Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto
Titolo Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto
 
Aŭtoro Geoffrey Sutton 
KategorioBibliografioj, Eseoj
Prezo 45.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNew York, 2008 
EldonintoMondial 
KlarigojDetala kaj bone dokumentita rigardo al 120 jaroj da Esperanta literaturo.
KontribuantojPrefaco de Humphrey Tonkin 
ISBN/ISSN9781595690906 
Formato 728 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Anglalingva. Bind. Kromkovrilo 
RecenzojRecenzo de anonima
Longa kolego de John Wells
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Seán Ó Riain

Trezorego de nia literaturo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Ege impona libro publikiĝis julie 2008 – anglalingva enciklopedio de la originala literaturo en Esperanto dum la unuaj 120 jaroj de nia lingvo. Ankaŭ bele eldonita – plia bona laboro de Mondial.
En sia antaŭparolo Humphrey Tonkin faras trafan demandon, kiun verŝajne multaj ne-esperantistoj farus: kiel tiel-nomata konstruita lingvo entute povus havi literaturon? Nestudintoj foje estas tiom konvinkitaj pri la neeblo de tia literaturo ke ili eĉ ne sentas bezonon kontroli – ili simple „scias“ ke tio ne eblas! Kiel nia forpasinta amiko, Claude Piron, dirus france l’ignorance ignorée (nekonscia nescio). Sed eĉ la plej obstina nescianto havus problemojn nei la ekziston de nia literaturo post la apero de ĉi tiu interesega libro, kaj pro tio Geoffrey Sutton meritas niajn gratulon kaj elkoran dankon.
Fakte temas pri librego: sur 728 paĝoj la aŭtoro sisteme pritraktas jarcenton kaj kvinonon de la unua vere monda literaturo. Ni citu el la dulingva rekomendo de la prezidanto de EVA/Esperantlingva Verkista Asocio, Mauro Nervi:
La literatura memoro estas la kerno de kulturo ... Ĉi-tiu monumenta verko estas ne nur literatura historio, sed pli ĝenerala prezento de nia literatura kulturo, inkluzive de nia kritikarto. ... Geoffrey Sutton ... kreis la ĝis nun plej kompletan kaj konvinkan prezenton de la Esperanta literaturo ĝenerale. Esperanto ... estis literatura lingvo ekde sia plej frua komenco.
PEN International fine agnoskis Esperanton kiel litera-turan lingvon en 1993, post pli ol jarcento de literatura verkado, sed ni ĉiuj konas ne-esperantistojn, eĉ klerajn, kiuj ial ankoraŭ ne rimarkis tion. Nun ni havas konkretan kaj imponan libron, en la angla lingvo, por montri al la dubantoj. Laŭ mia sperto dum ekspozicio en la Eŭropa Parlamento la 14-an de julio 2008, montri tiun libron ja efikas, kaj aldone konvinkas la akademiaj atingoj de Geoffrey Sutton en la sveda, la finn-ugraj kaj aliaj lingvoj.
La verko komenciĝas per utila enkonduko por angla-lingvanoj kiuj ne konas Esperanton, do estos espereble la granda plimulto de ties legantoj. Ĝi tuj alfrontas unu el la plej enradikiĝintaj antaŭjuĝoj, la tre disvastiĝintan miskomprenon pri la tiel-nomata „artefariteco“ de Esperanto. Sutton citas Janton (p. 5): La koncepto ‘artefarita lingvo’ ne havas sencon, nek en scienco nek en arto. La lingvistiko preferas la terminon ‘planlingvo’. Tro ofte Esperantistoj akceptas tiun sensencan terminon, aŭ eĉ mem uzas ĝin. Prave André Cherpillod atentigas pri tiu eraro en sia lastatempa verko pri vera artefarita lingvo, Solresol (Dore Doremilado Solresol). La enkonduko plue priskribas la literaturan evoluon de Esperanto, la demandon kial verkistoj entute elektas verki Esperante, la skolojn kaj ĝenrojn, la agnoskon fare de la ekstera mondo kaj la estontecon. Tre utilas (p. 18) la tratempa listo de la 46 plej gravaj verkistoj por enkonduki novulon en nian literaturon. Kvankam malfacilas trovi du literaturkritikistojn kiuj konsentus pri la tuta listo, almenaŭ pri la verkistoj kiuj ne eniris ĝin, ĝi ŝajnas enhavi ĉiujn ‘grandulojn’ , de Zamenhof, Privat, Miĥalski, Kalocsay kaj Baghy, tra Auld, Mattos, Boulton, Goodheir, Ragnarsson, Urbanova, ĝis Štimec, Camacho, Steele, Ungar, Neves, Montagut ktp. Sed kial ne Grabowski?
La enciklopedio dividas la literaturon de Esperanto en kvin periodojn, kaj donas koncizan enkondukon al ĉiu periodo:
1) 1887-1920: Primitiva Romantikismo kaj la Starigo de Stilo.
2) 1921-30: Matura Romantikismo kaj Litera- tura Florado.
3) 1931-51: Parnasismo kaj Matureco.
4) 1952-74: Post-Parnasismo kaj Modernismo.
5) 1975 – : Popularigo de la Romano, Eksperimenta Poezio, Postmodernismo.
La priskriboj fariĝas pli longaj kaj ampleksaj laŭ la evoluo de la literaturo mem – de 52 paĝoj por la unua periodo ĝis 174 paĝoj por la kvina. Ne eblas en mallonga recenzo eĉ listigi la trezorojn de tia verko, sed ĝenerale ĝi estas praktika kaj bone organizita verko. Sutton prave substrekas la konvinkon de Zamenhof pri la graveco de literaturo por nova lingvo. Ne ĉiuj lingvoiniciatantoj, aŭ pli precize lingvoiniciatuntoj, konsentis kun li pri tio, kaj tio eble iom klarigas kial venkis Esperanto! Aparte menciindas (p. 403) ke Esperanto bezonis 70 jarojn por produkti la unuajn 50 romanojn, sed nur 14 por la duaj 50!
Du aliaj aferoj interesos multajn: la kvanto da paĝoj kiuj traktas diversajn aŭtorojn, kaj la kvanto da aŭtoroj en Esperanto kies verkoj estas publikigitaj en naciaj lingvoj. Mi menciu nur kelkajn de la pli konataj aŭtoroj kaj ties kvanto da paĝoj en la verko: Auld 15, Kalocsay 13, Baghy 10, Boulton 10, Ragnarsson 10, Camacho 7, Steele 6, Nemere 6, Štimec 5, Zamenhof 5. Menciindas ankaŭ Sara Larbar, la unua denaskulo kiu verkis romanon (Karuseloj, 1987); kaj Valdemar Langlet, kunlaboranto de Raoul Wallenburg en la dummilita Budapeŝto, kiu havis la ideon disdoni la svedajn ambasadajn leterojn (skyddsbrev) kiuj savis la vivon de 10 mil judoj. Kiomas niaj aŭtoroj kies verkoj estas tradukitaj kaj publikigitaj nacilingve? Nun facilas respondi: hungare 49, angle 46, itale 30, ukraine 28, pole 26, france 20, japane 20, rumane 20, nederlande 19, kroate 18, vjetname 17, germane 14, portugale 14, ruse 13, ĉine 12, ĉeĥe 10, finne 9, hispane 8, islande 8, skotgaele 8, svede 8, litove 5, kaj estas multaj lingvoj kun malpli ol 5.
Ekzemple, estas pli ol kvar paĝoj pri Albert Goodheir, la tradukanto de la plej bela poemo en la irlanda lingvo, La Noktmeza Kortumo, kiun mencias Sutton sur paĝo 398.
Eraroj? Ege malmulte. Ni menciu nur unu: ‘Mc’, kiu uziĝas en Irlando por anglalingvaj sed ne por irlandlingvaj familiaj nomoj, devus esti „Mac“ en la irlandaj nomoj ‘MacGiolla Gunna‘ kaj ‘MacGiolla Meidhre’ (p 398).
Estas enhavriĉa sekcio pri la lingva strukturo kaj kreivaj kapabloj de Esperanto, kiu entenas specimenajn literaturajn tekstojn, vortaron por la tekstoj; estas ampleksa etskribita 68-paĝa bibliografio; sekcio pri la kulturo de Esperanto, kiu citas duonpaĝon de la tre interesa hispanlingva libro de Antonio Valén, El esperanto: lengua y cultura (2004); informoj pri interlingvistiko, bibliotekoj, retejoj, Esperanto en radio; kaj fine pli ol 50-paĝa indekso, kiu faciligegas serĉadon.
Resume: nemalhavebla verko por ĉiu, kiu celas ekkoni nian originalan literaturon, aŭ eĉ efike antaŭenigi Esperanton.

