Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Demian
Titolo Demian
La historio de la junaĝo de Emil Sinkler
 
Aŭtoro Herman Hesse 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 17.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2007 
EldonintoMondial 
KlarigojParte membiografia romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono.
Tradukisto, lingvoD. Karthaus / El la germana
ISBN/ISSN9781595690661 
Formato 141 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Yenovk Lazian

Akvarele nebula beleco

Fonto: Revuo Esperanto, decembro 2012
Aldonita de Stano Marček (2013-12-26)

Demian. La historio de la junaĝo de Emil Sinkler. Hermann Hesse. Elgermanigis Detlef Karthaus.
Novjorko: Mondial, 2007. 141p. 22cm. ISBN 9781595690661. Prezo: € 17,10

Emil Sinkler estis feliĉa dum sia varma hejma infanaĝo, kiam la patro diservis kaj la familianoj partoprenis la himnokantadon, kiam ĉiuj vivis en akordo kaj reciproka amo.
Poste kuntiriĝas grizaj nuboj. La knabo ekkonas transan, eksteran flankon de la vivo, kie ne ĉio puras, ridetas kaj radias amon. Li enfalas kaptilen, kaj pli forta maliculo elpremas monon, kiun Emil ne havas, do devas iel akiri... La mallumo po iom invadas la helan mondon.
Dume li konatiĝas kun la samklasano Demian, ĉe kiu enkarniĝis ĉia kaj ĉioma perfekteco. La malmatura Emil alkroĉiĝas al la nova amiko, kiu protektas kaj samtempe klerigas lin. Li konigas ankaŭ la diaĵon Abrakso, kiu estas ne nur bona, sed ankaŭ malbona, kaj priparolas la signon de Kaino, kiun liadire Emil havas sur la frunto.
Demian disvolvas teorion koncerne ian akordon inter la bono kaj malbono. Ne Kaino estis fratomurdinto, sed Habelo ja ial ajn meritis esti murdita. Kaj Kaino ricevis sian sigelon kiel premion, kiel ordenon. Ĉio ĉi ial ne impresas per aparta originaleco. Multaj vaste praktikataj religioj atribuas al supera estaĵo de sia mondobildo la malajn ecojn de bono kaj malbono.
Tamen Emil Sinclair verve adoptas la teorion de Demian sen ĉui ĝian pravecon kaj tre rapide iĝas ombro de la amiko.
Ni perdas Demian-on de la vido kaj vidas Emil-on sola, kaj li dronas en diboĉadon. Baldaŭ tamen li trovas elstaran amikon, la orgeniston Pistorius, kiu provizore anstataŭas Demian-on. Eĉ la kredon je Abrakso li akceptas facile kaj volonte.
Emil estas jam granda junulo kaj bezonas inan amon. Neniun vivantan estaĵon ni vidas apud li, sed li revas pri Beatrice, pentras ŝin, kaj la pentrado po iom iĝas amafero kun iu forestanta.
Poste retroviĝas Demian, dum Pistorius malaperas. Demian havas patrinon, kiu estas tiu Beatrice, pri kiu Emil revis.
La aglinio de la romaneto ja ne abundas je okazaĵoj, sed je simboloj. La skulptita birdo sur la enirpordo de la gepatra domo, la bildoj de Emil mem, lia familio kiun oni eĉ ne vidas tra la varma lumo, la vivantaj gehomoj nur rolas simbole ĝuste kiel la skulptita birdo aŭ la senkarna amatino Beatrice.
La revema, impresiĝema sed senpersoneca knabo eĉ ne distingas inter la simboloj kaj vivantuloj. Li enamiĝas – ne, ĉi tiu vorto estus tro banala – li ekadoras sinjorinon Eva,
la patrinon de la amiko.
La patrino de la amiko estas vera klarvidulino, kaj Emil avide trinkas ŝiajn profetaĵojn. Hesse kiel ĉiam evitas aludojn al karnaj rilatoj, tamen sinjorino Eva diras sufiĉe nedubige ke ŝi apartenos al Emil, kiam tiu montros fortan volon. Tamen Hesse, en kies verkoj amoro preskaŭ tute forestas, vokas al helpo la unuan mondmiliton disigontan Emilon de Eva kaj Demian kaj tiel finiĝas la rakonto.
Jen kaj jen oni trovas ĉe la analizantoj de la romaneto Demian aludojn al la samseksemo de Emil. Verŝajne oni interpretas lian amikecon kun Pistorius kiel amrilaton. Neniu rekta konfirmo de tio troveblas en la verko.
Oni serĉu respondon al nenio legante Demian. Oni ĝuu kelkajn belajn bildojn sufiĉe nebulajn, legu la vortojn de Demian kaj Pistorius, sen atendi ian ajn malkovrindan veron aŭ saĝigan penson. Emil vagas tra la vivo, apogante sin sur pli fortaj brakoj. Indas eble kunvagi ioman vojstrekon. Tamen la vivo de Emil ŝajnas esti adorplena aŭskultado de la mentoroj, sed ne io memstara. Lia persono ne vekas intereson, kio finfine paligas tion, kion la leganto observas tra liaj okuloj.
Ĉu vi vidis la bildojn de Hesse aŭ almenaŭ scias, ke li estis ankaŭ talenta pentristo? Provu do malŝlosi lian verkaron per liaj akvareloj. Ne por serĉi aŭ trovi ion ajn, sed ĝuste pro la nebula beleco de la vortoj de Hesse, kiuj nur apenaŭ tuŝas la streĉitajn kordojn de la vivo, sed fakte nur montras akvarele la interfluadon de la koloroj, ombroj kaj lumo.

 

Opinioj pri Demian

Detlef Karthaus (2016-04-10):
Thomas Mann, samtempulo de Hesse, diris: “Neforgesebla estas la elektriganta efiko de Demian. Ĝi estas rakonto, kiu trafas per nekredebla precizeco la nervon de la tempo.”


Via opinio pri Demian