Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio
Titolo Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio
 
Aŭtoro Gerrit Berveling 
KategorioGeografio, vojaĝoj
Prezo 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2008 
EldonintoFonto 
KlarigojImpresoj el vojaĝo per la Transsiberia Trajno kaj el la lando de la 92a UK.
Formato 143 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

De Nederlando al Japanio kaj reen

Fonto: Beletra Almanako 7
Aldonita de Valentin Melnikov (2012-08-25)

Mi elektis legi kaj recenzi tiun libron, ĉar estas interese vidi propran landon per okuloj de fremdulo, ĵeti “freŝan rigardon” al niaj ĉiutagaĵoj. Gerrit Berveling kun sia edzino Madzy kaj grupo de pli ol 20 geesperantistoj el diversaj landoj partoprenis la 92an UK en Jokohamo (2007), antaŭ tio traveturinte tutan Rusion – pli ol 9000 km, pli ol du semajnoj trajne kun kelktaga halto ĉe la lago Bajkal. Dumvojaĝe li verkis noticojn, surbaze de kiuj aperis la libro. Senteblas, ke al ambaŭ landoj la aŭtoro rilatas tre bonkore...

Vojaĝpriskribo – ne estas beletro. La libro estas interesa por tiuj, kiuj ankoraŭ neniam estis en Rusio kaj Japanio, por ekscii ion pri la landoj, ambaŭ sufiĉe ekzotaj por ordinara eŭropano. Certe indas legi skizojn pri landa historio kaj vidindaĵoj, ankaŭ impresojn pri pejzaĝoj. Vivaj observoj flanke de konkreta persono multe pli valoras, ol duonteoriaj priskriboj en diversaj gvidlibroj (eĉ se temas pri modiĝintaj lastatempe “ksenofobiaj gvidlibroj”). Cetere, tia vojaĝo kaj tia libro apenaŭ povus rezulti sen Esperanto... Alimaniere interesa la libro estas por tiuj, kiuj ja vizitis la landojn – por kompari impresojn kaj juĝi, kiu el la vizitintoj pli bonŝancis. Triamaniere interesa por loĝantoj de priskribataj landoj, kiel mi jam diris. Do iel interesa por ĉiu leganto...

Iam amuzas nin detala priskribo de aferoj tute ordinaraj, kiujn ni preskaŭ ne rimarkas pro kutimeco: ekzemple, aranĝon de vagono en rusia longdistanca trajno. Plej tipa necesejo en rusia vilaĝo preskaŭ ŝokas gastojn el civilizita Eŭropo: “primitiva tenejeto en la ĝardeno apud kelkaj tendoj: nur du truoj en la grundo kun ĉirkaŭe bretoj por ŝirmi onin el la rigardo de la aliaj. Nek akvo, nek papero. Nenio” (p.25). La aŭtoro honeste priskribas tion, kion ni konstante vidas – kaj ni konscias, ke io en Rusio vere estas stranga, nelogika kaj nenatura. Burokrateco, longa atendo, tro da formalaĵoj kaj kontrolo. Berveling skribas tute sincere. “Ŝajne, en Rusujo kion oni ne intence petis, aŭtomate estas nepermesita...” (p. 21) – iom troigite, sed grajno da vero enestas. Tamen mi ne certas, ke Rusio tiurilate estas unike maloportuna...

Same (eble eĉ pli) detale, la aŭtoro rakontas pri Japanio. Apenaŭ kredindas ke mi iam vizitos tiun landon – sed nun mi imagas la tiean vivon pli bone. Verdire, plurajn konkretaĵojn mi ĝis nun neniam legis aliloke. Pedanta priskribo de ĉio travivita: ĉio tro izolita, lokanoj ne komprenas la anglan lingvon (sed la “vasta publiko” obstine plu kredas, ke la internacia lingvo estas la [fuŝ]angla...), malkongruaj telefonoj, bank-aŭtomatoj kaj komputiloj – dankon pro la averto. Ankaŭ pri japanaj kutimoj, iom strangaj por ni eŭropanoj: dormi surplanke, devige demeti ŝuojn en ajna domo ktp. Pri specifa japana afableco, salutoj, ceremonioj. Aparta ĉapitro pri la religio Oomoto (havanta firmajn ligojn kun Esperanto), pri vizito de ties centro.

Ial la tempo ĉie estas indikita laŭ 12-hora, ne 24-hora sistemo – eĉ ne ĉiam klaras, ĉu temas pri mateno aŭ vespero.

Alilandanoj ofte kripligas lokajn nomojn, ankaŭ ĉi tie aperas “Mistlav” (Mstislav, p.14), riveroj “Irkiĉ” (Irtiŝ, p.20) kaj “Jenicej” (Jenisej, p.22), probable ankaŭ japanaj nomoj ne ĉie enordas... por indulgi s-ron Berveling mi povas diri, ke en iu vjetnama libro mi vidis multe pli amuzajn fuŝojn. La aŭtoro eĉ heroe reproduktis en la libro fragmenton de rusia trajn-horaro, kun cirile skribitaj nomoj de stacioj – eraroj tute ne multas...

Ĉio estas priskribita iom tro detale kaj pedante – kredeble, viroj en la tuta mondo razas sin pli-malpli sammaniere – do kial detaligi, se Rusio ne havas ian specifecon? Same, ne nepre necesis multfoje listigi, kion la aŭtoro kaj ties edzino aĉetis en iu butiko, manĝis en restoracio ks. Sed eble ankaŭ tio povas iun interesi...

Oni povus mallongigi la libron ĝis triono aŭ kvarono sen perdo de inform-enhavo – sed tio eble estus jam alia ĝenro...

Iom nekutima vortordo – predikato ĉiam frazofine; tamen ĝenerale flua fundamenta Esperanto, sen nemotivitaj katenoj. Bele trafa vorto: “ekpluiro”. Nekutimaj, sed tute logikaj kaj kompreneblaj esprimoj kiel “manĝaĵoj por en trajno”, “belaj speguletoj por en la mansako” ks. Tamen foje aperas tute nekonataj vortoj: “hilare amuze” (p. 95)...

Resume: bonkvalita libro, kontribuanta al diverseco de nia literaturo. En Esperanto ekzistu libroj de ĉiuj ĝenroj, por ĉies gustoj.

 

Via opinio pri Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio