido