Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fraŭlino Maitreyi
Titolo Fraŭlino Maitreyi
 
Aŭtoro Mircea Eliade 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2007 
EldonintoBero 
KlarigojRomano pri malpermesita amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino.
KontribuantojAntaŭparoloj de P. Dasgupta kaj C. Cubleşan 
Tradukisto, lingvoI. Oneţ / El la rumana
Formato 200 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Serio Oriento-Okcidento n-ro 43 
RecenzojMalpermesita amo de Reg Jaderstrom
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - Fraŭlino Maitreyi

Fonto: Taĵo nia n-ro 6
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

Kolkato, komence de la 1930 aj jaroj. Juna eŭropano alve­nas en la granda urbo dum brita regado por studi sans­kriton sub la pro­tekto kaj hel­po de sia ins­truisto. Jen frag­mento el la reala vi­vo de la mond­fame kona­ta rumana filozofo kaj fa­k­u­lo pri religioj Mircea Eli­ade. Ni plu memoru: la fi­lino de la profe­soro iom post iom al­tiras la atenton de la junulo kaj, reciproke, la kna­bino ra­vi­ĝas de la ru­ma­na fraŭlo, ĝis la amo evidentiĝas nebri­debla.

De tiam, la flamo de tiu pasio neni­am es­tingiĝos. La nomo de la barata fraŭlino titolas la libron: Maitreyi.

Kiam Mircea Eliade decidis verki pri sia vivo, li ŝanĝis kelkajn detalojn, sed la romano plu restis membiografia. Mi konfesas, ke mi tre ŝatas la stilon de Eliade, de kiu mi legis plurajn verkojn. Li demetas ĉiun nene­cesan orna­mon, kaj tio donas al la rezulto pli verŝajnan aspekton, kiun facile ni interpretas kiel sincera konfeso. Per tio li sukcesas kapti la leganton de la komenco. En Rumanio, Fraŭlino Maitreyi estas deviga legaĵo en mezlernejoj, kaj plu fascinas milojn da personoj.

Sed ĉu vere eblas ke, malgraŭ baroj kaj tempopaso, amo ŝprucinta dum juneco tiel longe pluvivas? Multajn jardekojn pos­te, 60-jara Maitreyi Devi volis res­pon­di tiun demandon per libro. Ĝia titolo, ka­raj amikoj, estas elokventa: Ĝi ne mortas.

 

Opinioj pri Fraŭlino Maitreyi

anonima (2011-03-11):
NEPRE LEGENDA LIBRO DE CHIUJ ESPERANTISTOJ! JULIA SIGMOND


Via opinio pri Fraŭlino Maitreyi