Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Protestantaj magnolioj
Titolo Protestantaj magnolioj
 
Aŭtoro Sándor Beke 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDebrecen, 1999 
EldonintoE-Societo 
KlarigojVerkoj de poeto el Transilvanio.
Tradukisto, lingvoT. Papp / El la hungara
ISBN/ISSN9630388332 
Formato 72 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Peter Browne

Fenestroj sur la hungaran poezion

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Mi rekomendas Protestantaj magnolioj al tiuj, kiuj serĉas metaforajn novaĵojn, foran sed plenan nunon en la poezia disfloro. Fakte la poemvolumon mi tralegis kun dankemo: Beke ja naskas juvelojn. Inter ili troviĝas Fenestroj de l' poezio, vera metapoemo. Laŭ ĝi

La poezio
estas tombejo
de ubiaj epokoj
kaj de ubiaj reĝoj.

Ĉi-poeme ankaŭ estas aserto kiu memorigas pri la ĉilia Vicente Huidobro kaj ties skolo de kre-poezio:

La poezio
estas kreita mondo:
la genezo de la floroj kaj animoj
patrolandoj kaj dioj.

Mi ankaŭ ŝatas:

La poezio
estas kronita malsano
en vundoj
de la mondo.

Alia bonega poemo en la kolekto estas Vin mi serĉadas. Temas pri scienc-poezio konstruita laŭ longa metonima kateno. Mi citu fragmenton:

mi serĉas vin en kernaj pteridofitoj
de paleozoiko
mi serĉas
vin en karapacoj prakankraj
mi serĉas
vin en postrestaĵoj
de brontosaŭroj.

La poeto serĉas Dion. La poemo ampleksas ses paĝojn.

La poemo Sankta fajrero estas tre mallonga:

Nia vivo
estas
sankta fajrero
kiu foje
eksaltos en la senlimon.

Kaj certe la volumo Protestantaj magnolioj enhavas multe pli da interesaj poemoj, de varia longeco.

 

Via opinio pri Protestantaj magnolioj