Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El sisma zono
Titolo El sisma zono
 
Aŭtoro Mikaelo Giŝpling 
KategorioPoezio originala
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1994 
EldonintoFEL 
KlarigojVersleteroj pri la nuntempa vivo en eks-Sovetio.
ISBN/ISSN9071205568 
Formato 109 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/el_sisma_zono.php
Aldonita de AG (2004-10-19)

Temas pri poemaro verkita de rusa esperantisto (nun loĝanta en Jerusalemo) en la jaroj tuj post la falo de la Sovetio kaj la kreiĝo de la Rusa Federacio. Giŝpling verkis tiujn poemojn kiel sian flankon de dialogo inter li kaj liaj iamaj okcidentaj gastigantoj Hein kaj Miep Wernik. La poemojn ofte influas politikaj aktualaĵoj (vidu “Elkore. Julio 1992” kaj “Elkore. Junio 1993” kiuj kune okupas proks. 15% de la libro). Aliajn poemojn influas la lingvo, per kiu li skribas (“Esperanto”, “Mis… La prefikso diras pri eraroj”, “Genia estas la prefikso mal-“). Sed plejofte li parolas ĉefe pri historiaj politikaj veraĵoj, foje pesimisme, kiel en “Kanto pri ekzekutistoj”:

La patrolando vivu! Sed por tio
Necesas timo, punoj kaj teror’ …
Eterna estas tiu pra-metio:
Ekzekutistoj! Ek! Al la labor’!

kaj foje pli optimismaj, kiel en la, por mi, perlo de la libro, “Kanto pri donkiĥotoj”, kiun oni povas legi entute ĉi tie:

Don Quijote de la Mancha,
La hidalgo inĝenia,
Kun la glavo ambaŭtranĉa
Rajdas en jarcento nia.
Rajdu plu, por ke ekzistu
Kontraŭstaro kaj opono,
Por ke ĉiam ni rezistu
Al malico kaj malbono.

Se plaĉas al vi poezio, jen libro vere leginda.

 

Via opinio pri El sisma zono