Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vualo de l' silento
Titolo Vualo de l' silento
 
Aŭtoro Ĝura 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 1997 
EldonintoSAT 
KlarigojAŭtobiografia verko: Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi gravedas de franca vivkunulo.
Tradukisto, lingvoH. Castiau / El la franca
Formato 168 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La sorto kaj defio de orienta virino en Eŭropo de Nikolao Gudskov
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten JOHANSSON

Senvuale

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/vualsilentrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Ĝura, kabilino el Alĝerio vivanta en Francio kiel konata kantistino, rakontas pri la dramoj de sia vivo. La vera ĉefrolulo de ĉi libro estas profunda konflikto inter la patriarke malhomeca tradicio de ŝia familio kaj la eŭropeca, relative emancipita vivo de la aŭtorino. La rakonto tuŝas kaj eĉ skuas la leganton per ĉeno da kruelaj kaj krimaj agoj kontraŭ Ĝura. Oni komprenas, ke nur pro tre forta sento de ligo kaj respondeco al la familio, daŭras tre longe ĝis ŝia fina definitiva rompo de la interrilatoj. Tiu ĉi temo estas tre aktuala kaj grava en ĉiuj socioj kun kultura diverseco. Sed ni ne forgesu, ke eĉ sen tia "kultura kolizio" virinoj kaj infanoj en multaj familioj spertas kruelaĵojn kaj malrespekton.

Ĝura ne montriĝas tre talenta verkisto, sed tion oni pardonas pro la aŭtenteco de ŝia rakonto. La priskriboj kelkfoje ŝajnas iomete palaj, senemociaj, sed tiu impreso tute ŝanĝiĝas en la ĉapitroj, kie ŝi rakontas pri sia kant- kaj muzikgrupo Ĝurĝura. Tie frapas forta entuziasmo de la aŭtorino. En aliaj partoj eble la krueleco mem de la memoroj kaŭzis retenitan stilon, kaj iufoje eĉ banalajn kliŝojn. Precipe librofine montriĝas forta bezono de Ĝura pravigi sin kontraŭ la familianoj.

La familianoj - kaj eĉ Ĝura mem - estas prezentataj iom unu-dimensie. Oni sentas malmulton de tiuj internaj konfliktoj, ambigueco kaj kontraŭdiroj, kiuj sendube devas troviĝi en iliaj animoj. Sed certe oni ne rajtas postuli de la ĉefa viktimo pli vastan perspektivon.

La traduko de Henri Castiau (helpita de Nora Caragea kaj Georges Lagrange) prezentas tre bonan lingvaĵon, glatan kaj konvenan al la enhavo.

 

Via opinio pri Vualo de l' silento