Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bonvenon en nia mondo
Titolo Bonvenon en nia mondo
Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto
 
Aŭtoro Bent Jensenius 
KategorioLegolibroj
Prezo 12.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2014 (2a eld) 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojPreskaŭ 30 tekstoj kun ekzercigaj dialogoj kaj demandoj.
ISBN/ISSN9788087169490 
Formato 128 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kion vi scias pri la Esperanto-mondo? de Boris Kolker
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Betty Chatterjee

La feliĉa esperantistiĝo

Fonto: Esperanto en Danio, 2009
Reta ligilo al la originalo: http://rosejo.blogspot.com/2009/08/la-felica-esperantistigo.html
Aldonita de Boris Kolker (2011-04-16)

Iun tagon iu ekkaptas la ideon lerni Esperanton. Diligente la komencanto studadas la komencantan kurson kaj poste studadas la libron "Gerda Malaperis!". La diligentulo nun sufiĉe bone legas facilajn tekstojn, povas skribi mallongajn leterojn kaj povas buŝe demandi kaj respondi demandojn.
Tamen iom post iom venas al li/ŝi en la kapon peturba ideo, ke la uzado de la lingvo estas nur la pinto de la glacio-monto. Dum ĉeesto kune kun spertaj esperantistoj la novulo aŭdas novajn, strangajn vortojn : U.E.A., U.K., S.A.T., satano, finvenkisto, raŭmisto, fervojisto, la interna ideo, PIV, Akademio, Monato, Pasporta Servo kaj multaj aliaj k.t.p.-oj.
‘Ho ve, savu min !’ pensas la kompatinda novulo. ‘Mi volis lerni lingvon, ne eniri ian strangan mondon !’

Simpatie komprenante la malfacilaĵojn de novaj esperantistoj, Bent Jensenius verkis la legindan libron ‘Bonvenon en nia mondo’. Laŭ la opinio de la aŭtoro eĉ komencantoj senprobleme povas legi ĝin, pro la facila lingvaĵo.

En la antaŭparolo de la libro Bent skribas:
Esperanto ! – Ĉu ĝi ne estas morta lingvo!? En kiu angulo de la mondo oni povas uzi ĝin ?’

En la sekvantaj 27 ĉapitroj la aŭturo respondas la demandon. Gvidante la leganton de loko al loko en Esperantujo, Bent donas al li/ŝi multajn informojn pri la aktuala Esperanto movado kaj ĝiaj eblecoj por nuntempaj esperantistoj. I.a. troviĝas faktoj pri U.E.A., la Universala Kongreso, la Akademio, la Jarlibro, kluboj, Esperanto-muzeoj, Pasporta Servo, Bona Espero, Kastelo Grezijono, ekoturismaj renkontiĝoj, internaciaj fervojistaj ski-semajnoj, Verda Domo de Arizono, Vikipedio, lernu.net, korespondado kaj babilejoj ktp.

Ĉiu ĉapitro konsistas el tri partoj: facila teksto, dialogo pri la temo de la teksto kaj demandaro. Plue en la lasta parto de la libro troviĝas proponoj por rolludoj. La tekstoj enhavante taŭgan vorttrezuron ebligas novulojn paroli pri aktuale Esperantaj aferoj. Iliaj informoj donas al ili la eblecon elekti agadojn kaj distraĵojn en Esperantujo.

Ĝis nun la plej ofte studata libro por progresantoj jam estas ‘Vojaĝo en Esperanto-lando’. ‘Bonvenon en nia mondo’ ne estas anstataŭaĵo por la detale informa, defia kaj bonega libro de Boris Kolker. Tamen, laŭ mia opinion, antaŭ ol progresanto ekstudas la libron ‘Vojaĝo en Esperanto-lando’ indus unue pripensi la studadon de ‘Bonvenon en nia Mondo.’

La libro ‘Bonvenon en nia mondo’, eldonejo KAVA-PECH. ISBN: 978-80-87169-11-7 aĉeteblas ĉe la kutimaj libroservoj.

 

Via opinio pri Bonvenon en nia mondo