Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Versaĵoj sen datoj
Titolo Versaĵoj sen datoj
 
Aŭtoro Inita Tamošiūnienė 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKaunas, 2005 
EldonintoRyto varpas 
KlarigojOriginalaj poemoj en Esperanto kaj la litova.
ISBN/ISSN9955646063 
Formato 80 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Ekstertempe...

Fonto: revuo esperanto oktobro 2018
Reta ligilo al la originalo: https://revuoesperanto.org/ekstertempe?fbclid=IwAR0k_mi9XoYIRtx44l1vR-rccuecmg1VcRCoKiqoes_5k_Ui5blM
Aldonita de Valentin Melnikov (2019-02-18)

Okaze de la brile organizita 90-a UK, en Litovio estis eldonitaj kelkdek libroj, inter ili ankaŭ poemaroj – kiuj plejparte tamen restis nerimarkitaj de nia legantaro. Unu tian poemaron – Apud Balta Maro de Emilija Rapka – mi recenzis en novembro 2017, nun ni rigardu la alian – Versaĵoj sen da­toj de Inita Tamošiūnienė. Tiu nomo ja estas sufiĉe konata al spertaj es­pe­rantistoj, almenaŭ de USSR: en 1981 samizdate aperis ŝia 25-paĝa vers­lib­reto Koro sur manplato, kun jam sufiĉe altnivelaj poemoj – kelkaj el ili (sed ne tiuj subtitolitaj kiel “kanto­teksto”) iĝis ŝatataj kantoj en Baltiaj Esperanto-Tendaroj. Tamen poste dum pli ol 20 jaroj – nenio...
Kaj jen do ŝia nova poemaro, ne­kompareble pli belaspekta, duoble pli ampleksa. Kiel avertas la titolo, verko­datoj ĉe la poemoj ne estas indi­kitaj. Ĉiuj poemoj krom unu el Koro sur manplato reaperis en Versaĵoj sen datoj – sed en alia ordo, kelkaj io­mete korektitaj. Aperis proksimume samtiom da novaj (almenaŭ, ne ape­rin­taj libroforme pli frue) poemoj – do entute ĉirkaŭ kvindeko, plus ok poe­moj en la litova lingvo (ne havantaj Esperanto-versiojn).
La temoj plejparte estas kutimaj, sed ofte traktitaj netriviale. Interese as­pektas apudmeto de la poemoj “Ro­zo” kaj “Du rozoj” – kun reci­pro­ke kontraŭaj ideoj. “Letero”, ne plu atendita, “...kaŭzanta / en kor’ fulmo­tondron”... Surprize varma sento al “Griz­koloraj multetaĝaj domoj”. Betu­lo kiu “...super mi kliniĝas / kaj petas mem akcepti ĝin al vers’.”
Korŝire sonas la vortoj: “Mi fo­ri­ris. (...) / ĉar ne rajtis ŝteli la prin­tem­pon, / kiu apartenis ne al mi...” Me­ditigas: “Eble nun, en nia brua tem­po / al poetoj mankas la silent’?” Fiera junulino ploras dum pluvo – tiel neniu rimarkus ŝiajn larmojn, kredus ke estas nur pluvgutoj. (Mi konfesas pardonpete: antaŭ multaj jaroj mi prun­teŝtelis tiun imagbildon por mia fabelo “Ĉerizoj”...)
La poetino maltrankvilas, ke kna­boj tro multe ludas militon, ŝi alvokas patrinojn de filoj: “Obstine, senĉese ba­talu por paco! / Kaj certe vi venkos, se nur unuiĝos... / Mi havas du filojn. Mi ankaŭ aliĝos.” La temon daŭrigas “Voko” kaj “Sur tero naskiĝas infanoj”. Kaj multaj aliaj temoj kaj objek­toj, priskribitaj freŝe, sincere kaj tutkore...
Bedaŭrinde plurloke lamas la po­e­zia tekniko: svarmas rimoj “abo­r­taj” (“vane-manoj” eĉ por rusa orelo so­nas terure) kaj adasismoj (“june­co-ĉiu­tageco” oscedigas, des pli “ver­kadas-renkontiĝadas”). Nu, ni espe­ru, ke tio estis fruaj, ankoraŭ nematuraj poem­provoj – ja la datoj forestas... Okulpikas komposteraroj – des pli be­daŭrinde, ke kelkloke aldoniĝis era­roj forestintaj en Koro sur manplato. Ŝaj­nas, ke malzorga kompostisto for­ge­sis malŝalti anglalingvan ortografi-kontrolon...
Tamen la ĝenerala impreso tre bo­nas. Oni, ve, malatentis la libron ĉe ĝia apero – tamen legu ĝin almenaŭ nun! Ne gravas la forestantaj datoj: la po­emoj traktas ĉiamaktualajn temojn, do la libro estas ekstertempa. Kantistoj povas plivariigi sian repertuaron, ĉiuj aliaj ni – simple havi plezuron...

 

Via opinio pri Versaĵoj sen datoj