Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sub la pir-arbo
Titolo Sub la pir-arbo
Romano
 
Aŭtoro Theodor Fontane 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 21.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSchliengen, 2001 
EldonintoIltis 
KlarigojKrimromano de granda verkisto realisma.
Tradukisto, lingvoR. Haupenthal / El la germana
ISBN/ISSN3932807219 
Formato 145 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Sub la pir-arbo" ne estas havebla!


Recenzo de Fernando de Diego

Leginda intrigo, altnivela traduko

Fonto: Revuo Esperanto, feb. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

Krimo kaj mistero konsistigas la kernon de la romano, kies intrigo disvolviĝas en rura germana medio de la unuaj dekadoj de la 19-a jarcento. Fontane kreis la fonon de Sub la pir-arbo surbaze de moroj kaj eventoj de tiu tumulta historia periodo, kiujn la tradukinto abunde glosis libro-fine.

Se Sub la pir-arbo legindas pro sia intrigo, ĝi same legindas pro la alta nivelo de la traduko. Ja, Reinhard Haupenthal estas bone konata en niaj beletraj medioj, ne nur kiel editoro, sed ankaŭ kiel avangarda literatoro kaj elstara esperantologo.

Se al tio oni aldonas la elegantan tipografion de la verko, ties akiro kunportos samtempe intelektan gajnon kaj estetikan plezuron.

 

Via opinio pri Sub la pir-arbo