Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Krimo de Katrina, La
Titolo Krimo de Katrina, La
Facila rakonto
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioLegolibroj
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroToyonaka-si, 2007 (2a eld) 
EldonintoJapana Esperanta Librokooperativo 
KlarigojPor finintoj de baza kurso, kun grade kreskanta malfacileco.
ISBN/ISSN4930785529 
Formato 38 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La "krimo" ne puninda, sed laŭdinda de Oleg Izjumenko
Verki unu por la aliaj de Probal Daŝgupto
Aldonu

Atenton, "Krimo de Katrina, La" ne estas havebla!


Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Verki facile

Fonto: La Ondo de Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.org/Ondo/R-johan3.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Verki facile. Sten Johansson verkis libron. Li verkis la libron por komencantoj. En la komenco li uzas nur simplajn propoziciojn. En la tria ĉapitro ni rimarkas, ke li ankaŭ uzas subpropoziciojn. Tiel la enhavo fariĝas iom post iom pli postulema. Li ne trudas participojn al siaj legantoj.

Jen mi klopodis verki facile — kaj devas tuj konstati, ke Sten Johansson ĉiam pli bone sukcesas en tiu ĝenro. Per 545 malsamaj radikoj li kreas facilan, sed tamen atentokaptan intrigon. La leganto miras, kiam okazos la krimo de Katrina. Jen kaj jen aperas eblaj spuroj — ĝis Katrina finfine krimas en la antaŭlasta ĉapitro. Ankaŭ ŝia krimo — parenteze — ne utilis.

Ofte verkantoj de porkomencantaj legaĵoj ŝajnas kredi, ke ili ankaŭ devas verki sur enhave banala nivelo. Tiel ili faras ursan servon por niaj komencantoj. (Mi plendis pri tio aliloke.) Tiaj verkantoj absolute ne stimulas la intereson de niaj komencantoj. La sekvo estas, ke komencantoj ne emas legi tiajn tedajn verkojn. Ofte tiaj bedaŭrindaj legantoj pensas dum sia tuta esperantista kariero, ke endus balai nian tutan literaturon sub la tapiŝon. Kaj jen diabla cirklo.

Feliĉe Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantaj kaj ankaŭ spertaj legantoj. Espereble Katrina plukrimos en Esperantujo.

 

Via opinio pri Krimo de Katrina, La