Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto elektronike
Titolo Esperanto elektronike
 
KategorioDVD-oj
Prezo 4.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPartizánske, 2006 
EldonintoEspero 
KlarigojLa plej ampleksa kaj la plej bunta kaj kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto.
Karakterizoj Nur por komputiloj! 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paul Gubbins

Aprobinda, sed kun detenoj

Fonto: Revuo Esperanto, n-ro 7-8 2007
Aldonita de AG (2007-06-22)

Prestidigitistoj estas la kompilintoj de la DVD Esperanto elektronike. Alivorte magiistoj, kiuj el ordinara DVD-skatolo kapablas elsorĉi ne ludkartojn, kravatojn aŭ kuniklojn sed filmeton kaj fotojn, librojn kaj ludojn, informojn kaj instruilojn.

Verdire, enestas tiom da eroj, ke oni finfine seniluziiĝas, ke ne elskatoliĝas la estraro de UEA, kune kun Nieuwe Binnenweg 176 kaj preterklakanta tramo. Sed ankaŭ novaj teĥnologioj konas siajn limojn.

Kaj jes, ankaŭ la DVD konas siajn limojn. Ekzemple la filmeto pli bruas ol instruas, kaj la fotoj – pri kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj – skrapas nur la surfacon de la Esperanta komunumo. Ĝenas eksmodaj aludoj: Universalaj kongresoj okazos en Fortaleza, Brazilo (2002) ...: kial, en DVD publikigita en 2006, bazaj informoj tiaj ne estas ĝisdatigitaj? Cetere eblas legi pri Spomenka >>timec (tiel) kaj Alan Ayckbourg: ĉi-lasta eble kuzo de la angla dramisto Alan Ayckbourn.

Tamen pli vastas kaj pli valoras la sekcioj pri libroj, vortaroj kaj fakaj tekstoj (malgraŭ tio, ke ĉe la recenzata DVD ne malfermiĝis artikoloj de i.a. Detlev Blanke kaj Umberto Eco). Efektive, indas akiri la DVD-on simple por posedi la 696 paĝojn de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (Bertilo Wennergren). Aldone haveblas la Hejma Vortaro (Jouko Lindstedt), la Komputada Leksikono (Sergio Pokrovskij) kaj la Matematika Vortaro (Jan Werner). Tiuj, kiuj ne volas vortar- aŭ leksikumi, povas profundiĝi en verkojn de Carroll, Dickens, Gogol, Poe, Puŝkin kaj multaj aliaj (bedaŭrinde neglektatas tamen originala Esperantoliteraturo). Legeblas numeroj de la revuo Esperanto aŭ Kontakto kaj aŭdeblas kanzonoj de dudeko de la plej gravaj verdaj muzikistoj. La DVD memorigas esperantistojn – se necesas memorigado – pri la nuna socia kaj kultura riĉeco de la zamenhofa koncepto. Samtempe, pro la multlingveco de la DVD, eblas ĝin ekspluati por montri al nacilingvaj cinikuloj aŭ skeptikuloj, ke Esperanto estas multe pli ol nura lingvo. Do, ĝenerale, la DVD aprobindas. Espereble sekvos ĝisdatigita versio – pli zorge redaktita por elsarki la eraretojn kaj por garantii, ke ĉiu ero egale kontribuu al la magio de la elskatoligita DVD.

 

Via opinio pri Esperanto elektronike