Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Moskvaro
Titolo Moskvaro
 
AŭtoroV. Melnikov, K. Ilutoviĉ, S. Vysokovskij, O. Dadaev
KategorioPoezio originala
Prezo 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 1998 
EldonintoImpeto 
KlarigojDebuta poemaro de kvar moskvaj E-poetoj.
ISBN/ISSN5716100562 
Formato 96 paĝoj, 21 cm 
RecenzojKomenco esperiga kaj sukcesa de Julian Modest
Klasika liriko de Franz-Georg Rössler
Futur' neklaras de Ionel Onet,
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Recenzo al recenzo

Fonto: Cerbe kaj Kore kaj Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/mosrecrec.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

Evidente, oni jam povas diri ke la poemaro Moskvaro estas rimarkita en la mondo. En malpli ol jaro aperis recenzoj en Literatura Foiro, La Gazeto, kaj nun – en Esperanto (nov. '99, p.198). Tamen vere strange aspektas tiu lasta, de Ionel Oneţ, kaj ne eblas ne repliki al ĝi...

Jes, la preskvalito de Moskvaro ne estas luksa. Ĉu iu provis eldoni libron per nur 40 dolaroj kaj sia entuziasmo? Ni faris. Ĉiu aŭtoro investis iom da propra mono (tuj post la terura financa krizego en la lando!), enkomputiligis siajn verkojn mem aŭ helpe de amikoj, de mateno ĝis vespero la 6-an de novembro 1998 ni triope (mi, N.Gudskov kaj lia amiko-neesperantisto) laboris en mini-presejo – kaj jen la rezulto! Vere bedaŭrindas nur ke ne ĉiu aŭtoro egale atente zorgis pri sia parto – tial en la postparolo svarmas preseraroj. Ni ne havis pentriston kaj la kovrilpaĝan bildon simple kopiis de centrubla monbileto. Rusianoj ĉiam inventemas pro malriĉo kaj ne perdas optimismon...

Tamen, bedaŭrinde, s-ro Oneţ, obsedata de sia kontraŭtotalisma vervo, ŝajne nenion komprenis en la enhavo de la libro. Ni rigardu la paĝojn, indikitajn de li:

p.40. La poemo rakontas pri piankoncerto de talentaj infanoj. Jes, la nuna tempo komplikas, sed l' infanoj arte instigas / al vivem' kaj al bono vokas – do la humoro de la aŭtorino estas optimisma.

p.41. Temas pri avangarda pentraĵo en arta ekspozicio, kies artan valoron malfacilas taksi. Neniu vorto pri "nova sociordo".

p.58. Post la citita linio "La tempo estas nun severa" tuj sekvas: sed ĝi fariĝos nepre – bela.

p.10,11. La poemoj estas intime lirikaj, denove neniel tuŝantaj la socion, kaj – plej amuze – verkitaj en 1989, kiam neniu suspektis pri estontaj ŝanĝoj. En ĉiu lando homoj havas ĉiutagajn zorgojn kaj deprimiĝas pro malfeliĉa amo. Eĉ se hodiaŭ vi havas feliĉon – ĉu longe tio daŭros? Futur' neklaras, kaj la Raúka improvizo la 5an de marto 1994 (p.23), estas verkita por transdoni tian necertecon – speciale kun "r" en ĉiu vorto. Certe Dadaev, multe pli juna ol mi, "himnas al libero" – ne havante seriozajn zorgojn, li povas ankoraŭ revi.

p.47. Temas pri persona malfeliĉo de homo, subite perdinta sanon – ne ĉiuj en tia stato scipovas konduti digne, sed tiun, kiu scipovas, sanaj homoj povas envii...

Plej ridindas la esprimo "novaj rusianoj", kiun s-ro Oneţ uzis tute ne sciante ĝian sencon. Ŝajne en preskaŭ ĉiu lando oni simile nomas novriĉulojn – kun abundego da mono kaj neniom da kulturo. Ĉu ilin povas regi malespero? Mi ne scias, tiaspecaj personoj mankas inter miaj amikoj...

Do, por la recenzinto la batalemo ŝirmis ĉion, kaj li perdis la kapablon rimarki belecon kaj amon. Ni kompatu lin.

Valentin Melnikov,
kunaŭtoro de
Moskvaro

Presita en Cerbe kaj Kore n-ro 1 (64), 2000, p. 10-12
kaj, koncizigita, en Esperanto n-ro 3 (1123), 2000, p. 54.

 

Via opinio pri Moskvaro