Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Majstro kaj Martinelli, La
Titolo Majstro kaj Martinelli, La
 
Aŭtoro Georgo Kamaĉo 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1993 
EldonintoIltis 
KlarigojAkra, humurplena satiro pri vaste konataj e-istoj.
ISBN/ISSN3927613304 
Formato 30 paĝoj, 21 cm 
RecenzojLa Majstro kaj Martinelli de Fernando de Diego
Post la arkadioj de Probal Daŝgupto
La Majstro kaj Martinelli de Yarg Nairod
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Petole kaj ĝangale

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/majstrmartinellirec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Por iu kiu eĉ nur supraĵe konetas la esperantistajn klikojn kaj klubojn, skolojn kaj skismojn, tuj evidentas al kiuj aludas la titolo La Majstro kaj Martinelli. Konsciante la disputon kaj reciprokan misfamigadon, kiu de jaregoj furiozas inter la du sanktaj Georgoj - Silfer kaj Camacho - per akraj armiloj kiel "antisemito", "faŝisto" kaj similaj, mi atendis trovi ion vundan kaj ofendan, krudan kaj malprudan. Legante la verkon mi tamen trovis ĝin konsiderinde pli plaĉa kaj malpli aĉa.

Ne facilus referi la intrigon de la satira rakonto . Sed eble tio ankaŭ ne indas aŭ decas. Sufiĉas diri, ke iu (fi)potenca profesoro vizitas Georg’on Silber kun oferto eternigi lian famon. Silber nature glutas la logaĵon, ĉar "Mi avidas, mi soifas, mi hungras famon, kara Profesoro. Famo-n. Nur famon, famon kaj pli da famo" (p. 7). Komenciĝas stranga ekskurso al Madrido, kie oni mistere aranĝas ion en la Kamaĉa kabanaĉo. La rezulto estas ĝuste ĉi tiu verko, kiun mi nun legas. Ne indas plendi pro vertiĝo, necesas simple fiksteni sin kaj klopodi por sekvi la fadenon, kaj eble ĉe la fino iom pardoni, se tiu fadeno ne finiĝas per bela kaj bone ligita nodo.

Malicaĵoj (kontraŭ Georgo Silfer) ne mankas, sed ili estas malpli ŝokaj kaj pli humuraj ol atendite. La plej frapa trajto de la verko ne estas ĝia satireco aŭ pamfleteco, sed la petola frenezo, per kiu la aŭtoro Jorge Camacho pruntas kaj aludas de/al la plej malsamaj literaturaĵoj. Plej grave, kompreneble, kiel indikas jam la titolo, li aludas al La Majstro kaj Margarita de Bulgakov. Sed ankaŭ el Kafka (La Metamorfozo), la Biblio, Zamenhof (Proverbaro), García Márquez (Cent jaroj da soleco), Régulo kaj sendube aro da aliaj fontoj ne rekonitaj de ĉi recenzanto, li malavare ĉerpis (eĉ enŝovante referencan nomliston en la rakonton).

Dua trajto estas la lingvaĵo de la verko, kiu estas gaja ĝangalo el neologismoj, alegorioj, metaforoj, trafe misuzataj fakvortoj kaj duona galimatio. Precipe en la buŝon de Silber - la Majstro - la aŭtoro lokas ridinde stumbligajn frazoveprojn. "Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon? Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti..." (p. 20). Oni povas laŭplaĉe serĉadi en PIV (kaj en librofina glosaro) - aŭ simple akcepti la vortojn kiel oni akceptas la triladon de najtingalo. Ne necesas ĉion deĉifri por kompreni la intencon kaj esencon.

Se reveni al la reala fono, la intergeorga rivaleco, mi devas konfesi ke ĝiaj anatemoj kaj ostracismoj jam delonge iom tedas min. Multe pli amuza kaj stimula estas ĉi tia bunta karikaturo, eĉ se ĝi eble eternigos nek la pentriston, nek la modelon. Mi bedaŭras nur, ke la celito evidente tro dignas por riposti per simila municio. Kiel esperantisto kaj krome svedo mi kompreneble restas neŭtrala kaj sekura observanto.

 

Via opinio pri Majstro kaj Martinelli, La