Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Falĉita kiel fojno
Titolo Falĉita kiel fojno
Krimromano
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 1997 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojIntrigo kun ingrediencoj realisme aktualaj.
Formato 76 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Elstara fenomeno de Gerrit Berveling
Recenzo de Don Harlow
Aldonu

Atenton, "Falĉita kiel fojno" ne estas havebla!


Recenzo de Paul Veenman

Krimoj... por ĉiuj temperamentoj

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/ffoj.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Sten Johansson estas mult-talenta aŭtoro. Li jam regalis nin per "verda humuro" en siaj Denaska kongresano kaj Ĝis revido, krokodilido!, per originalaj teatraĵoj en Interkona mateno. Kaj nun li regalas nin per sia plej lasta Falĉita kiel fojno, moderna krimromaneto kun realisme aktualaj ingrediencoj, kiel drogaĉoj, pedofilio, fraŭdo, ktp.

La rakonto, kiu disvolviĝas en internacia kaj sveda medioj, estas tute flua, kaj la mistero iĝas paĝon post paĝo ĉiam pli interesa kaj komplika. Unu murdo, unuavide memstara, montriĝas esti nura eko de ĉeno da diversaj krimoj, kun kiuj la leganto iom post iom kunpuŝiĝas.

La lingvaĵo estas tipa por Sten Johansson: flua, hodiaŭa Esperanto. Estas tute klare, ke la aŭtoro ne estas „papera” verkanto, sed persono, kiu ĉiutage uzadas la lingvon. La solaj disonancoj estas ripeta uzo de la vorto „doso” kaj la novismo „obsoleta” kies neceson en romano la leganto ne tuj kaptas.

Falĉita kiel fojno estas agrabla, malmultekosta libro, taŭga por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj temperamentoj.

 

Via opinio pri Falĉita kiel fojno