Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ŝtona urbo, La
Titolo Ŝtona urbo, La
 
Aŭtoro Anna Löwenstein 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 22.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2008 (4a eld) 
EldonintoFEL 
KlarigojJuna keltino konatiĝas kun Romo kaj frua kristanismo.
ISBN/ISSN9071205770 
Formato 348 paĝoj, 21 cm 
RecenzojDe Britio al Romo de Garbhan MacAoidh
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Persona perspektivo plezuriga de Sabira Ståhlberg
Impona historia romano: ĉu tamen la tiama generacio ne komplete formortis? de Gerrit Berveling
Ambicie kaj akribie pri Barbariĝo de Sten Johansson
Recenzo de Georges Lagrange
Recenzo de Leif Nordenstorm
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Aldo de' Giorgi

Recenzo

Fonto: L'Esperanto, aprilo 1999
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/but/rec/surb1.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

La ĉi tie recenzata verko estas io nova en nia literaturo. La aŭtorino strukturis ĝin en formo de romano, kie estas rakontita, en unuapersona formo, la historio de kelta knabino el suda Britujo, kiu, en la unua jarcento de nia erao, estas kaptita de la invadintaj romanaj soldatoj kaj portita al Romo, kie ŝi estas vendita kiel sklavo. La dika, 350-paĝa volumo priskribas preskaŭ la tutan vivon de la ruĝhara keltino, kun abundego da puntiliaj, preskaŭ taglibrecaj detaloj pri ŝiaj agoj kaj peripetioj, dum jardekoj kaj en la plej malsamaj lokoj kaj situacioj. Historia romano do, tute certe, kaj la aventuroplena intrigo estas ege interesa kaj forte trenas la scivolon de la leganto plulegi ĝis la fino, por malkovri ĉu kaj kiel la protagonistino sukcesos elturniĝi el la travivitaj malfacilaĵoj. Sed, laŭ mi, ne en la rakonto mem kuŝas la precipa valoro de la verko. Ĝi estas ĉefe instrua kaj ŝatinda, pro tio ke la aŭtorino estas funde scienca kaj rigore objektiva historiisto kaj etnologo, kiu, surbaze de elĉerpaj esploroj kaj reserĉoj, rekonstruas plej fidele kaj en la plej etaj detaloj, la ĉiutagan vivon de la tiutempaj homoj, precipe de la simplaj kaj diverstipaj popolanoj, same en la (ne tiom subevoluintaj) sudbritaj vilaĝoj, kiel en la ŝtona, imperia Romo. Tiel ŝajnas al la leganto revidi propraokule kiel tiuj homoj vivis kaj aktivis. Kroma kaj grava merito de la verko estas tio, ke ĝi zorge evitas la kutimajn troigojn, la partiajn naciismojn aŭ ideologiojn, ĉiajn malobjektivajn fanatikismojn aŭ romanecajn inventojn, kiuj ĝenerale karakterizas tiaĝenrajn verkitaĵojn. Kiel komparo venas enmensen la fama Quo vadis?, ĉar ankaŭ en la verko de Anna aperas, kvankam ne ĉefrole, kelkaj famaj nomoj, kiel tiuj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo, de la imperiestro Nerono, plus la travivaĵoj de la unuaj kristanoj en Romo (tie nomitaj Nazaretanoj). Substrekindas, ekzemple, ke la keltino Bivana (tiel nomiĝas origine la protagonistino), kvankam finfine edziniĝinta al grekjuda kristano, ne konvertiĝas. La aŭtorino, senpasie kaj fidinde, priskribas ankaŭ la akrajn kverelojn inter la tiamaj kristanaj komunumoj, ekzemple inter la ortodoksulo kaj fundamentisto Petro kaj la pli liberala kaj ekumena Paŭlo (ekzemple pri la neceso aŭ ne de cirkumcido). Mi ripetas ke ĝuste en tiu plej objektiva detalemo kaj precizeco de la priskribitaj vivkutimoj kaj cirkonstancoj evidentiĝas la ekstreme elstara valoro de la verko.

Eĉ se nur tre koncize, eble estas necesaj kelkaj vortoj pri la historivefto. Jen. La adoleskanta Bivana feliĉe vivas en sia eta vilaĝo kaj ĝuas la naturon, la hejmajn kaj hortikulturajn taskojn, la tribajn rilatojn, eĉ meze de lokaj, interlandaj konfliktoj kaj kruelaj homoferoj al la dioj. Sed iam venas tiuj strangaj romanoj, malaltaj, kun nudaj gamboj kaj malbuntaj vestoj, kaj tiuj agresas kaj detruas la vilaĝon, masakras la virojn kaj kolektas la junulinojn, kiujn ili forportas perŝipe al Romo, por ilin vendi kiel sklavojn. En Romo la keltan knabinon impresas kaj konsternas la homplena kaoso, la manko de ajna vegetaĵo, la ŝtonaj domoj, unu sur la alia. Bivana estas vendita al riĉa bienulo, kiu loĝas en vilao ekster la urbo. Tie ŝi devas helpi en la kuirejo kaj konatiĝas kun la aliaj, malsamdevenaj gesklavoj. Oni alinomigas ŝin Barbara kaj, iom post iom, ŝi lernas la lokan lingvon. La gemastroj ne estas aparte malbonaj kun siaj sklavoj, kiuj ĝuas relativan liberecon kaj povas regule viziti la apudvilaĝan banejon kaj la templon. Poste ŝi estas konfidita, kiel konkubino, al la ĉefsklavo, Filono, grek-juda skribisto-kopiisto, kiu riveliĝas singarde pia kristano. Barbara naskas filon, Oresto, kaj fine Filono edzinigas ŝin. Kiam la mastro mortas, li testamente liberigas kelkajn sklavojn, inter kiuj Filonon. Tiam tiu translokiĝas kun sia familio al Romo, kie li sufiĉe prosperas per propra kopiista entrepreno. Kreskinte, Oresto edziĝas kaj fariĝas entuziasma kristano. Sed iam, abrupte, la tuta urbo brulas. Ankaŭ la familio de Barbara perdas ĉion kaj devas fuĝi al preparitaj tendumejoj. La aŭtoritatoj kulpigas la kristanojn pro la incendio (laŭŝajne ne tute senkiale) kaj komenciĝas la arestoj, la persekutoj, la amasaj buĉadoj en la cirkaj spektakloj. Sed ĉi tie mi haltas, ne malkaŝos ĉu kaj kiel Bivana-Barbara kaj sia familio sukcesos pretervivi la danĝeron. Scivoluloj legu mem la libron!

Apartan pritrakton meritas la lingvo uzita de Anna Lwenstein (Leonŝtono)-Brennan-Corsetti. Estas sufiĉe vaste sciate ke la ge-Corsetti (ĉu necese diri ke Anna estas la edzino de Renato?) estas firmaj tradiciistoj-fundamentistoj, kiuj draste kondamnas la pululon ĉe ni de ĉiuspecaj novigantoj, vortkreantoj, neologistoj, naturalistoj, piĉistoj, iltisanoj, dediegistoj, hiberskolanoj ktp. ktp. Tial Anna klarigas finlibre laŭ kiuj principoj ŝi uzis la lingvon, aparte kiun vortprovizon ŝi elektis. Ŝi deklaras ke ŝi uzis laŭeble nur fundamentajn aŭ akademie oficialigitajn radikojn. Ŝi precizigas ke nur en okazoj de nepra neceso ŝi adoptis kelkajn neoficialajn kaj listigas ilin, kiuj tamen estas entute 89 (inkluzive de kaco, nito, peniso, cico, feki, prepucio, retreti, teamo ktp.). Precipe ŝi rifuzas uzi la lavangan sinonimaron por la t.n "mal-vortoj".

Nu, persone mi uzas sufiĉe ofte (iom singarde) neologismojn, eĉ proponis kelkajn (obteni, lapsuso, praksiso, brikolado, gazebo, pedigrio, tilto, zitelo, smajlo k.a.), sed, legante ĉi verkon de nia klera kaj aminda Anna, neniun ĝenon mi perceptis pro la eventuala manko de (konsilindaj?) neologismoj aŭ nuancterminoj, neniam mi ricevis impreson de tedo pro ebla ripetado de la samaj vortoj, pro troabundo de la prefikso mal-. Tio simple signifas ke Anna sukcesis, malgraŭ la memaltrudita vortlimigo, krei verkon, kiu estas ne nur ekstreme alloga kaj instrua laŭ la enhavo, sed ankaŭ plaĉe legebla kaj leginda laŭ ties beletra formo.

Sed mi ne povas forgesi ke mi estas konstitucie kaj precipe kritikisto, tial deziras substreki kelkajn vortumadojn, kiujn mi taksas almenaŭ dubindaj (Eble temas nur pri tajperaroj, pri Iapsus calami, (latine, senkonsciaj skriberaroj) preteratentitaj malgraŭ la pluraj revizioj. Mi mem, en miaj propraj verkoj, ofte rimarkis neatentitajn misojn, eĉ post dudekfoja relegado).

Konklude, malgraŭ kelkaj eblaj korektindaĵoj, (Anna asertas ke la verko estas traduko el anglalingva originalo), jen libro nepre nemalhavebla. Danke al ĝi nia literaturo povas orgojle fieri, ĉar ĝi estas absolute ne malsupera al la samĝenraj verkoj nacilingvaj, kiuj, cetere, estas lastatempe ege laŭmodaj, kvankam ĝenerale tro fikciigitaj, plejofte ne tiom precizaj kaj dokumentitaj el pure historia kaj scienca vidpunktoj, kiel ĉi tiu La ŝtona urbo.

Do, dankon, Anna, pro la spirita ĝuo, pro la intelekta instruo.

Nura makuleto: la librokovrilo malbelas.

 

Opinioj pri Ŝtona urbo, La

Davor Klobučar (2008-01-05):
Se vi havas tempon por legi iun bonan esperantan romanon, kaj se vi volas akcepti konsilon de iu, mia konsilo estas: nepre elektu tiun ĉi! "La ŝtona urbo" estas certe unu el du romanoj, kiujn oni devas tralegi. Kaj se vi volas legi plu, legu anka

Parŝo (2008-08-23):
"Ĝi estas unu el du romanoj kiujn oni devas legi" Kiu do estas la dua ???

Bernardo (2010-04-16):
Nejuste tro aprezita verketo meznivela, kun lingvaĵo grandaparte ligneca kaj neinteresa, plena de palaj bildoj (tro "Post la kurso"). Anstataŭ huraistojn legu la analizon de Michael Lennartz [3 foje w].ipernity.com/blog/41683/238828.

Jo van A'dam (2012-10-24):
La angla versio estas multe pli bona, ĉar verkita en normala lingvo. La E-a versio estas verkita en iu konscie limigita, kripligita "bona lingvo" Corsetti-eska.


Via opinio pri Ŝtona urbo, La