Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Raportoj el Japanio 8
Titolo Raportoj el Japanio 8
 
Aŭtoro Jasuo Hori 
KategorioLegolibroj
Prezo 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTokio, 2005 
EldonintoLibroteko Tokio 
KlarigojRaportoj pri diversaj aspektoj de la japana vivo.
ISBN/ISSN4947728280 
Formato 178 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kun ilustraĵoj 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Interesaj raportetoj

Fonto: Revuo Esperanto n-ro 1199 (1), Januaro 2007
Aldonita de AG (2007-01-25)

Jen la 8-a volumo da raportoj el kaj pri Japanujo fare de Hori Jasuo, mem japano, emerita instruisto pri la angla. Kiel scias la legantoj de Monato, kie ili pli frue aperis, temas ne pri profundaj eseoj nek pri profesi-nivelaj artikoloj de ĵurnalisto, sed pri senambiciaj raportetoj traktantaj diversajn aspektojn de la japanaj socio kaj kulturo el persona, ofte tre subjektiva vidpunkto. La aŭtoron aparte interesas i.a. statistikoj, sportoj (speciale bazpilko), la iraka milito (kie li rekte kontraŭas la decidojn de la ĉefministro Koizumi), manĝaj aŭ trinkaj kutimoj kaj ĝenerale kutimŝanĝoj, lernado kaj instruado, naciismo kaj historio (konkrete pri militoj kun najbaraj landoj, kiel Rusujo kaj Ĉinujo), seksa rajt-egaleco, vetero kaj naturo (inkluzive de tertremoj kaj tajfunoj).

La libro, presita en granda litertipo, facile legeblas ankaŭ pro la stilo simpla kaj flua, kun apenaŭaj stumbloj (anstataŭ „forlogi“ li povintus uzi „kidnapi“). Pli ĝena makulo koncernas la japanajn nomojn. Dum tiujn personajn kaj de negravaj lokoj li transskribas per Esperantaj literoj („Hokkaidoo“, „Kjuuŝuu“), por gravaj urboj li preferas anglalingvan transskribon („Kyoto“, „Tokyo“) anst. la tradiciaj esperantigoj Kioto kaj Tokio. Ĉi lastaj kongruus kun lia nomado de alilandaj urboj (Atlanto, Honkongo, Moskvo, Munĥeno, Pjongjango, Seulo, Sidnejo...) kvankam jen aperas, angleske, „Baghdad“ kaj, mikslingve aŭ du-sisteme, „Stockholmo“, „Yokohama (Jokohamo)“. Paradokse, ĉu ne?, ĉi tiom da ĥaoso por eldonaĵo de la aplaŭdinda Libroteko Tokio...

 

Via opinio pri Raportoj el Japanio 8