Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Koreaj malnovaj rakontoj
Titolo Koreaj malnovaj rakontoj
 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSeulo, 1997 
EldonintoKEA 
KlarigojKvin popularaj rakontoj morale instruaj.
Tradukisto, lingvoSung Ho Cho / Kompilis kaj el la korea
ISBN/ISSN8987281000 
Formato 96 paĝoj, 23 cm 
Karakterizoj Abunde ilustrita 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Janos Sarkőzi

Tre bela, kurioza, interesa

Fonto: Monato, marto 1998
Reta ligilo al la originalo: https://www.monato.be/1998/monato199803.pdf#page=18
Aldonita de Cho Sung Ho (2020-11-12)

Kvin rakontoj estas legeblaj en tiu ĉi libro, kiu jam per la kurioza bildo sur la titolpaĝo vekas scivolon. La rakontoj montras interesan mondon al legantoj, kiuj edukiĝis laŭ eŭropa kulturo. Eĉ la baza motivo de la rakontoj similas al tiu de eŭropaj fabeloj: Post danĝeroj, suferoj la bono estas savita, la malbono ricevas la meritan punon. Tamen la rakontitaj eventoj kaj la ilustraĵoj estas nekutimaj.
Skizo pri la enhavo de la rakontoj: Bela, bonkora knabino ofertas sian vivon por redoni la vidkapablon de sia patro. - Oferema edzina fideleco kaj ĝia rekompenco. - Perdo de feliĉo, akirita per trompo, tamen pro sincera pento la kulpo estis pardonita. - Kruela intrigo fare de novedzino kontraŭ la du filinoj de la antaŭa, mortinta edzino (Interesa klarigo pri la dua edziĝo de ilia patro: "rompi la familian linion sen viraj infanoj ŝajnis al li grava peko kontraŭ la prapatroj"). - Kiamaniere la leporo povas savi sian vivon per kuraĝo kaj saĝeco kontraŭ la drakoreĝo.
Sed troviĝas motivo, kiu estas konata ankaŭ en eŭropaj fabeloj: Revenadantaj spiritoj de mortintoj devas tuj malaperi, se aŭrore la koko krias.
La tradukinto uzis facile legeblan kaj kompreneblan lingvaĵon. La teksto estas presita eminente. La ilustraĵoj estas kuriozaj, bele desegnitaj kaj presitaj. En la fino estas klarigitaj la kelkaj uzitaj nekonataj vortoj. Tie oni trovas ankaŭ mallongan biografion pri la kompilinto kaj tradukinto de la rakontoj. Li meritas, ke oni konu lian nomon.

 

Via opinio pri Koreaj malnovaj rakontoj