Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Metropoliteno
Titolo Metropoliteno 
Aŭtoro Vladimir Varankin 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJekaterinburg, 1992 (3a eld) 
EldonintoSezonoj 
KlarigojKlasika, parte aŭtobiografia romano pri Moskvo kaj Berlino en 1928-29.
KontribuantojAntaŭparolo de N. Stepanov 
Formato 264 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Bind. 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Nova vivo de la "forgesita ĉefverko" de Valentin Melnikov
Aldonu

Atenton, "Metropoliteno" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Klasikajho reaperas

Fonto: La Espero, 1993
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/metrorec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Metropoliteno, unuafoje aperinta en 1933, estas unika romano, klasikaĵo kaj historia mejloŝtono en la originala esperanta literaturo. Hodiaŭ, post sesdek jaroj, ĝi aperas surprize freŝa, malgraŭ sia aparta stilo (kun multaj lingvaj strangaĵoj kaj slavismoj) kaj malgraŭ temo, kiu unuavide povas ŝajni neaktuala.

Kiel priskribi la intrigon? Se mi dirus, ke en ĝi rolas amo kaj ĵaluzo, Moskvo kaj Berlino de la 1920-aj jaroj, komunistoj kaj nazioj, laboristoj kaj burokratoj, kaj krome konstruado de subtera fervojo, eble neniu riskus eklegi la romanon? Faru tion malgraŭe! Kaj iomete persistu; post deko da paĝoj vi jam alkutimiĝos al la apartaj stilo kaj medio, kaj trovos rakonton vere vivan kaj originalan!

En tiu ĉi eldono oni (tamen ne konsekvence) reviziis la lingvon de Varankin laŭ principoj specifitaj en detala komento.

La eldono de Sezonoj estas teknike bona kaj enhavas ankaŭ interesan biografieton pri la aŭtoro, mortpafita de KGB en 1938.

 

Via opinio pri Metropoliteno