Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mistero ĉe Nigra Lago
Titolo Mistero ĉe Nigra Lago
Originala romaneto por infanoj
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 5.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 1997 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojSes E-parolantaj infanoj spertas aventuron dum ferio.
Formato 80 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojAventuro kaj humuro de Manuel Gonzalez
Bone verki por infanoj duoble malfacilas de Paul Gubbins
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Mistero ĉe Nigra Lago" ne estas havebla!


Recenzo de Don HARLOW

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/mistero_e_nigra_lago.php
Aldonita de AG (2004-10-19)

Ĉi tiu romaneto celas pliparte la saman grupon de gejunuloj, kiel la anglalingva romano de Sylvan ZAFT La Sekreta Lingvo de Peter Jameson ― nome, tiujn 10-15-jarajn. Ĝi estas nelonga, verkita en relative simpla lingvaĵo, kaj traktas du el la tradiciaj temoj de gejunula literaturo: reveno al la bela naturo kaj solvo fare de junaj homoj de krimo.

Temas pri ses gejunuloj en la sveda urbo (ĉu fikcia?) Aaköping. Timo kaj Fredrik estas … nu, ni diru “kvazaŭfratoj” (ilia parenceco neniam estis tute klara al mi; temis pri familio kiu travivis diversajn eksgeedziĝojn kaj regeedziĝojn). Parto de la aktuala familio volis trudi al ili lerni Esperanton, lingvon evidente senutilan, kaj estas miriga afero por Fredrik kiam, unu tagon en McDonald’s, li aŭdas du aliajn geknabojn interparoli en la sama lingvo. Tiuj estis Saŝa kaj Nataŝa, gefratoj kiuj lastatempe migris al Svedio el Moskvo. Post nelonge, kiam Timo venas al Aaköping por la somera ferio, li alportas la adreson de du aliaj Esperanto-parolantaj geknaboj, Marko kaj Eva Nagy, kiuj antaŭ kelkaj jaroj migris el Beograd (kvankam la patro estas etna hungaro el Jugoslavio kaj la patrino estas kroatino). Tuj, la ses geknaboj fariĝas bonaj geamikoj, kaj komencas kune vagi en la naturo, kie ili eltrovas belan lagon kun bela insulo, kie ili povas tendumi. Sed proksime al ili troviĝas kabano, kiun frekventas du krimuloj, kiujn Marko antaŭe renkontis en la industria parto de la urbo. Kion ili faras? La geknaboj sentas la bezonon solvi tion …

Denove, temas pri relative leĝera kaj facila legado. En la fino estas dupaĝa glosaro, kiu enhavas ne nur specialajn vortojn kiel “kolimbo”, “miriko” (1) kaj “perko”, sed ankaŭ kelkajn relative facilajn kunmetaĵojn (“akvolilio”, “pendseruro”).

 

Via opinio pri Mistero ĉe Nigra Lago