Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû, La
Titolo Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû, La
 
Aŭtoro Ariyosi Sawako 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTokio, 2008 
EldonintoJEI 
KlarigojKvankam la romano baziĝas sur reala persono, ĝi okupiĝas ne tiom pri lia eminenteco, kiom pri la rilatoj inter bofilino kaj bopatrino, tipaj por la japana socio komence de la 19a jc.
Tradukisto, lingvoKonisi Gaku / El la japana
ISBN/ISSN9784888870566 
Formato 161 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Serio Oriento-Okcidento n-ro 45 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de R. Jaderstrom

Bopatrino – bofilino: rilato japanstile

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Ofta temo en beletro, filmoj kaj aliaj artaĵoj estas konflikto inter bopatrino kaj bofilino. Tiu universalaĵo ĉi tie aperas en romano kun situo japana, en la ŝanĝiĝo de la jarcento 18-a al la 19-a. La titola protagonisto estas Imose Kae, juna virino kiu edziniĝas al la kuracisto Hanaoka Seisyû. (En la japana nomordo, la familia antaŭas la individuan.) Li fakte estis vera homo, fama en medicinaj medioj pro tio, ke li la unua en la mondo faris operaciojn uzante ĝeneralan anestezon. Ĉi tie temas pri mamkancero.
En la verko abundas vivece la detaloj pri la medicinaj aferoj (faktoj), sed la ĉefa emfazo estas sur la ŝanĝiĝantaj rilatoj inter du virinoj (fikcio). En la komenco, Kae ege admiras la estontan bopatrinon Otugi, parte pro ŝia fama beleco. Sed iom post iom evoluas la konfliktoj. La vidpunkto estas ĉefe tiu de Kae mem, kvankam iugrade ni eniras la menson ankaŭ de la bopatrino aŭ alia rolanto.
Iuj studantoj de interhomaj rilatoj diras, ke en konflikto inter bovirinoj, estas plejparte la pli juna kiu instigas tion, ĉar ŝi estas la pli nememfida. La romano ne rekte prezentas tiun ideon. Eble la aŭtorino pro siaj propraj travivaĵoj ne pensis pri tiu eblo. La precipa ideo ŝajnas esti, ke la bopatrino ligiĝas kun ekstermodaj pensoj kaj propra egoismo, kiuj malhelpas la ĝustan pritraktadon de la juna bofilino.
La tempodaŭro de la romano estas 7 jardekoj. Kiam la leganto moviĝas de unu ĉapitro al alia, necesas atenti, kiom da jaroj ĵus pasis. Oni povus facile maltrafi tiun detalon, kio eventuale ĝenus la komprenon de la rakonto-fluado.
La aŭtorino ŝajne havas sufiĉe bonan komprenon de la kuracarto. Kaj la sciencisteco de la tradukinto estas evidenta. D-ro Konisi Gaku ne estas mem praktikanta kuracisto, sed doktoro pri naturscienco kaj ankaŭ profesoro pri teoria fiziko. Ŝajne do li estas sufiĉe kapabla pritrakti la temon de tiu alia scienco. Ĉu d-ro Konisi kapablas ankaŭ ĝuste kapti kaj traduki la virinan pensmanieron, aŭ japanlande aŭ pli universale? Ni invitu japanan esperantiston pritrakti tiun demandon.
Mi mem ne havas sufiĉan legkapablon de la japana por detale kompari la Esperantan tradukon kun la originalo. Tamen eblis al mi kompari la Esperantan tradukon kun la angla. Ĉi lastan ellaboris du virinoj: unu japana kaj la alia brita. La detaletoj en la Esperanta kaj angla tradukoj multe varias. Sed la baza rakonto restas la sama.
Tamen foje enŝteliĝas esprimoj anglismaj. En siaj propraj komentoj fine de la libro, la tradukinto senvarie nomas la libron "novelo" anstataŭ "romano." En la angla lingvo, novelon oni nomas "short story," kaj romanon "novel". Aliaj anglismoj: "Vi vokas min patrino" (p. 70, "You call me mother"), "Post kelka tempo" (p. 73, "After some time"). Tamen esploro montras, ke ĉi lasta ekzemplo ofte aperas kaj estas eĉ zamenhofa.
Kontraste, jen ekzemplo de esprimo vere esperanteca: 
p. 12, "ŝi... ekemis viziti la ĉambron de la avo."
La tradukinto prezentas al ni proprajn nomojn laŭ du malsamaj manieroj. Nomojn de gravaj lokoj li esperantigis: Tokio (ne Tôkyô), Osako (ne Ôsaka). Por aliaj nomoj li ĉiufoje prezentas la skribon en tipo kursiva kaj utiligas la literuman sistemon Nihon-siki (japan-stila). Pro tio necesas lerni la internan logikon de tiu latinida skribado por ĝuste prononci. Ekzemple, la nomon Otugi fakte oni prononcas "Ocugi". Ne ekzistas en la japana lingvo silabo prononcata laŭ la internacia [tu]. La sistemo estas kohera, al japanoj, kvankam eble ne al aliaj. Fine de la libro estas duonpaĝo Pri la skribo de ne-Esperantaj vortoj, kun sufiĉe komprenebla klarigo. Sed eventuala leganto profitus lerni la sistemon pere de pli detala ekspliko skriba aŭ parola. Originale la romano aperis en la japana en 1966. Ĝi estas la plej fama verko de s-ino Ariyosi Sawako (prononcu "arijoŝi saŭako") (1931-84). En la sekva jaro oni ĝin filmigis. Kaj poste ĝi aperis multfoje en dramoj televidaj aŭ teatraj.
La verko portas la n-ron 45 en la serio Oriento-Okcidento, kiun oni kreis antaŭ 50 jaroj en 1961. Mankas la kutima enkonduka eseo de unu aŭ alia Esperanto-gravulo. Sed ĉe la fino troviĝas Notoj kaj Glosaro, kiel ankaŭ la menciitaj klarigo pri literumo kaj komentoj. Tiujn artikolojn prezentas la tradukinto mem, kaj ili estas en si mem instruaj. Alipersonajn komentariojn pri ĉi tiu grava kaj konata libro oni povas trovi aliloke en iu aŭ alia lingvo.
Kiel statas la kuracistedzino Kae en la japana historio? Legu la lastan alineon en la verko kaj pripensu.

 

Via opinio pri Edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû, La