Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Transilvania nupto, La
Titolo Transilvania nupto, La
 
Aŭtoro Stephan Lang 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 19.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZwolle, 2010 
EldonintoVoKo 
KlarigojLa antaŭulo de "La talpoĉasisto". Honesta prezento de la streĉitecoj en Eŭropo dum la Malvarma Milito.
Tradukisto, lingvoG. Berveling / El la nederlanda
Formato 156 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ionel Oneţ

De paradizo al infero kaj/aŭ inverse

Fonto: Revuo Esperanto, julio 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!)
Tiuj ŝanĝoj – ekster lia volo – estis omenaj por István: 30-jara li fuĝos el la komunisma paradizo (laŭ la loka propagando) al la putra, dekadenca Okcidento (laŭ la sama propagando). Nederlando fariĝos lia adoptlando kaj la nederlanda lia verklingvo. En tiu ĉi lingvo li verkos la du membiografiajn romanojn, kiuj igos lin konata: La transilvania nupto (1997) kaj La Talpoĉasisto (2001). Iliaj E-lingvaj versioj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, aperis en inversa ordo: La Talpoĉasisto (2007) kaj La transilvania nupto (2010).
Malgraŭ la aperordo de la Esperantaj versioj, estas prefere legi ilin en la sama ordo en kiu ili aperis origine. Ne por sekvi ilian aperordon, sed pro kialo pli grava: la kronologia ordo de la eventoj.
La atentokapta kaj streĉa La transilvania nupto okupiĝas pri la lastmomentaj preparoj por “vizito” al Hungario, la “forgeso” de la aŭtoro reveni al Rumanio, liaj fuĝo al Jugoslavio kaj alveno en Nederlandon, kaj la komenco de nova vivo en nova lando.
La Talpoĉasisto, same atentokapta sed multe pli trista, portas nin, kune kun la aŭtoro, al la “nova” Rumanio, tuj post la falo de la diktaturo de Ceauşescu. Tie, kune kun li, ni ekscias kiel la ŝanĝoj okazis en vilaĝo rande de la lando, kaj – esence – ni malkovras sekreton pri la deveno de la aŭtoro, nun fremda en sia naskiĝvilaĝo. La stato de la mortanta patrino aldonas pli da tristo al etoso, cetere, morna.
La aŭtoro ne kaŝas sian antikomunismon kaj ne hezitas piki tiujn okcidentanojn simpatiantajn tiun politikan sistemon. Feliĉe – por ili – ili ne vivas en tia sistemo. Kaj, refoje feliĉe kaj refoje por ili, al ili ne estas malpermesate esprimi sian politikan opinion, malpermeso kiu en la orient-eŭropa “paradizo” estis la regulo. Kun tia regulo, István/Stephan Lang ne povis konsenti. Li forlasis sian denaskan paradizon por alia vivo en la okcidenta “infero”, kie li ja povis libere esprimi sin. En siaj romanoj, eseoj, artikoloj li faris ĝuste tion, kaj tiu (esprim)libero certe ne plaĉas al multaj. Ĉu al vi? Legu kaj decidu mem.

 

Via opinio pri Transilvania nupto, La