Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Memor-ŝtono, La
Titolo Memor-ŝtono, La
Ĉas-novelo
 
Aŭtoro Nikolaus Breyer 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSchliengen, 2001 
EldonintoIltis 
KlarigojĈasista krimhistorio bazita sur reala okazaĵo (Germanio, 1932).
Tradukisto, lingvoR. Haupenthal / El la germana
ISBN/ISSN3932807227 
Formato 112 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Fernando de Diego

Profitodona paradoksaĵo

Fonto: Revuo Esperanto, jan. 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-15)

La intrigo de ĉi novelo, samtempe spirretena kaj atentokapta, baziĝas sur reala evento: en februaro 1932 nekonata murdinto mortpafis la sarlandan ĉasiston kaj forstiston Nikolaus Kessler. Jardekojn poste, lia samlandano, la sarlanda aŭtoro Nikolaus Breyer, entreprenas la taskon rakonti la lastan vivojaron de la protagonisto en ties kunteksto historia: antaŭ ni reviviĝas la ĉasisto kaj ties metio kaj medio; la topografio de la eventoj kun ties loka koloro kaj la sociaj faktoroj kunrolintaj.

La germana originalo ĝis nun aperis nur felietone en iom nekonata revuo: laŭ propra aserto de la aŭtoro li ĝis nun evitis la libroforman eldonon de la verko pro timo de linĉ-justico: kvankam la murdo-kazo neniam klariĝis justice, ankoraŭ ekzistas personoj konantaj la postkulisaĵojn...

Okazas do la paradokso, ke la internacia publiko de la esperantistoj konatiĝas kun la teksto pli frue ol la rekte koncernataj. Ĉi libron oni legos kun granda profito: ne nur pro la streĉa rakonto simila al krim-romano, sed ankaŭ pro la elstara lingvaĵo de pruvita traduka artisto, kiu alfrontis kaj venkis apartajn problemojn pro la kompleksa terminologio ĉasistika kaj forstistika.

Ne mirige, ke li profitis el konsiloj de Albault, Boulton, Burkhardt, Cherpillod, Neves kaj aliaj.

Utila glosaro kaj bibliografio finas la libron kies eldonaj kvalitoj estas pura, okulplaĉa tipografio kaj, kovrilpaĝe, foto de la memorŝtono.

 

Via opinio pri Memor-ŝtono, La