Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El mia buduaro
Titolo El mia buduaro
 
Aŭtoro Eli Urbanová 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2001 
EldonintoFonto 
KlarigojOriginala poemaro dividita en du cikloj: Virkato kaj Demandooj rekte sur la korpon.
Formato 71 paĝoj, 21 cm 
RecenzojVino, viroj kaj kanto de Gerrie van Geffen
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Hetajro versas

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Tri poemarojn de Eli Urbanová (Ĉeĥio, 1922) oni konis ĝis la apero en 1995 de ŝia pasie membiografia romano Hetajro dancas: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981) kaj Verso kaj larmo (elektitaj poemoj, 1986). Pri la romano oni abunde parolis i.a. pro la ricevo de la OSIEK-premio, tamen eble ne ĉiuj atentis ke de tiam sekvis 5 pliaj poemaroj: Vino, viroj kaj kanto (1995), la dulingva ĉeĥa-Esperanta Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), la aŭtor-intence karierferma Rapide pasis la temp’ (2003) kaj la definitive antologia Prefere ne tro rigardi retro (2007). Mi devas nun prezenti la tri lastajn, eldonitajn jam en la nova jarmilo.
Kiel en ĉiuj verkoj de Urbanová, ankaŭ en El mia buduaro ĉeftemas la triopo Amo, Amoro kaj Poezio. Ofte tio konkretiĝas en rimajn versaĵojn pri unuopaj viroj, amataj aŭ amitaj de ŝi. Urbanová ja evitas la maŝinan, martelan parnasismon de kelkaj nuntempaj rusaj versistoj; tamen, se diri la veron, ŝi ne sukcesas atingi poezie imponajn altojn (aŭ profundojn) kaj foje la rezulto apenaŭ distingeblas de silabmezurita prozo kun rimoj. Mi trovas pli interesaj la prozajn partojn (kvazaŭ postĉapitre al Hetajro dancas), la poemojn represitajn el Nur tri kolorojn kaj poemojn kiel Homoj, verkita pro instigo de Marjorie Boulton (“Mi ŝatus legi de vi pli universalan temon”), kun modela komenco:

Estas la urbo kiel maro
kaj homoj sur la trotuaro
kiel marondoj…

Homoj sennombraj… Kelkaj belaj!
Homoj kun siaj bagatelaj
zorgoj kaj ĝojoj…

Similan impreson mi havas pri Rapide pasis la temp’ , ankaŭ koncerne la prozajn erojn, el kiuj elstaras pro sia intereso la librofina Letero al komencantaj poetinoj. Laŭlonge de la jaroj Urbanová versadis, insisteme kaj in-sisteme, pri sia vivo ama kaj amora, t.e. pri la vivo mem, kaj ĉiu nova verso rolis kiel nova, plia paĝo de ŝia aŭtobiografio. Nu, en tiu ĉi poemaro, escepte de Nokta papilio kaj Amsezonoj (kun tro da elizio por mia gusto), sendube la poemoj teĥnike plej bonaj estas tiuj verkitaj inter 1951 kaj 1958, kiel Barkarolo aŭ Luna nokto.
Fine, Prefere ne tro rigardi retro proponas pecojn el la pli fruaj kolektoj, antologie. Iom surprize, poemoj legeblaj kvazaŭ prenitaj el Verso kaj larmo aŭ Peza vino venas fakte el ŝia unua poemaro, Nur tri kolorojn, kies legadon mi emfaze rekomendas. Des pli ĉar ĝi, en la perfekta eldono de Juan Régulo kiel Beletra Kajero de Stafeto en 1960, ankoraŭ aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, daŭre kaj freŝvoĉe prezentante la kulminon de ŝia kariero poezia.

 

Via opinio pri El mia buduaro