Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko
Titolo Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko
Intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet
 
AŭtoroFrançois Lo Jacomo, Detlev Blanke
KategorioLingvistiko
Prezo 2.10 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 1993 
EldonintoUEA 
ISBN/ISSN01652524 
Formato 19 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Esperanto-Dokumento 31E 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/pri_kelkaj_problemoj_de_interlingvistiko.php
Aldonita de Don Harlow (2004-06-28)

Interesa intervjuo kun André Martinet, farita en 1987 de lia antaŭa studento François Lo Jacomo kaj la (tiam Orient-)germana lingvisto Detlev Blanke. Post enkonduko priskribanta la vivon kaj laboron de Martinet, oni en la 13-paĝa intervjuo diskutas diversajn aspektojn de la internacilingva afero. Kvankam oni parolas pri kelkaj specifaj planlingvoj (Martinet atribuas al Ido sian originalan intereson pri planlingvoj; li kritikas Esperanton de diversaj vidpunktoj, sed akceptas, kiel Meillet, ke ĝi funkcias; li montras iom, sed ne multe, da intereso pri la aktuala stato de Interlingua), pli ofte oni diskutas la hegemonion de la angla kaj la politikajn barojn al solvo de la lingva problemo:

“Male, koncerne la perspektivojn, mi estas tre skeptika. Kiam mi, nome de IALA, provis kontakti respondeculojn de Unesko kun la ideo, ke eble pere de ili oni povus progresigi la aferon, mi tuj konstatis, ke fakte malantaŭ la afableco kaj la ĝentilaĵoj troviĝis la baro de tiuj, kiuj pagas, subvencias Uneskon, unuavice Usono kaj Anglio ‘Oni nenion povas fari kontraŭ la lingvo de la mondisdonantoj.’ Kaj la francoj, kiuj konsideris ankaŭ sian lingvon kiel internacian, reagis same. La baro de Unesko estas fakte la baro de la grandaj lingvoj, kaj tiu baro klarigas mian pesimismon.” (p. 9)

Laŭ mi, leginda de ĉiuj planlingvemuloj.

Oni povas ĉi tiun recenzeton, ankaŭ anglalingvan tradukon, ĉe http://www.harlows.org/don/reviews/pri_kelkaj_problemoj_de_interlingvistiko.php .

 

Via opinio pri Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko