Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sonĝe sub pomarbo
Titolo Sonĝe sub pomarbo
Triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj
 
Aŭtoro Julio Baghy 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 18.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĐurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2017 (2a eld) 
EldonintoDEC / BES / Libro-Mondo / Ars Libri 
KlarigojTeatraĵo en versoj.
ISBN/ISSN9788363698133 
Formato 173 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ferenc SZILÁGYI

Recenzo

Fonto: La Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 108-113
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr43/pomarbo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Mildeco, karitato, amikiĝemo, pardonemo kaj larĝa, kompatema homa simpatio radias el la animo de Julio Baghy: Tio povus esti eldiro de subskribinto, sed efektive tion diras tre trafe la bela Antaŭparolo de Marjorie Boulton. La milda artisto venkis en la multjara batalo en tiu animo, kiu ĵetiĝis tien reen inter la optimisma kredo kaj la amara realismo kaj groteskiga fantazio, kiun ni tiel bone konas el "Hura". Sed eĉ "Hura" portas jam en si la evoluon de la Baghya animo al la mildo, karitato, amo, pardonemo kaj kompreno sen rezigno. Kaj jen ni havos nun la plenfolian arbon, kreskintan el la ĉarma kaj ne forgesebla "Printempo en aŭtuno"; jen la sonĝo sub la arbo de la eterna vivo: Adamo kaj Eva, kiel la unua paro kaj la lasta paro, ĉiam la sama sur la tero, super kiuj trasiblas la sorto de la homaro de la komenco ĝis la fino, sed kiuj restas ĉe la sama eterna momento de la amo.

Julio Baghy atingis ion en tiu ĉi verko, kiun nur malofte oni povis atingi en la mondliteraturo: tian bonŝancan renkonton de lirika mildo kaj drama streĉo, kiu perdas sian efekton ĉe neniu. Mi bone komprenas, ke la dramaj semajnoj de la jaro 1956, kaj eble nur tia situacio povis tuŝi senteman genian poezian kapablon por agordi, pli-malplie konscie tiom da dolĉa doloro kaj tiom da forta streĉo, kion oni trovas en la dramo.

Baghy mem jene karakterizas sian verkon kaj mi petas vin bonvolu atenti la du lastajn versojn,

Ĉu dramo estas ĝi? Nur komedio
zigzaga kuro de la fantazio,
pasanta eĉ jarmilojn salte dance
por kune montri, kio estas transe.
Lirikan scenon sekvos bildo fabla,
burlesko poste kun ruzaĵ' diabla,
ne mankos bildoj por satiri, miri,
post bona fino gaje hejmeniri ...
Poeto kiel, kien provis fuĝi?
Publiko kara, volu mem prijuĝi!

Eskapismo, asertas la poeto. La recenzisto ne konsideras tion iaspeca rozkolora fuĝo el la realo, sed male en la tuta dramo ĉeestas dekomence ĝisfine la eternaj problemoj de la unuopulo kaj tio signifas ankaŭ la problemojn de la kolektivo. Oni povus trovi paralelojn precipe formalajn. La dramo de Baghy estas nepre kompozicia parenco al la "Tragedio de l' Homo" kaj "Faŭsto", iom ankaŭ al "Peer Gynt", sed same, kiel Madách tute konscie parencigis sian verkon al "Faŭsto" sen perdi la absolutan originalecon, same konscie akceptis la kompozician parencecon ĉefe al la "Tragedio" de Madách la esperantista poeto. Pli multe da komuneco ol tiu ĉi kompozicia apenaŭ estas trovebla, se oni ne volas perforte fiksi sin al la teknike fantaziaj, sciencfikciaj scenoj, kiuj ĉe Baghy tamen estas tute facile kaj tre arte pupteatre sonĝvualaj aŭ al la frazoj post la vekiĝo, kiuj ne povas esti alispecaj ol la adama malespero en la "Tragedio". Ambaŭ poetoj gvidas ja ĝis la fino de la mondo, kaj la reago pri tiu fino povas esti nur la sama. -- Ne malutilas, se ni tuj liberigas nian poeton de du aliaj asociacoj: unu estas la "Blua birdo" de Maeterlinck kaj la alia estas "La Johannokta sonĝo" de Shakespeare. En ambaŭ okazoj ĝuste la asociacioj donas literaturan medalon, ĉar temas pri la vortsorĉa, magia efiko de granda poeto; ni havas kaŭzon mezuri la arton de Julio Baghy per la plej granda pretendo de la mondliteraturo, kiam temas pri la "Sonĝe sub la pomarbo".

