Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dek tagoj de kapitano Postnikov
Titolo Dek tagoj de kapitano Postnikov
 
Aŭtoro Mikaelo Bronŝtejn 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 26.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2010 (2a eld. reviziita kaj ko 
EldonintoImpeto 
KlarigojHistoria romano kun Esperanta fono.
ISBN/ISSN9785716102118 
Formato 352 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ulus 
RecenzojReveno de heroo de Nikolao Gudskov
Impona kungluaĵo senglua de Sten Johansson
Recenzo de Vladimir Samodaj
Recenzo de Ĵak LePuil
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Dek tagoj de kapitano Postnikov" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Iom da bono de Bruna Ŝtono

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2004. № 11 (121)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-brons2.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2011-11-25)

Se konstante legi Rusian Esperanto-Gazeton kaj aliajn komunikilojn de REU, oni povas kredi, ke Mikaelo Bronŝtejn (= Bruna Ŝtono) estas la aŭtoro en nia lando. Ĉiuj ekzistantaj honortitoloj, multaj diskoj (ŝajne, ĉiuj aliaj rusaj kantaŭtoroj kune havas malpli)... Kritiki lin estas kvazaŭ fari ion terure maldecan. Kiam muzikisto Glebo Malcev provis objektive taksi lian kreadon (LOdE-115), tuj (LOdE-117) sekvis akra riproĉo de REU-funkciulo (ne muzikisto kaj ne literaturisto): ne tuŝu la majstron! Oni kvazaŭ ne rimarkas kriplajn misrimojn kaj gramatikajn erarojn, ekzemple – sisteman misuzon de "la" apud posedaj pronomoj, ktp. Dum sovetia tempo preskaŭ ĉion eblis pardoni pro spriteco de kantotekstoj. Pli novaj kantoj iĝis pezaj kaj banalaj. Sed la tempo pasas, "jaroj instigas al severa prozo", do post maldikaj Legendoj pri SEJM kaj Oni ne pafas en Jamburg – jen solida romano.

Dek tagojn de kapitano Postnikov oni certe, plurfoje mencios en diversaj eseoj kaj artikoloj pri Esperanta literaturo. Oni hastis nomi ĝin "unika fenomeno en nia literaturo" (B.Kolker), "vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, kia ĝis nun ne ekzistis" (N.Gudskov). Ĉu prave?

Jes, en la romano "...revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la verko havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano" (el la dorskovrila rekomendo). Tamen konsideru, ke tiuj vortoj estas reklamo, ili celas instigi al aĉeto, do kelkoble troigas.

Estas paralele priskribitaj agado de ruslandaj Esperanto-aktivuloj en 1909-1911, kreo de Ruslanda Esperantista Ligo, okazigo de la unua tutlanda kongreso – kaj ŝipvojaĝo de eŭropaj esperantistoj al la UK en Usono (1910). La aŭtoro konfesas (kvankam nur en la postparolo), ke iuj personoj estas fikciaj tute aŭ parte (ekzemple, ne povis troviĝi tiutempe en la indikita loko). Surŝipe eminentaj esperantistoj plejparte saĝe konversacias pri gravaj temoj, kaj Postnikov aspektas la plej sagaca: se ĉio okazus laŭ li, ni delonge festus la finan venkon kaj la tuta homaro iĝus feliĉa. Enlande moskvaj kaj peterburgaj Esperanto-aktivuloj akre interkverelas, intrigas, ĉiu grupo opinias sin mem sole merita gvidi la landan movadon; paralele oni observas peripetiojn de amhistorio de (fikcia) komencantino. La romanfino estas feliĉa kaj absolute ne versimila, sukereca kaj taŭga por ĉipa melodramo. Sed ĝenerale la amhistorio ludas negravan rolon.

La intriga linio estas disŝirita. Eblas eĉ diri, ke la linio tute forestas – nuraj ŝirpecoj, iom plektitaj. Sed – paradokse – legi estas sufiĉe interese, multaj eventoj estas priskribitaj fidinde aŭ, almenaŭ, kredeble. Sendube, la aŭtoro multe kaj fruktodone laboris en bibliotekoj kaj arkivoj, kaj certe li estas kapabla verkisto. Malofte aperas libroj, detale priskribantaj tiaman vivon, kaj pri tiama Esperanto-movado nunaj esperantistoj scias preskaŭ nenion. Postnikov estis vere elstara aganto kaj interesa homo, maljuste forgesita post maljusta akuzo. Do vi nepre ekscios ion novan, ricevos impresojn kaj probable enpensiĝos.

Rolas multaj personoj, tamen el ili maksimume triono estas priskribita konvinke, kun vivaj karakteroj (plej brilas, laŭ mi, Anna Ŝarapova). La ceteraj estas preskaŭ nuraj nomoj kun postenoj. Malfacilas memorfiksi, kiu estas kiu – des pli ankaŭ datoj ne sekvas kronologian ordon. Dum la legado mi devis plurfoje foliumi jam legitajn paĝojn, por rememori rilatojn inter certaj personoj, ja pluraj epizodaj personoj, aperinte unufoje, denove reaperas nur post kelkdek paĝoj.

Plejparto de la eventoj okazas en Ruslando, kaj la aŭtoro ofte citas frazojn, diritajn ruslingve. Ĉiam sekvas piednota traduko, kiun rusa leganto certe eĉ ne rigardos – tamen ĉu tio ne ĝenos alilandan leganton, kiu ne konas la cirilan alfabeton?

La romanon konstante akompanas – por "vivigo" – pluraj citaĵoj el tiamaj gazetoj kaj libroj (eble ne ĉiuj aŭtentaj), kun paralela traduko. Certe, estas interese vidi la reklamon de buljonkubetoj Maggi, kompari tiaman altrangan politikiston Puriŝkeviĉ kun nuna Ĵirinovskij... kaj konstati, ke la vivo dum 90 jaroj ŝanĝiĝis malpli, ol oni povus supozi. Tamen, ŝajne, da citaĵoj estas iom tro.

La kvanto da kompost-eraroj estas terura. Plejparton evidente kaŭzis uzado de diversaj litertipoj kaj fuŝa transkodigo (en pluraj lokoj videblas ŝanĝo de litertipoj, neniel pravigebla logike). Evidente neniu legis la presprovaĵojn, ja la libron produktis nekonata presejo en periferia ruslanda urbo Tiĥvin, la loĝloko de Bronŝtejn. Kaj la plej brila eraro ornamas la kovril- kaj titolpaĝon: "Dek tacoj..." Bone, ke la unua litero de la vorto restis korekta!

Elfalantaj paĝoj, verŝajne, jam estas nepra tradicio de nialandaj Esperanto-libroj... La ruslanda prezo iom tro pezas kompare kun la ruslandaj salajroj kaj kun la librokvalito; pri alilandaj proporcioj mi ne scias.

Do, indas unufoje tralegi la romanon. Havi kaj relegi ĝin – apenaŭ indas.

 

Via opinio pri Dek tagoj de kapitano Postnikov