Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dezerto de la Tataroj, La
Titolo Dezerto de la Tataroj, La
 
Aŭtoro Dino Buzzati 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPisa, 1994 
EldonintoEdistudio 
KlarigojAlegoria romano: En fortikaĵo oficiro senfine atendadas ke okazu io vere vivinda.
Tradukisto, lingvoD. Mistretta / El la itala
ISBN/ISSN887036058X 
Formato 172 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Dezerto de la vivo

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/dezerttatarrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Rezignacio, vaneco, flegado de neplenumotaj esperoj dum la vivo pasas - jen kelkaj temoj de La dezerto de la tataroj, romano el 1940 de Dino Buzzati. La nomita dezerto estas neloĝata regiono ĉe landlimo, kie la protagonisto dumvive servas kiel oficiro, atendante sian vivotaskon. Sed ĝi povas esti ankaŭ la dezerto en la homa spirito, aŭ la senfina vasto, kiu disigas homon de lia kunhomo, aŭ la senkompata paso de la vivo mem.

La romano do prezentas problemojn de la homa ekzistado, demandojn pri celo kaj senco vivi. Ĝi tion faras per tono rezigna, melankolia, serioza, griza, en kiu kaŝiĝas ankaŭ nuanco de koŝmaro aŭ angoro. Mi preskaŭ dirus, ke ĝin stampis leĝera etoso de Kafka, aŭ eble de la svedo Pär Lagerkvist. Dino Buzzati estis itala prozisto, poeto, ĵurnalisto kaj pentristo kiu vivis inter 1906 kaj 1972, kaj en siaj verkoj li ofte pritraktis la neeviteblan pason de la homa vivo, kaj ties certan finon, la morton. En kelkaj verkoj oni tamen trovas ĉe li certan humoron spicitan per milda ironio.

En antaŭparolo kaj kovrilteksto oni nomas brila la tradukon de Daniele Mistretta. Nu, plejparte la lingvaĵo estas bona, senriproĉa. Se ĝi krome brilus, tio eble signifus perfidon al la retenita stilo de tiu ĉi verko plena de tristo kaj amaro.

 

Via opinio pri Dezerto de la Tataroj, La