Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Platero kaj mi
Titolo Platero kaj mi
Andaluza elegio
 
Aŭtoro Juan Ramón Jiménez 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMálaga, 2009 
EldonintoAndaluza E-Unuiĝo 
KlarigojPoemoj en prozo, en kiuj la aŭtoro, per dialogoj kun sia azeno Platero, priskribas andaluzan vilaĝon, kun ties ĉi homoj kaj lokoj.
KontribuantojDesegnaĵoj de Pedro Ullate López 
Tradukisto, lingvoM. Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) / En Esperanton
ISBN/ISSN9788493030430(!) 
Formato 200 paĝoj, 18 cm 
Recenzoj Recenzoj mankas. Aldonu

Atenton, "Platero kaj mi" ne estas havebla!


Recenzo de Luiza Carol

Portreto de poeto kun azeno

Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Platero kaj mi. Juan Ramón Jiménez. 
En Esperanton trad. M. Gutiérrez Adúriz (Liven Dek). Málaga: Andaluza Esperanto-Unuiĝo, 2009. 200p. 18cm. ISBN 9788493030430. Prezo: € 7,50

La prozopoemoj el Platero kaj mi prezentiĝas precipe kiel lirikismaj monologoj de poeto, kiu alparolas sian azenon Platero. Foj-foje, la poeto parolas al si mem aŭ rekte al la leganto, lasante la arĝentkoloran Platero paŝti sin aŭ dormi. Ofte aperas ankaŭ aliaj homoj kaj bestoj en la poemoj, kaj tiamaniere la tuta libro aspektas iusence kiel drameca beletraĵo, en kiun Jiménez ofte enŝovas eĉ reĝisorajn indikojn. Jen ekzemple la sceno el la poemo La lulantino, kie junulino endormigas sian frateton:

“La karbistino kantas dolĉe kaj tenere:
Dormu mia bebo, dormu,
gardos vin la Dipatrino.
Paŭzo. Vento inter la arbokronoj…
Dormu ke, ĉe via dormo,
dormu do la lulantino…

