Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Naturaj vortordoj en Esperanto
Titolo Naturaj vortordoj en Esperanto
 
Aŭtoro Wim Jansen 
KategorioLingvistiko
Prezo 4.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2008 
EldonintoUEA 
KlarigojResumo el elektitaj temoj, traktitaj en la doktoriga disertacio de la aŭtoro "Woordvolgorde in het Esperanto".
ISBN/ISSN9789290171034 
Formato 40 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Naturaj vortordoj en Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Alexander Shlafer

Studraporto lingvoscience serioza 
kaj metodologie firma

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Tiu ĉi kompakta, sed enhavoriĉa verketo estas bazita sur la samaŭtora nederlandlingva doktoriga disertaĵo Woordvolgorde in het Esperanto (Utrecht: LOT, 2007). Estas notinde kaj laŭdinde, ke tiu ĉi studo – malkiel multaj aliaj verkoj pri Esperantaj gramatiko kaj stilo – baziĝas sur klare difinita metodologio.
Parte en la "Enkonduko", kaj parte en la "Glosaro" kaj "Tekstnotoj" fine de la libro, la aŭtoro klare kaj eksplicite difinas la terminojn kaj nociojn, kiujn li uzas, aldone apogante sian preferon de kelkaj nekutimaj aŭ neologismaj elektoj por faka uzo, ekzemple, "fleksio" uzata en la senco de ĝenerala fenomeno ("lingvo kun riĉa fleksio" sur p. 9) aŭ "rilev-" por la angla "relevant" (p. 40). Ĝenerale la lingvaĵo de la verko estas bonstila kaj klara. La libreto estas zorge kompostita, presita kaj broŝurita.
Pro la evidenta specifeco de nia lingvo, kiu – kontraste al lingvoj gentaj – ne havas naturan denaskan normodonan komunumon, mi kun streĉa intereso anticipis eksplikon pri la metodoj, per kiuj la aŭtoro sukcesus distingi specimenojn de uzo idiosinkrazia aŭ nematura disde tiuj, kiuj reflektas nekutiman, sed norman lingvouzon. Efektive, en la ĉapitroj "Esperanto kiel objektlingvo" kaj "La fona esploro", kiuj traktas tiun metodologian problemon (kaj aliajn!), oni trovas la liston de variaj atentindaj normoj kaj analizon de la faktoroj, kiuj influas la vortordon. Kelkloke mi trovis indikojn, ke Wim Jansen tre serioze zorgis pri la problemo de la normo, tamen iuj el la ekzemploj, kiuj ilustras la statistikan analizon kaj konkludojn en la ĉefa ĉapitro de la libro "La korpuso kaj la eksperimento" montras, ke marĝenaj influoj (kaŭzitaj ĉefe de la transfero de gentolingvaj kutimoj kaj nesufiĉa matureco de individua lingvouzo) ja estas miaopinie signifaj en la korpuso (280 000 vortoj el lastatempaj jarkolektoj de Esperanto kaj Monato) kaj verŝajne ankaŭ en la kompletiga eksperimento kun partopreno de 40 personoj (20 kun denaskaj lingvoj ĝermanaj, 17 latinidaj, 2 slavaj kaj 1 finna). Nu, la aŭtoro klare diras: "Mi proponas mian studon al la esperantistaro kun la urĝa invito, ke oni ne konsideru miajn trovaĵojn betonaj absolutaĵoj".
Konsciante pri la metodologiaj obstakloj de pure statistikaj konkludoj, akompane al la kvanta kompar-esploro de la moderna (la korpuso) kaj de la tradicia uzo (Universala Vortaro kaj Fundamento de Esperanto) la aŭtoro inkluzivigas analizon de la statistikaj rezultoj, proponante konvinkajn klarigojn pri la stirfaktoroj influantaj specifajn modelojn de vortordo, kaj eksplikante, kiel diversaj sintaksaj, semantikaj, pragmatikaj kaj strukturaj variabloj kontribuas al la vortordaj preferoj. La deziron "ne nur dokumenti la traktadon de la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ kompreni ĝin" mi trovas tre alloga kaj la tiucelajn rezultojn edifaj.
La lasta ĉapitro "Veroj kaj duonveroj pri la vortordo en Esperanto" enhavas mallongan liston de ofte ripetataj "duonveroj" pri la Esperanta vortordo kaj proponas alternativajn, lingvistike defendeblajn manierojn formuli ilian esencon. Tiaj sobraj, prudentaj klarigoj estas bonvena antidoto kontraŭ ofte naivaj, trosimpligaj kaj lingvistike facilanimaj asertoj pri nia lingvo. La leganto trovos ankaŭ multajn pensigajn kaj sagacajn sociolingvistikajn kaj gramatikajn konsiderojn dise tra la libro.
Laŭ la aŭtoro, tiu ĉi verko "celas ĉiujn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la gramatiko kaj la funkciado de nia lingvo, kaj volas esti helpilo por instruistoj, kursestroj kaj verkistoj de lernolibroj". Ĉar tio evidente atestas pri normiga kaj edifa aspiroj, por eventuala sekva aŭ plivastigita eldono mi rekomendus elsarki la nemultajn nenormajn parolturnojn, kiujn la aŭtoro uzas, ekzemple, "pri kiel" (p. 9, 14), "pri kial" (p. 12) "kia ĝi aspektas detale?" (p.16). Sendubajn preserarojn mi ne rimarkis, kaj lingvaj malglataĵoj estas malmultaj.
Mi entuziasme rekomendas tiun ĉi verkon kiel modelon de klara, konciza, lingvoscience serioza kaj metodologie firma studraporto pri temo nesufiĉe esplorita, sed sendube grava por ĉiu, kiu volas kompreni la realan staton de nia lingvo.

 

Via opinio pri Naturaj vortordoj en Esperanto