Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pri nia pvz-ado 1959-2004
Titolo Pri nia pvz-ado 1959-2004
 
Aŭtoro Ludovikito kaj liaj kamaradoj 
KategorioZamenhofa verkaro
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKyoto, 2004 
EldonintoLudovikito 
KlarigojKvazaŭhistorio de la eldonprojekto "Iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof".
Formato 258+26 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kun kolora kromkovrilo 
Recenzoj"Unikuloj (note pri du tankaoj)" de Jorge Camacho
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Pri nia pvz-ado 1959-2004" ne estas havebla!


Recenzo de Jean Amouroŭ

Kulisa retrospektivo pri la lingvo kaj movado

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Kiam, kvazaŭ etrecenze pri la 57 volumoj, Ulrich Lins artikolis en la revuo Esperanto pasintaprila pri la “finfine kompletigita plena verkaro de l.l. zamenhof” eldone de Itô Kanzi, pli bone konata kiel Ludovikito, li probable ne sciis, ke ankoraŭ mankas la perlo, kiu fermas la aŭreolon de Ludovikito al Ludoviko (Zamenhof). Ja “pri nia pvz-ado / 1959-2004 / ludovikito kaj liaj kamaradoj” aperis poste. Ĝi estas la verkista piroteknikaĵo de pasia admiranto pri la penso, personeco kaj la lingvo de la iniciatinto de Esperanto, kiu interalie devis barakti meze de “bataloj de kraboj en la profundo de oceanoj”. Tiel nomis Ludovikito la senkompatajn konfliktojn inter esperantistoj kaj reformemajn krizojn de la lingvo.
Eksterseria volumo ĝi estas: “al ĉiuj koramikoj, kiuj spirite kaj korpe bonvolis helpadi lin, kaj fosilitrovade kaj monrimede subtenadis lian idiotan entreprenon, kun elkoraj dankoj kaj bondeziroj dediĉas tiun ĉi humilan memoraĵeton tute kadukiĝinta 86-jara ermitaĉo”.
Fakte temas ne nur pri historio de la tuta eldono, sed ankaŭ pri aŭtobiografio de tiu mecenato al kiu ni ŝuldas la komentitan savon, ne malofte faksimile, kaj diskonigon de lingve modelaj zamenhofaĵoj malgraŭ arkaismoj, kiuj demonstras, ke Esperanto estas vivanta lingvo.
La desegnaĵoj kaj buntaj kovrilpaĝoj estas de „m. fruscieva“. La teksto konsistas el 117 ĉapitroj kaj ĉiu ĉapitro estas, senescepte, dupaĝa, kio, en si mem, estas lertaĵo neordinara. La stilo estas tipe ludovikita, bone konata de tiuj kiuj ĝuis liajn postparolojn laŭlonge de la eldonoj.
Kiel ĉiam la presado estas altkvalita eĉ se iuj povas esti ĝenataj pro la uzo de nur minusklaj literoj.
Je la fino de la libro kronologia tabelo de la eldonaĵoj de Ludovikito, resendo al la diversaj volumoj por retrovi la inkunablojn kaj indekso de la nomoj estas tre utilaj.
Kiu havas intereson pri la historio de la lingvo kaj de la movado tutcerte aprezos tiun kulisan retrospektivon de la havindaj eldonoj de Ludovikito.

 

Via opinio pri Pri nia pvz-ado 1959-2004