Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Antigona
Titolo Antigona
 
Aŭtoro Jean Anouilh 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 10.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĐurđevac, 2009 
EldonintoGrafokom 
KlarigojKvankam inspirita de la samtitola tragedio de Sofoklo, la dramo de Anouilh, verkita dum la dua mondmilito, aludas al historiaj eventoj pli proksimaj al nia tempo.
Tradukisto, lingvoR. Imbert / El la franca
ISBN/ISSN9789539697561 
Formato 67 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

Malnova tragedio en novaj vestoj

Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Antigona (Antigono en la nova PIV!): "mita filino de Edipo, ĉefrolanta en tragedioj de Esĥilo, Eŭripido, Sofoklo, Racino kaj modernuloj." Post Jean Cocteau (1927) kaj Brecht, jen Jean Anouilh (1944).
Komence ĉiuj personoj estas sur la scenejo kaj "La prologanto" prezentas ilin. Jen la ĉefaj: Antigona, kiu ekstaros sola kontraŭ la mondo kaj kontraŭ Kreono, sia onklo, kiu estas la reĝo. Ŝi pensas ke ŝi mortos. Hemono, filo de Kreono, parolas kun Ismena, fratino de Antigona. Li estas la fianĉo de Antigona. La gardistoj, la ĉiam memkontentaj helpantoj de justico...
La reĝo, Kreono, ordonis ke Polinicon, fraton de Antigona, oni lasu sen tombo, kiel predon al korvoj kaj ŝakaloj. Kiu kuraĝos lin laŭdeve honori per enterigo, tiu estos senkompate mortpunita.
Tiun ukazon Antigona rifuzas kaj ŝi provas doni tombon al sia frato. Kiam la gardistoj arestas ŝin, Kreono provas silentigi ŝian agon. Sed Antigona ne cedos. Kaj la Koruso fine anoncos: "... Ĉiuj jam mortis, kiuj mortontis. Kaj tiuj, kiuj kredis je unu afero kaj tiuj, kiuj kredis la malon – eĉ tiuj, kiuj nenion kredis, kaj kiuj senkomprene estis forkaptitaj en tiun historion... Antigona estas kvietigita nun, de kiu febro, ni neniam scios. Ŝia devo estas plenumita..."
La traduko estas sufiĉe fidela kaj vigla, kun bedaŭre kelkaj rektaj eraroj, ekzemple, p. 8, dufoje la vartistino, kiu paroligas la patrinon de Antigona, diras "mi" anstataŭ "vi" (Ĉiam vi kriis kaj ĉiam vi donis al ili ovo-flavaĵojn); p. 9, kiam la vartistino diras al Antigona kaj al ŝia fratino Ismena: "Vi estas eĉ apenaŭ vestitaj. Kaj kompreneble vi ‘kontraŭ mi koleros’", anstataŭ ‘vi malvarmumos’ (france "vous allez encore me prendre mal"). Ankaŭ kiam Kreono diras al Antigona: "Ĉar mi volas ke vi sciu pri la kulisoj de tiu dramo en kiu vi ardas ludi rolon, pri la ‘kuirejo’" (p. 47). Ja "la cuisine" en la franca... kio signifas "la intrigoj"! Kaj poste ni retrovos la "kuiristo"-n anstataŭ "intriganto"-n... "Mi oferis al vi la unuan pupon" anstataŭ "donacis" (p. 37). Ĉar la tradukinto mortis kelkajn tagojn post la apero de tiu ĉi traduko, mi povas nur atentigi la eldoniston pri tiuj gravaj mistradukoj, okaze de eventuala reeldono.

 

Via opinio pri Antigona