 

Opinioj pri Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto

G. FASCIODA (2008-07-05):
Kiam tradukita versio?

Edmundo (2008-08-21):
Traduki ĝin al kiu lingvo? En Esperanto ĝi estus malpli bezonata, ĉar preskaŭ ĉi uj informoj en ĝi estas jam troveblaj en Esperanto. Fakte, granda parto de la li bro konsistas el citaĵoj tradukitaj el Esperanto.

Edmundo (2008-08-21):
Se vi volas informiĝi pri Esperanta literaturo per Esperanto, vi povas komenci per kelkaj el la libroj, kiujn Geoffrey Sutton konsultis: * Beletraj eseoj. Georgi Miĥalkov. * Enciklopedio de Esperanto. * Esperanto en Perspektivo.

Edmundo (2008-08-21):
* Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto. William Auld. * Gvidlibro por supera ekzameno. Alfonso Pechan. * Kvar prelegoj pri Esperanta literaturo. Drago Kralj. * Libro de romanoj. Vilmos Benczik.

Edmundo (2008-08-21):
* Skizo de la Esperanta literaturo. Eduard V. Tvarožek. * Studoj pri la Esperanta literaturo. Vilmos Benczik. * Vereco, distro, stilo. Romanoj en Esperanto. William Auld.

Edmundo (2008-08-21):
Kompreneble, ne ĉiuj el tiuj dek libroj estas en la libroservo de UEA, kaj mi ankoraŭ neniam vidis aĉeteblan ekzempleron de "Esperanto en Perspektivo", sed pluraj el tiuj libroj estas facile aĉeteblaj kaj ne tro multekostaj.

Jorge Camacho (2008-09-04):
Sed CEOLE estas multe pli ol la sumo de ĉiuj tiuj grandparte malnovaj libroj: ĝi estas pli aktuala, ĉion-ampleksa, havas propran rigardon al la E-literaturo kun nova disdivido en periodojn... Laŭ mi, ĝi ja estas tradukinda en esperanton.

Bernardo (2010-03-13):
Bona libro: CEOLE jam nun estas klasikaĵo kaj dum jaroj restos la nepre havinda "referenc-libro de unua konsulto": [trifoje w].ipernity.com/blog/bernardo/124089

Carlo Minnaja (2016-03-27):
Bonega por enciklopediaj celoj, sed pri historio de la literaturo nun ĝi estas larĝe superita de la "Historio de la Esperanta Literaturo" de C. Minnaja kaj G. Silfer


Via opinio pri Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto