Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vizito sur la Teron
Titolo Vizito sur la Teron
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2001 
EldonintoImpeto 
KlarigojRomano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo.
ISBN/ISSN5716100848 
Formato 168 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Trakti eksterkosmanojn de Wolfgang Kirschstein
Ekscita distraĵo de Sten Johansson
Facile digestebla romano de Sten Johansson
Aldonu

Atenton, "Vizito sur la Teron" ne estas havebla!


Recenzo de Nikolao Gudskov

Libro el malnova verkista arkivo

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/vslt.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

István Nemere estas la plej fekunda verkisto – kaj en la hungara literaturo, kaj en la originala esperanta. Ĝenerale, li apartenas al la plej produktivaj verkistoj en la tutmonda literatura historio – li estas aŭtoro de proksimume 300 libroj! Do, la apero de lia nova libro en Esperanto ne estas mirinda afero – de li jam ĉirkaŭ 20 libroj, verkitaj en la verda lingvo aperis!

Nemere verkas en diversaj ĝenroj: psikologia romano, filozofia eseo, akra aventuro, detektiva rakonto, scienca fantazio, esploro pri „flugantaj teleroj” – elekto de la ĝenro dependas, verŝajne, de la momenta humoro de la aŭtoro. Ĉi-foje ni tenas en la manoj klasikkarakteran scienc-fantazian romanon, verkitan kun streĉa enhavfadeno.

El fora kosmo sur la Teron trafis – cetere, hazarde – sendito de iu altevoluinta civilizo – aŭtomata objekto, produkto de supera teknologio. Ĝi ne volas, ke la homoj ĝin malkovru, kaj strebas kiel eble plej rapide forlasi la teron, kiu ja ne estis ĝia celo, sed hazarde mortigas homon, pro kio ĝin komencas persekuti polico. Kaj la libro rakontas pri la persekutado kaj aperanta kompreno inter kelkaj homoj kaj la kosma estaĵo. Cetere, la kosma estaĵo fine fakte kompensas la komencan murdon – ĝi savas homan vivon! Bonege estas transdonita la ĉasista psikologio de policano, por kiu la sola celo estas kapti – ne gravas kiun kaj kial; sukcesas ankaŭ kelkaj aliaj psikologiaj portretoj – ili estas, se ne tro profundaj, tamen sufiĉe trafaj.

La ideoj kaj la enhavo de la libro ne estas tro originalaj – tia originaleco ĝenerale ne karakterizas verkojn de Nemere, kaj aperas en scienc-fantaziaj verkoj ne ofte. Tamen la libro estas fortike ĉarpentita, atentokapta kaj leĝere legebla por esperantistoj de ĉiuj lingvoniveloj – de spertuloj pri Esperanto-literaturo ĝis komencantoj-progresantoj, por kiuj ĝi povas fariĝi la unua legita Esperanto-libro. Eraroj, pro bona laboro de la redaktintoj, preskaŭ forestas, same preskaŭ ne estas strangaj kaj nekompreneblaj esprimoj. Do, la legaĵo ne elstara, sed agrabla kaj rekomendinda por ĉiuj – kaj speciale por ŝatantoj de sciencaj fantaziaĵoj de la 60aj-70aj jaroj, kies stilon ĝi bone imitas.

Tamen, leginte la libron, oni ricevas la impreson, ke ĝi ne nur stile similas tiaspecajn verkojn de tiu epoko, sed ankaŭ estis verkita tiutempe! En la romano estas menciataj uson-sovetiaj rilatoj, eksplodoj en Bejruto kaj simile, aktualaj en la 1980aj jaroj, plej malfrue en 1986! Samtempe, ne estas mencioj pri Interreto, poŝtelefonoj kaj similaj ordinaraĵoj de la 1990aj jaroj, necesaj por la enhavo de la libro, se ĝi estus verkita nuntempe. Do, mi opinias, ke la aŭtoro simple trovis sian malnovan manuskripton de la komenco de la 80aj jaroj, ial tiam neeldonitan, ordigis ĝin sen zorge prilabori, kaj decidis aperigi ĝin nun. Ĉio tio neniel malvalorigas la verkon – ja ni kun plezuro legas malnovajn verkojn – sed simple atentigas ŝatantojn de Nemere-verkado pri tio, ke oni ne taksu ĝin por sekvi la evoluon de la verkmetodo kaj stilo de la preferata aŭtoro. Oni nur komprenu, ke temas pri romano el la frua periodo de lia verkado.

 

Opinioj pri Vizito sur la Teron

Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado) (2005-11-30):
La plej atentokapta Ea romano, kiun mi iam legis. Malkoheraĵoj: kial la tiom potenca eksterteraĵo tiom malbone sin kaŝas? kial ĝi grave vundas 2 policanojn, sed ne aliajn malhelpuntojn? ĉu oni ne denove persekutos Arvinon post la foriro de la raketo?


Via opinio pri Vizito sur la Teron