Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Rakontoj sub la lito
Titolo Rakontoj sub la lito
 
Aŭtoro Antoaneta Klobučar 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 10.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOsijek, 2004 
EldonintoLiberiga stelo 
KlarigojDudeko da rakontoj, taŭgaj por infanoj, kun koloraj desegnaĵoj de 12-jarulino.
KontribuantojIlustris Ana Klobučar 
Tradukisto, lingvoD. Klobučar / El la kroata
ISBN/ISSN953980812X 
Formato 120 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Rakontoj sub la lito" ne estas havebla!


Recenzo de Nora Caragea

Leginda en, sur, apud, ĉe, sub… la lito

Fonto: Revuo Esperanto, oktobro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Jen ĉarma libro por junaj legantoj kaj homoj, kiuj sentas sin junaj. Temas pri dek ok mallongaj rakontoj “sub la lito” pri tre malsamaj bestoj. Inter la plej malgranda, la eta formiko, kaj la plej granda, la elefanto, ni renkontas plej diversajn mambestojn, plej variajn birdojn kaj plurajn aliajn. Tiuj besto-infanoj aperas preskaŭ ĉiam kun Panjo kaj Paĉjo kaj en sia natura medio, kie ili lernas la ĉiutagan vivon – kaj ni, la scivolaj legantoj, kune kun ili. Vere originala estas la disdivido en tri partojn: Aventuroj ravaj, Familioj gravaj kaj Instruoj pravaj, kiuj bele harmonias kun la tuta enhavo de la libro. Ĉiuj bestoj ricevis ĉarmajn nomojn (tre belaj solvoj en Esperanto!): ekzemple, Miaŭĉjo, Plaĉjo, Stulĉjo, Timemulino kaj similaj aliaj.
Aparte ĉarmaj kaj vere admirindaj estas la belaj koloraj bildoj, faritaj de la 12-jara filino de la aŭtorino, kiuj trafe ilustras la interesajn rakontojn. Sola manko de tiuj bildoj estas, ke ili ĉiuj estas inverse prezentitaj, ol ni kutimas tion el aliaj libroj.
La lingvaĵo estas – preskaŭ – senriproĉa, se oni ne konsideras kelkajn malglataĵojn. Ekzemple necesas ĝuste dividi vortojn tiel: for-iris, trans-iris, sed ne fo-riris, tran-siris, kio ĝenas la fluan legadon. Mi trovis malmultajn aliajn erarojn, ekz. tiun, ke nepre oni devas ŝmiri farbon sur sian vestaĵon. Infanlibro bezonas aparte atenteman kontroladon!
Entute tre rekomendinda legaĵo, ne nur por infanoj…

 

Via opinio pri Rakontoj sub la lito