Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Utila Estas Aliĝo
Titolo Utila Estas Aliĝo
Tra la unua jarcento de UEA
 
Aŭtoro Ulrich Lins 
KategorioMovado
Prezo 12.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2008 
EldonintoUEA 
KlarigojKonciza retrorigardo al la unuaj cent jaroj de UEA.
ISBN/ISSN9789290171058 
Formato 126 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojLins, Ulrich: Utila Estas Aliĝo de anonima
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Baldur Ragnarsson

Ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio estas plej atentinda motivo por aktivigi esperantistajn historiistojn. La du libroj ĉi tie menciitaj, eldonitaj lastjare, estas atestoj pri tiutemaj kontribuaĵoj de Ulrich Lins kaj Ziko van Dijk. Tiuj libroj de niaj plej elstaraj historiistoj lumigas gravajn periodojn kaj epizodojn, instituciojn kaj personecojn en la historio de UEA. Ili estas ege bonvenaj kaj dankindaj informiloj kaj komprenigiloj por la asocianoj, kaj certe sufiĉe plenaj por la plej multaj, malgraŭ la atentigo de Lins en la enkonduko de sia libro: "Plena analizo de la historio de UEA estas tasko farota".
La libro de Ulrich Lins konsistas el tri analizaj kontribuaĵoj. La unua resumas la historion de la centjara asocio, la ceteraj du koncernas la du personojn, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, kiuj "komence kaj dum granda parto de la ekzistado de UEA profunde influis la asocian farton", kiel diras Lins en la enkonduko. Krome estas aldonitaj listoj de la prezidantoj de UEA, ĝiaj direktoroj kaj la redaktoroj de Esperanto, kaj Kroniko de la Esperanto-movado ekde 1959 ĝis 2005. Pri Hodler kaj Lapenna temas ankaŭ gravaj partoj de la libro de Ziko van Dijk, kio ankoraŭ pli akcentas la gravecon de tiuj du homoj en la historio de UEA.
Lins komence citas la kvinan punkton de la Deklaracio de Bulonjo, ke esperantisto povas nomi sin "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas". La aŭtoroj de la Deklaracio evidente volis eviti, ke la nomo "esperantisto" ne estu tro idealisme ŝarĝita. Lins atentigas, ke tiu difino ne tute kongruis kun la idealo de la interna ideo laŭ la kompreno de Zamenhof, kaj kiun Hodler certe atendis, ke la membroj de UEA respektos, paralele kun sia laborado por la disvastigo de Esperanto. Ĉu la idealisma vejno de la komenca UEA do forneis iusence la neŭtralecan sintenon de la Deklaracio? Lins tion ja aludas: "UEA tiusence ne estis plene neŭtrala; ĝi ne rilatis indiferente al la demando por kiu celo uzi Esperanton." Tiu penso estas interesa en rilato kun la ĝenerala proklamo de UEA pri neŭtraleco kiel gvida principo tra sia historio, principo, kiu neeviteble invitis al diskutoj kaj skismaj minacoj depende de la cirkonstancoj. Esence, tamen, la idealo de internacia pensmaniero ankoraŭ bone vivas en la funkciado de UEA, malgraŭ ŝanĝitaj tempo kaj cirkonstancoj. La espero de Hodler, kaj sendube ankaŭ de Zamenhof, ke Esperanto kapablos iel ŝanĝi la mondon, antaŭ longe ja forvanuis, kio tamen ne reduktis la interefikadon de idealismo kaj praktikado, kiu ekde la komenco difinas la rolon de UEA kiel la ĉefa kuniga forto de esperantistoj internacie. Tial la titolo de la libro de Lins: Utila Estas Aliĝo, estas kaj konvena kaj aktuala.
