Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Senmorta piano, La
Titolo Senmorta piano, La
 
Aŭtoro Avner kaj Hannah Carmi 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTel-Aviv, 1992 
EldonintoEIL 
KlarigojVera historio de mirinda piano.
KontribuantojKoncizigis esperantligve Ĥana Karmi 
Formato 77 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

La senmorta piano

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/senmortpianrec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-06)

Ĉi novelo havas nekutiman protagoniston – pianon! Krome, tiu piano dum du trionoj de la libro restas ne ĉeestanta, nur prirakontata, mita, preskaŭ mistera, kaj tio montriĝas tre efika maniero tajli intrigon, kiu vekas intereson. En la ne-ĉeesto de tiu piano la leganto kaptas interesajn, vivoplenajn, kortuŝajn ekbrilojn el la vivo de fruaj judaj enmigrantoj en Palestino dum la epokoj turka kaj brita. Krom tio, la leganto estas libera mem imagi ian simbolan paralelon inter la historio de la piano kaj tiu de la juda popolo.

Poste, bedaŭrinde, la mita piano aperas ankaŭ en la realo, kaj ekde tiam la rakonto tute ŝanĝiĝas kaj perdas sian kapablon sorĉi kaj ravi. Nu, ĉu ni ne ĉiuj spertis ion similan, kiam io longe sopirita realiĝas? La rakonto tie transformiĝas de komune homa al individue stranga. Aŭ ĉu ankaŭ tie serĉi simbolan paralelon – sed kian?

La lingvo de ĉi esperanta traduko estas simpla, senriproĉa kaj bone kongruas al la enhavo. La tipografio de la broŝuro estas ege primitiva. Ĝi legindas pro la komencaj du trionoj!

 

Via opinio pri Senmorta piano, La