Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › En superlativo
Titolo En superlativo
Triobla datreveno de Kálmán Kalocsay
 
KategorioPoezio originala
Prezo 33.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 2001 
EldonintoKAL-ĈI Dokumentaro 
KlarigojBukedo el 88 poemoj omaĝantaj al la senmorta klasikulo naskita antaŭ 110, esperantiĝinta antaŭ 90 kaj mortinta antaŭ 25 jaroj.
KontribuantojRed. Ada Csiszár 
Formato 152 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

BUKEDO AL KALMAN KALOCSAY

Fonto: A.CS: OMAĜE... 8-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-31)

Poemaro okaze de la 110-jara naskiĝ-datreveno de Kalman Kalocsay

Estas malmultaj, inkluzive la plej grandajn poetojn de la mondliteraturo, al kiu poetofratoj kaj respektuloj dediĉis tiom da poemoj ol al Kalman Kalocsay.

Bukedo el 88 poemoj de 52 aŭtoroj — omaĝas al la multflanka geniulo, naskita antaŭ 110 jaroj en malgranda urbeto. Antaŭ 90 jaroj Kalman Kalocsay ekiris la vojon kondukantan al la Esperanta-Parnaso, kaj li alvenis antaŭ 25 jaroj, kiam el la "vivanta klasikulo" fariĝis "senmorta klasikulo de la zamenhofa lingvo".

Altan honoron al aŭtoroj vivantaj kaj mortintaj kontribuantoj al la poem-bukedo. Nome:

H. Adamson, A. Ahlren, N. Andrianova, J. D. Applebaum, W. Auld, J. Baghy, J. Balbin, H. Baupierre (ps. de H. Vatre), L. Belmont (ps. de L. Blumenthal), M. Boulton, A. De Giorgi, E. De Kock, G. Deŝkin, J. S. Dinwoodie, H. Dresen, F. Dunn, EMBA (ps. de I. Baranyai), G. Falkonbriĝ, J. I. Francis, J. Grau Casas, A. Grigorov, K. M. Gusev, N. Hohlov, Hu Guozhu, L. Jevsejeva, K.
Ĵikel, J. Korinek, Laulum (ps. de Li Shijun), I. Lejzerowicz, A. P. Logvin, Mad Mevo (ps. de M. Stakian-Vuille), G. E. Maura (ps. de G. Waringhien), Mijake Ŝihej, M. Miyamoto, M. Nervi, L. G. Nordenstorm, A. Nunez Dubus, F. Piper, T. Pumpr, J. Punt, R.
Rossetti, Shi Chengtai, M. Strumpfel, A. Su, E. Suchardova-Seemannova, R. Swietoszewski, S. Szathmari, F. Szilagyi, L. Totsche/Tarkony, J. Vatre-Baudin, H. Vatre, H. Vermuyten, G.Waringhien.

La libro enhavas ankaŭ bukedon de epitetoj per kiuj la adorantoj kaj oponantoj superŝutis Kolomanon Kalocsay. La "nomdonantoj" klopodis trovi el liaj multfacetaj agadoj la plej karakterizajn adjektivojn. El ili kelkaj fariĝis kvazaŭ kromnomoj de Kalocsay ofte cititaj, ceteraj estis uzitaj unu fojon fare de la elkovinto. Tamen ankaŭ tiuj sprite elpensitaj — kvazaŭ parfuman aromon elspirantaj — nomoj meritas bukedigon.

Estas listigitaj 128 epitetoj kune kun la nomo de la eltrovinto kaj pliaj 29, se la persono de la nomdonanto estas duba. En la bukedo apud la laŭdaj epitetoj ne mankas malpli flataj eĉ insultaj:

Princo de la Esperanta poezio — Degeneriganto de la Esperanta poezio
Fidela defendanto de Esperanto — Idisto
Morala majstro — Oportunisto
Stilartista talento — Pseŭdo gramatikisto
Ĉefpastro de Apolono — Sankta monstro
Orbuŝa poeto — Facilanima vortkreanto
Mondvoĉa bardo — Sofisto
Riĉigo de Esperanto — Vort-imperialisto; Obsedanto de neologmanio, Fanatika neologemulo
Ĉefpastro de Apolono — Idolo
Senlaca titano de nia Parnaso — Diablo

Kiel reagis Kalocsay?

Li ne ebriiĝis de la laŭdoj kaj kiel saĝulo ignoris la ofendojn.

Piednotoj helpas al pli junaj generacioj kompreni kelkajn poemojn, kiuj ligiĝas al iaj eventoj (politikaj aŭ movadaj) en la epoko, kiam vivis Kalman Kalocsay. Bio-bibliografiaj indikoj de la aŭtoroj kompletigas la poemaron.

Per la flor-desegnaĵoj ilustrita libro celis inde omaĝi al la "Parnas-loĝanto" Kalocsay.

Kálmán Kalocsay naskiĝis en la 19a jarcento
Li agadis en la 20a jarcento
Lia suno ne subiru en la 21a jarcento

 

Via opinio pri En superlativo