La vento… Platero, milde pasanta inter la bruligitaj pinoj, proksimiĝas iom post iom… Poste ĝi kuŝiĝas sur la obskuran teron kaj, ĉe la longa patrina kanto, duonendormiĝas kiel infano.”
Alia elemento kiu kontribuas al la drameco de la teksto estas la flueco de la parolado, kvazaŭ la teksto ne estus surpaperigita sed aŭdigata. La leganto sentas sin kvazaŭ spektanto, tre ofte ne ekster la sceno sed ene de ĝi. Tiel la duopo fariĝas fakte triopo: poeto, azeno plus nevidebla leganto. Jen bela fragmento el la poemo La granato, kie la poeto parolas buŝplene:
“Kiel bona ĝi estas, Platero! Jen, manĝu! Kiel bongusta! Kiel plezure la dentoj penetras en ĝian gajan, abundan kaj ruĝan karnon! Atendu… mi ne povas paroli. [...] Nu, finite!”
Jiménez realigas iun apartan senton de samtempeco inter sia viva sperto kaj ĝia poema komunikado – efekto kiun verŝajne nek kutima prozo nek tradicia (fiksaforma) poezio estus povinta krei, sed la prozopoema formo ja ŝajnas tre taŭga por ĝi. Tiu tre karakteriza samtempeco igas la leganton senti sin kvazaŭ ene de vivanta pentraĵo. Unu el la plej “pentrecaj” priskriboj en la libro troviĝas en la poemo 
La infano kaj la akvo, kie la realisma imago de infano ludanta per fluanta akvo de fonto fariĝas simbolo:
“Kuŝe sur la tero, [la infano] tenas la manon sub la viva ŝprucaĵo, kaj la akvo formas sur lia polmo treman palacon el frisko kaj gracio, kiun liaj nigraj okuloj kontemplas en ekstazo. […] La palaco, ĉiam sama kaj ĉiumomente renovigita, iufoje ekfalas. Kaj tiam la infano kuntiriĝas, absorbiĝas ankoraŭ pli, koncentras sin por ke eĉ tiu pulsobato kiu ŝanĝas per la movo de unu sola vitropeco la sentivan bildon de kalejdoskopo, ne forrabu de la akvo ĝian unuan kaptitan formon.
– Mi ne scias ĉu vi komprenos kion mi diras, Platero: sed tiu infano havas mian animon en sia mano.”
Inter la simboloj de la libro, tiu de Platero estas verŝajne la plej memorinda. La arĝentkolora azeno ŝajnas signifi purecon de animo, infanecon, bonecon, fidelemon kaj ofte la animon de la poeto mem. “Ĝi estas tiel simila al mi, tiel diferenca de la aliaj, ke mi ekkredis ke ĝi revas miajn proprajn revojn” – diras Jiménez pri sia azeno, en la poemo Amikeco.
Malgraŭ tia ekstaza omaĝo al la pureco de infana animo, la portretoj de infanoj en la libro ne estas nepre idilie anĝeligitaj. Male, la malperfekteco de la homa animo aperas eĉ pli klare en la kruelaj agadoj de nezorgataj infanoj. La terura sceno kie la infanoj ŝtonmortigas maljunan blindan ĉevalinon memorigis al mi iun faman pentraĵon de Salvador Dalí, kie anĝelmiena infaneto tenas sangoplenan kadavron de rato inter siaj dentoj… Jen maltrankviliga bildo el la poemo La blanka ĉevalino:
“Kiam mi vidis ĝin, la ŝtonoj ankoraŭ kuŝis apud ĝia korpo, ŝtone frida. Ĝi havis larĝe malfermitan okulon, kiu, blinda dumvive, nun, postmorte, ŝajnis rigardi.”
La profunda sereneco de la pejzaĝo kontrastas okulfrape kun kelkaj maltrankviligaj realismaj scenoj, priskribantaj aspektojn de socia maljusteco kaj profunda homa sufero. Tiaj scenoj senvualigas la teruran malriĉecon de multaj vilaĝanoj, la hipokritecon de la klerikoj, la malhonestecon de la vilaĝestroj ktp. Kelkfoje, en tiaj priskriboj, Jiménez lerte humuras kaj satiras. Jen ekzemple fragmento el La infanĝardeno, kie la poeto alparolas sian azenon kvazaŭ li estus unu el la infanoj de la vilaĝo:
“Se vi venus en la infanĝardenon kun la ceteraj infanoj, Platero, vi lernus la abocon kaj krajonus streketojn. […] 
Vi scius pli ol la kuracisto kaj la pastro de Palos, Platero.”
Kaj jen satira portreto de andaluzia pastro en la poemo Sinjoro Jozefo, la pastro:
“… li iras sanktoleita kaj verŝanta mielajn vortojn. Sed, vere, tiu, kiu ĉiam anĝelas, estas lia azenino, la sinjorino.”
Unuafoje mi vojaĝis kune kun la poeto kaj lia azeno en 1966, kiam mi estis studentino. Ekde tiam, mi konservas en la koro la belegajn priskribojn de la ĉielo de Andaluzio tra ĉiuj sezonoj kaj ĉiuj horoj, kaj ankaŭ de la belaj okuloj de Platero, kies fascina personeco identiĝas kun tiu de la poeto. En 1999, mi turismumis en Andaluzio kaj renkontis la ĉielon de Jiménez en majo. Dum la unuaj tagoj de mia vojaĝo, la grizaj dormemaj andaluziaj azenoj kiujn mi vidis, seniluziigis min. Mi estis serĉanta la okulojn de Platero, “kiel du skaraboj el nigra kristalo” (kiel diras Jiménez en la poemo Platero)… Sed unu tagon, kiam mi troviĝis sur la vojo al Ĝibraltaro, mi sentis min subite rigardata de ĝuste “ĝiaj” okuloj kaj tiam mi rekonis “ĝin”, tian kia la poeto enigis ĝin en mian koron: “… vi, tiel intelekta, amika al maljunulo kaj al infano, al rojo kaj al papilio, al suno kaj al hundo, al floro kaj al luno, pacienca kaj pripensema, melankolia kaj afabla, Marko Aŭrelio de la herbejoj…” (mi ĵus citis la priskribon de Platero el la poemo Azenografio)
Ĉi-jare mi denove renkontis la poeton kaj lian azenon, ĉi-foje relegante la libron en Esperanto. La tradukinto Liven Dek estas mem konata aŭtoro de memorindaj poemecaj scienc-fikciaj noveloj en Esperanto. Li verkis i.a. la plej ĉarman metaforan priskribon kiun mi iam ajn legis pri la okuloj de ajna besto: la unu-paĝan noveleton Ne ekzistas verdaj steloj, pri la okuloj de kato (en Beletra Almanako 4). Li verkis ankaŭ neforgeseblan kaj pensigan poemecan prozaĵon pri senĉiela urbo de grave poluita mondo, kie maljunulo freneze sopiras pri peco da vera ĉielo: Kien vi iras, maljunulo? (en la antologio Trezoro). Mi opinias, ke malofte okazas tiom bona kongruo inter la personeco de la poeto kaj tiu de la tradukanto. La rezulto de la kunlaboro trans la tempo inter tiuj du altvaloraj verkistoj estas tiu ĉi libro, kiun mi konsideras vera juvelo de la Esperanta kulturo.

 

Via opinio pri Platero kaj mi