Lins modeste nomas la kontribuaĵon Tra la unua jarcento de UEA provo "mallonge resumi la historion de la centjara UEA". Fakte ĝi estas belstile konciza kaj ekvilibre aranĝita priskribo de tiu historio, laŭtempe dividebla en kvin periodojn: la komencaj jaroj antaŭ la unua mondmilito, la militaj jaroj, la intermilitaj jaroj, la dua mondmilito kaj la moderna periodo. La leganto facile sekvas tiun evoluon, kiu similas al vojaĝo de modere ekipita velŝipo tra vasta maro, iafoje en favora vento, iafoje drivanta kun ferlitaj veloj, iafoje minacata de danĝeraj rifoj. La ekiro estis bonaŭgura, la kapitano decidema kun vizio, la ŝipanoj fervoraj volontuloj: Hector Hodler kun sendependaj individuaj membroj pretaj oferi siajn fortojn en praktiko. Favoris la vento, en 1914 la membronombro de UEA atingis pli ol sep mil, 45 000 praktikaj servoj plenumitaj per la "konsula" aŭ delegita reto, la solidariga faktoro en la asocia strukturo; la Ido-krizaj rifoj jam post la pobo. La mondmilita uragano trafis la ŝipon katastrof-minace, sed la kapitano restis firma ĉe la stirilo kaj mobilizis la jam bone funkciantan organizon por serĉi kaj savi viktimojn el la furioza maro. Pruviĝis la stabileco de la ŝipo, ĝi estis preta daŭrigi la vojaĝon kun kreskanta optimismo, malfermiĝis novaj perspektivoj utiligendaj helpe de kreskanta rekono pro la dummilita helpagado. Grava perdo estis la morto de la kapitano, sed lia amiko Edmond Privat, ankaŭ homo kun vizio kaj praktikaj talentoj, estis firme decidema utiligi la ŝancojn, kiujn devus proponi la fondo de Ligo de Nacioj. Li transprenis la kapitanecon de la UEA-ŝipo kvar jarojn post la morto de Hodler kaj dum multaj jaroj aktivigis la kampanjon, kiu devus konduki al ĉiam pli glata vojaĝo sur ĉiam pli paciĝanta maro. Bedaŭrinde tiu optimismo ne donis la atenditajn rezultojn. La idealismo de Hodler, ke la esperantistoj pioniru edukon al internacia pensmaniero, perdis sian elanon, naciecaj influoj komencis influi la agadon de UEA. Strukturaj ŝanĝoj sekvis, la ŝipo pluvelis, nun sub du nomoj, UEA kaj IEL, kaj pli-malpli baraktis tra la tumultema maro intermilite kaj dum la dua mondmilito. Fine, du jarojn post ĝia fino, tiu duvizaĝa aspekto fokusiĝis en unu kaj UEA estis konfirmita kiel la sola internacia, neŭtrala organizaĵo de la esperantistoj, kun strukturo simila al la ĝistiama Internacia Esperanto-Ligo. Ekestis nova periodo en la historio de UEA, kiun oni povas nomi la moderna, sub gvido de novaj homoj, novaj kapitanoj de la longe pribatita ŝipo, homoj de elstaraj organizaj kapabloj: Ivo Lapenna kaj poste Humphrey Tonkin.
La du ceterajn kontribuaĵojn pri du elstaraj personoj en la historio de UEA, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, karakterizas la sama flua kaj klara stilo kiel la prihistorian kontribuaĵon. Lins konvinke argumentas, ke la heredaĵo de Hodler, kristaligita en ĉi ties vortoj, ke "Esperanto ’triumfas’ ĉiufoje kiam ĝi servas al iu", restas daŭre la fundamento de UEA. Hodler aldonis praktikismon al la idealismo de Zamenhof sen malgravigi la esencon de lia idealismo. Li donis ideologion al la ideo de la t.n. esperantismo, radikanta en la Bulonja spirito de 1905. Tiu ideologio kombinas praktikajn servojn kaj idealismajn celojn, kio ja konsistigas ankoraŭ hodiaŭ la karakteron de UEA, malgraŭ la ĥaoseco de nia postmodernisma tempo.
Lins anoncas en la enkonduko, ke en lia traktaĵo pri Ivo Lapenna lia intenco ne estas resumi ĉiujn atingojn de Lapenna en la Esperanto-movado, sed ke per biologia alproksimiĝo li celas "ilustri ankaŭ la politikan ideologian fonon, sur kiu disvolviĝis la agado de UEA dum kelkaj jardekoj." Tiun metodon Lins perfekte plenumas kiel atendeble. Mi nur volas iom komenti pri kelkaj punktoj, kiujn oni povas rigardi pli kiel psikologiajn ol biologiajn.
Lins skribas epiloge: "Ivo Lapenna estis fascina persono, interalie pro siaj kontraŭdiroj." Supozeble kontraŭdiroj estas konstateblaj ĉe plej multaj homoj kaj ili ja povas fascini iliajn kunhomojn, precipe en kazoj de homoj multflanke eksterordinaraj, kia ja estis Lapenna. Probable la vivo kaj kariero de Ivo Lapenna povus servi kiel bona ekzemplo de tiu konata fenomeno. Lins ekzemplas liajn kontraŭdirojn resume: lia apero kiel porparolanto de la komunistaj esperantistoj en la 32-a UK en Bern; lia energia neo en la konflikto kun Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko de kiu ajn favoremo al komunismo; kaj ke ekde 1974 li uzis kontraŭ UEA argumentojn parte tre similajn al tiuj, kiujn dudek jarojn antaŭe uzis kontraŭ li la ĝenerala sekretario de EANA, G.A. Connor. Lins asertas, ke Lapenna "kaŝis" siajn kontraŭdirojn "asertante ke li ĉiam batalis por la homa libereco kaj kontraŭ diktatoreco". Nu, eble jes. Sed ankaŭ eblas, ke li konsideris tiajn kontraŭdirojn nur kiel akcepteblajn personajn evoluajn etapojn, kiuj koncernas neniun krom lin mem.. Ke tio tamen povas konduki al konfliktoj depende de cirkonstancoj, karakteroj kaj temperamentoj estas alia historio.
