Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Trudita edziĝo, La / Le mariage forcé
Titolo Trudita edziĝo, La / Le mariage forcé
 
Aŭtoro Molière 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2009 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojNova traduko de ŝatata teatraĵo de Moliero. Enestas ankaŭ la originala franca teksto.
Tradukisto, lingvoA. Cherpillod / El la franca
ISBN/ISSN290613483X 
Formato 63 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

Amuza farso duafoje en Esperanto

Fonto: Revuo Esperanto, novembro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

La trudita edziĝo/Le mariage forcé. Moliero (Molière). Trad. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2009. 63p. 21cm. ISBN 290613483X. Prezo: € 6,00

Tiu ĉi farseto unuakta, de Moliero, ne estas vere ĉefverko. Ĝi tamen estis jam esperantigita (de Victor Dufeutrel) en 1905 kun la titolo La edziĝo kontraŭvola kaj prezentita en la unua UK. Ĉu la unua traduko estis vere malbona? Ĉu vere necesis retraduki tiun bagatelan teatraĵon? Nu kial ne, se ĝi sukcesas ridigi hodiaŭajn homojn!?.
Resumo rapida: Sganarelo, 53-jara, volas edziĝi kun la bela, sed, ho ve!, frivola Dorimena. Li volas ricevi konsilon de sia amiko Ĝeronimo kaj ankaŭ de Pankraco, aristotela doktoro, kaj de Marfurio, pironisma doktoro... sed tiuj du filozofoj tute ne kapablos doni iun ajn konsilon. Kiam Sganarelo kaŝe aŭdas parolojn de Dorimena al sia vera amanto, li ne plu havas dubon kaj volas nuligi sian promeson pri edziĝo. Kiel Alcido, la frato de Dorimena, sukcesos trudi la geedziĝon, tion vi scios legante tiun ĉi glatan tradukon de la nelacigebla Cherpillod!

 

Via opinio pri Trudita edziĝo, La / Le mariage forcé