Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › 100 zamenhofaj proverboj
Titolo 100 zamenhofaj proverboj
 
Aŭtoro Nora Caragea 
KategorioLudoj
Prezo 10.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroFrankfurt am Main, 2005 
EldonintoNora Caragea 
Klarigoj100 proverboj deĉifrendaj el "nekonata skribo".
Formato 52 paĝoj, 15x21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anna Lowenstein

La ŝanco ekzerci sian cerbon

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Ĉe la libroservo dum la kongreso en Vilno, multaj esperantistoj rimarkis kun intereso la supran libreton. Trafoliumante ĝin ili trovis paĝojn da misteraj simboloj; bedaŭrinde multaj homoj ne komprenis pri kio temas, kaj tuj remetis la libron sen pliaj esploroj. Tiel ili maltrafis la ŝancon ekzerci sian cerbon per aparte postulaj kaj lerte elpensitaj enigmoj.
La enigmoj de Nora Caragea aperas jam delonge en la revuo La gazeto, kaj nun ŝi kolektis kvindekon da ili en ĉi tiu libreto. Sur ĉiu paĝo aperas paro da zamenhofaj proverboj, en kiuj ĉiu litero estas anstataŭigata per siimbolo: la sama simbolo reprezentas la saman literon. Por solvi flin ne necesas koni parkere la tutan proverbaron; sufiĉas logika pensado kaj bona kono de Esperanto.
Tipa paĝo en la libreto estas jena: (nekopiebla bildo).
Granda helpo en la supra enigmo (kiu estas inter la pli facilaj), estas la vortetoj (nekopiebla bildo) kaj (nekopiebla bildo).
En Esperanto ekzistas laŭ mia scio nur du aŭ tri paroj da du-literaj vortoj, kiuj havas sencon eĉ se la literoj estas inversigitaj – sed pli mi ne malkaŝos.
Surpriza manko en la libro estas listo de solvoj. La verkinto ne permesas, ke oni tro facile cedu al la tento serĉi helpilon ĉe la fino de la libro. Atinginte la ĝustan rezulton, oni tuj konstatas tion; tamen mi mem, kiel sendube multaj aliaj enigmemuloj, preferus kontroli la ĝustecon de miaj solvoj. Eblas fari tion rigardante en la Proverbaro, trovebla nun en Interreto por tiuj, kiuj mem ne posedas la libron.
Kaj se vi ege scivolas pri la ĝusta solvo de la supra enigmo, necesos atendi unu monaton, por trovi ĝin en la venonta numero de Esperanto.

 

Via opinio pri 100 zamenhofaj proverboj