La subtitolo de La Asocio de Ziko van Dijk: Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA donas la impreson, ke ties stilo povus esti ia kombino de ĵurnalisma metodo kaj historiista esploro. La disdivido de la ĉefaj temoj en titolitajn subtemojn kaj mallongaj dikliteraj enkondukoj al temoj faciligas la legadon, kaj vigla stilo, kiu je okazoj ne evitas personajn sintenojn, kaptas kaj tenas la atenton de la leganto. Evidenta estas la multa kaj zorga esplorlaboro de la aŭtoro, kion ebligis lia profunda kono de Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA, pri kies aranĝo kaj ordigo li longtempe laboris, utiligante la vesperojn por privataj esploroj pri la historio de la Asocio. Tiel estas konvene, ke la plej longa ĉeftemo de la libro de Ziko van Dijk estas la Biblioteko mem, ĝia historio tra tri periodoj: svisa, svis-brita kaj nederlanda. La aŭtoro akcentas la ligon de la biblioteko al la evoluo de la Asocio kaj sekvas la rilatojn inter tiuj du tra la tempo; sufiĉe komplika historio de libroj kaj homoj ĝi estas ĝis la definitiva statuta decido nur en 1980 pri la oficiala nomo de la biblioteko. Dua ĉeftemo koncernas la organizajn problemojn kaj la statutojn de UEA, do aferojn de la esperantista komunumo, almenaŭ kiel ĝi koncernas la organizon de UEA, disde la lingvo mem. Ziko atentigas pri tio, ke oni ĝis nun malmulte studis la esperantistan komunumon kaj listigas multajn esplor-dezirindaĵojn, interalie eldonon de historiaj statutoj de UEA. La nuna studo de li mem estas grava kontribuaĵo tiutema kaj necesa legaĵo por tiuj, kiuj elektiĝas por okupi sin pri organizaj taskoj kaj problemoj de la Asocio, ne malplej la Komitatanoj.
Tre interesa estas la ĉapitro pri la libroj diverstempe verkitaj pri la historio de Esperanto. Ne malpli ol 23 tiaj verkoj estas listigitaj, pritraktitaj kaj kritikitaj de nia aŭtoro, ekde 1903/94 (de Beaufront) ĝis 2005 (Korĵenkov). Du estas komunaj verkoj de kelkaj aŭ multaj aŭtoroj (Enciklopedio de Esperanto, Esperanto en perspektivo), iuj celas kursojn kaj ekzamenojn, aliaj estas ĝeneralaj, iuj estas en naciaj lingvoj ktp. Plej multaj el la unuaŭtoraj historioj ricevas pli-malpli negativan kritikon de nia historiisto. Aparte grava mi trovas lian kritikon de La fenomeno Esperanto de Auld (1988), ke tie troveblaj asertoj "kreskigas certan negativisman kaj amaran sintenon ĉe la leganto". Li citas la lastan frazon de la libro kiel resumon de tia negativismo: "Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado". Nu, Auld ne estas la sola Esperanto-poeto, kiu esprimis sian amarecon, sed la kritiko de Ziko estas pripensinda, ekstremaj asertoj koncerne Esperanton estas evitendaj, ĉu negativaj, ĉu pozitivaj.
Entute la libro de Ziko van Dijk enhavas 13 gravajn studojn pri notindaj eventoj kaj personoj kaj donas ampleksan superrigardojn de la multvariaj flankoj de la historio de la Asocio. Mi tamen volas mencii, ke mi persone sentas mankon de pritrakto de la klopodo difini iom precize la kulturpolitikon de UEA komence de la okdekaj jaroj. Sed estu kiel ajn, ne estas eble ĉion trakti, kaj certe ne ĉiujn studojn de la libro en mallonga recenzo. Samo ja validas pri la verko de Ulrich Lins. Tiuj du libroj estas ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon de la fondiĝo de nia Asocio. Ili subtenas unu la alian, plifortigas la konscion de la esperantistoj pri la graveco de la laboro de niaj historiistoj. Dankojn kaj gratulojn!

 

Via opinio pri Utila Estas Aliĝo