Per la pura ludo de du junaj koroj komenciĝas la "komedio". La tria "gravulo" en la sceno estas la Arbo, sub kies foliaro ili ripozas revokante en la memoron la unuan Adamon kaj la unuan kunulinon. La rolantoj ne estas iu junulo kaj iu junulino, sed la Junulo kun Eva. La lasta verso de la unua bildo finiĝas en paca kaj idilia mallumo super la pareto, kiun regas la amo, sed kiu ankoraŭ ne manĝas el la pomo falinta antaŭ ilin el la Arbo. Kompreneble por sentigi, kiel plenigas granda poeto malmovajn kulisojn per nova enhavo, oni devus prezenti ĉi tie multe da citaĵoj el la "alta kanto de la unua amo", kiun Baghy reaperigas kun dolĉa melankolio. Jen la bildo fariĝas tute propra, Baghya:

Lilie blanka man', velure mola,
super trezoroj teraj plej valora;
fingretoj kvin, artisme filigranaj,
kiel ĉe ĉinaj pupoj porcelanaj ...
Ĝi kvinpetalan florkalikon rolas,
per gesto nun sindonon mem simbolas ...

Nimfo, Faŭno kaj ĉefe la prudenta Strigo klopodas solvi la vivproblemon por la pareto. La Nimfo kaj Faŭno, simboligantoj de nia propra erotiko, ne povas mem solvi la demandon. Adamo kaj Eva serĉas la eternan ĝojon, la senĉesan vivon, la vivoarbon. La Faŭno ne povas solvi la vivproblemon, sed pere de la Strigo ili vidas kaj aŭdas la Spiriton, kiu sen rezervoj rekomendas la pomon de la pomujo por esti ĉiam juna. Sed esti nur atestanto de la vivo ne donas ĝojon, la eternan eston superas la erupcia momento de la juna amo, "por ĝui en la eterneco collongan ŝajnon de fiktiva ver'".

En sonĝo venas al la paro la sentempa amo sub la vivo-arbo kaj sub la flugiloj de la amo la Tempo haltas por ili, sed apude, ekstere, pretere fluas la vivo, kiun ili vidas sen travivi tute. La teksado de la realaj kaj fabelaj elementoj estas delikata kaj trafa, entute ĉe la limo de la popolfabelo kaj pupteatro. Aperas la bildoj de la maljuneco, la socia kaj ekonomia interesoj, tiu lasta sonĝfigure reprezentita per pupeca duondando, Kazimiro kaj en la sonĝosceno la sonĝo estas la realo kaj la sonĝantoj senpovaj. Por Adamo kaj Eva estas la sonĝo kvazaŭ inkubo, el kiu ili malfacile povas sin liberigi. La sonĝnokto transiras en la aŭroron:

EVA:

Adam', nur vin mi amas, vin mi vidas,
eĉ se la Viv' malice nur priridas
la junuajn revojn de l' komuna vojo.

Baghy estas adepto de la sama stoikismo, kiel Zamenhof. La homo estas origine bona; la vivo estas origine bona. Antaŭ ol oni atingas la konkludon de la tezo, la revenon de la feliĉo, oni devas konscii pri la danĝeroj, obstakloj kaj stulto, kiuj minacas la feliĉon. En sia sonĝvojaĝo Adamo kaj Eva atingas la teknokratian mondon. La unua danĝero por la amo troviĝas en la homo mem (mitologia sceno) la dua en la socia evoluo (teknokratio), la tria en la morto (sceno pri la dezertiĝinta tero). En la teknokratio

atommotoro elmodiĝis longe.
Nun la foton', motoro de l' lumeroj,
distancon glutas inter la planedoj...

