Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lasta taglibro de l' poeto, La
Titolo Lasta taglibro de l' poeto, La
 
Aŭtoro A. Logvin 
KategorioProzo originala, Poezio originala
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2003 
EldonintoREU - Impeto 
KlarigojKolekto de prozeroj kaj poemoj kompilita okaze de la 100a datreveno de la aŭtoro.
KontribuantojPreparo kaj antaŭparolo de N. Gudskov 
ISBN/ISSN5716101097 
Formato 48 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Pliaj paŝoj sur la vivovojo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Ok poemoj de Aleksandro Logvin (pseŭdonome Liljer, 1903-1980) aperas en la Esperanta Antologio de W. Auld (1984). Daŭre haveblas ankaŭ lia leginda poemaro Sur la vivovojo, eldonita de J. Régulo sub la marko Stafeto, kontraŭ nuraj 1,80 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.
Postmorte troviĝis tri kajeroj el lia arĥivo: la unua, kun tajposkripto de poemaro kiu plejparte koincidas kun Sur la vivovojo, sen la redaktado fare de F. Szilágyi; la dua, kun bibliografio de la verkoj de Logvin aranĝita de li mem; la tria, kun la folioj 4439-4527 de la taglibro de l’ poeto, kun datoj inter januaro 1977 kaj majo 1978 (bedaŭrinde la antaŭaj taglibroj kun siaj 4438 folioj ne konserviĝis).
La kompilinto de ĉi libreto, N. Gudskov, kunigis en ĝi la partojn de la taglibro verkitajn en Esperanto, inkluzive de pluraj ĝis nun nekonataj poemoj; esperantigon de partoj ruse verkitaj kun ligo al esperantaĵoj; kelkajn poemojn el la menciita tajposkripto ial ne publikigitajn en Sur la vivovojo; kaj la bibliografion kompilitan de Logvin.
Mi trovas interesa la legadon de la taglibraj paĝoj, kun temoj irantaj de liaj pensoj pri poezio kaj verkado ĝenerale ĝis la mondpolitika situacio tiutempa. Ankaŭ, ekzemple, la kontraston de liaj poemoj sennaciismaj kaj porpacaj kun „La vorto pri Bulgario“, ŝoke pletora je naciismo; aŭ la informon ke la poemon „Konsiliĝo“, en Sur la vivovojo, verkis ne Logvin sed B. Pasternak (temas do pri traduko el la rusa). Espereble iam, surbaze de ĉi materialo, oni povos pretigi fidelan kaj definitivan eldonon de lia plena poemaro.

 

Via opinio pri Lasta taglibro de l' poeto, La