Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nomoj
Titolo Nomoj
 
Aŭtoro Johan Hammond Rosbach 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 7.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 1999 
EldonintoFEL 
KlarigojOriginala novelaro de unu el niaj plej bonaj prozistoj.
ISBN/ISSN9071205835 
Formato 73 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Rubo de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/nomoj.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Jam de la komenco de la ĵus finiĝinta duonjarcento, Rosbach estas konata kiel kapabla verkisto de noveloj en Esperanto (kaj eĉ de unu romano). Espereble, la nuna libro ne estas lia lasta, ĉar ĝi estus maltaŭga monumento por fini estimindan karieron.

Temas pri 18 noveloj, vinjetoj, kaj simplaj anekdotoj, pliparte 2-3-paĝaj, el kiuj ĉiu diskutas ion en la vivo de unu persono kaj titole portas nomon, kiun oni atribuas al tiu persono. Kelkaj estas interesaj -- jam la unua ("Lionardo") merite kaptas la atenton, kaj konvene finiĝas per bela ŝerco; la leganton simile trafas kelkaj aliaj mallongaĵoj, kiuj ŝajnas havi ian celon "Gwynplaine", "Animalo", "Kobold, "Mowambo" kaj (ĝis iu grado) "Profesoro Kalsono", ekzemple. Aliajn difektas diversaj problemoj; ekzemple, la fino de "Cecilia" (la kvara) lasis min tute nekontentigita. Du relative longaj pecoj, "Callipygue" kaj "Anemone", estas fakte partoj de unusola rakonto, disrompebla nur pro tio, ke ĉefrolas du malsamaj personoj (patro respektive filino).

Eble eĉ pli grava problemo devenis de la redaktanto, eventuale de la eldonisto. Du el la rakontoj estas evidente nekompletaj. "Bobo", la dua novelo, finiĝas meze de konversado. "Kamma", preskaŭ la fina novelo, eĉ finiĝas meze de frazo. Mi unue supozis, ke malaperas kvarpaĝaĵo dum la vinktado, sed laŭ la paĝnumeroj, tiu evidente ne estas la problemo. Oni povus esperi, ke FEL iam proponos novan, ĝustigitan eldonon; sed mi dubas, ĉu la enhavo ĉiuokaze meritas tion.

Mi aldonu, ke lingve la libro estas tute kontentiga; Rosbach estas tute kompetenta pri Esperanto. La kvar paĝoj de piednotoj fine de la libro iom ĝenas -- temas cetere pri kulturaj, ne lingvaj, aferoj. La novelo "Anemone" sola generis 24 notojn, el kiuj la plimultaj estis sennecesaj.

 

Opinioj pri Nomoj

Santjago Kamblor (2022-12-15):
Kiel aliaj libroj de Johan Hammond Rosbach, la stilo estas facile legebla kaj bele skribita. Ĉiuj noveloj titolas je nomo, tial la titolo de la libro. Ĝi estas ĉarma


Via opinio pri Nomoj