Nun preskaŭ ĉiuj eblaj problemoj de la homo kaj socio estas solvitaj, eĉ se la konkeroj ŝajnas esti multekostaj kaj ofte groteskaj. La homo, la teknokrato jam kapablas ĉion, haltigi la teron, kiu puŝiĝis jam al la Suno kaj la teknokrato prizorgas la tutan amplekson de la ekzistado per elpensaĵoj, kiuj ekstermas ĉiun komplikaĵon. Ili ne komplikas simplon, kiel Baghy diras:

La amludo formiĝas jene inter geteknokratoj:
NOZA: Ĉu min vi volas?
ABO (seke): Se eble.
NOZA: Mi senfruktas. Vi ne riskas..... ktp.

Tiu ĉi bildo finiĝas per la neniiĝo de la tero, kiun eĉ la teknokratoj (aŭ guste ili), ne povas savi. Sed Adamo kaj Eva vekiĝas kaj el la dua sonĝo kaj nur ĉe Eva restas momenta grimaceto.

La unua bildo de la tria akto estas la lasta sonĝobildo. Adamo kaj Eva vidas la finon de la mondo, la Morton mem kaj eksentas la revenon kaj la eternecon de la vivo. Sed oni dum la tuta legado de la dramo sentas muzikon en la vortoj kaj dezirus aŭdi kungenian muzikon al la scenoj, oni rimarkas eĉ pli konturite en tiu ĉi fantastika, nuda kaj abstrakta sceno la eblojn de genia muziko por eĉ superlativi la efekton de la sceno.

... komenco, fino ĉiam nur alternas,
ne estas Morto, sole Viv' eternas ...

tio estas la konkludo de la lasta sonĝosceno kaj la dua bildo de la tria akto paroligas la definitive vekiĝintajn junajn homojn. Jes ja:

Nur tiuj lastaj bildoj morne tentas
per pesimismo, dubo min turmentas,
sugestas timon kaj inerton aĉe,
ke vivi vanas, lukti -- tre domaĝe.

Sed la vivo ne povas esti tiel malhela, ke la Feliĉa Poeto ne povu triumfigi la Feliĉon, eĉ dum la tagoj de la granda historia, malesperiga konfuzo, kiam multloke oni pensis spasmoplorante pri la sanga tero. La Feliĉa Poeto de nia literaturo retiris sin en sian grandan angoron kaj tie li trovis perlon, la sonĝon sub la arbo.

Plej nigras ombro dum plej brilas lumo
kaj tamen fantomad' nur tiun ĝenas,
kiu al lumofonto dorson tenas,
ĉar tiam tre timige kaj surprize
sur voj' varias ombro-monstro skize;
sed kiu kontraŭ lumo rekte iras,
ne vidas ombrojn, sen ŝancel' aspiras,
ĉar banas sin en brilo ĉiu movo.

La vortoj, la versoj de la "Dramo" estas sur sia loko. La prezenta daŭro de la dramo estas verŝajne iom super du horoj, kaj mi pripensis, kiom da embaraso havus reĝisoro, kiu volus forstreki versojn, ne pro la malfacila formo, ĝi ja estas preskaŭ ĉie par-rima, sed pro la kunplektado de la versoj kaj pensoj. Kompreneble ĉe tia prezentado ne ekscita rakonto donus ravon al la rigardanto, sed la bizaraj bildoj kaj la lirika riĉo. Mem la du ĉefagantoj Adamo kaj Eva ne estas desegnitaj kiel individuoj, sed kiel tipo -- kaj ne nova tipo -- de gejunuloj kaj sekve ili efikas kiel individuoj allogaj, ĉarmaj kaj korproksimaj.

Stafeto faris grandan servon per la aperigo kaj envestigo de tiu ĉi verko, en kiu la entrepreno havis la helpon de la desegniloj de John Hartley kaj Stefano Barta. La -- pro specialaj kaŭzoj -- iom amasiĝintaj preseraroj plejparte estas korektitaj, sed mankas glosaro, kiun meza leganto nepre bezonus.

Oni kutime finas per ripeto de rekomendo aŭ resumo, sed mi deziras simple, ke iĝu leganto kaj finu mem la recenzon.

 

Via opinio pri Sonĝe sub pomarbo