Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Karna maŭzoleo, La
Titolo Karna maŭzoleo, La
 
Aŭtoro Jonas Lenn 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAiglepierre, 2010 
EldonintoLa Arĝenta Ŝlosilo 
KlarigojMalhela kaj sorĉa omaĝo al la mondo de la "pulp fiction".
Tradukisto, lingvoE. Desbrières, F. Desbrières, G. Martin / El la franca
ISBN/ISSN9782908254839 
Formato 50 paĝoj, 17 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jonas Lenn

Prezento de la libro

Fonto: Retpaĝaro de la eldonejo
Reta ligilo al la originalo: http://www.argenta-slosilo.org
Aldonita de filĉjo (2012-06-06)

Aŭguste 1940. Nicola Ĝiuliani, anarkisto kaj ĵurnalisto, iras al Meksikurbo, firme decidinta intervjui Lev Davidoviĉ Bronŝtejn, alinome Trocki. Sed Lev Trocki, viktimo de murdo-provo tri monatojn antaŭe, forte barikadas sin en sia bunkro ĉe la strato Viena, en Coyoacan. Kiam dua atako okazas kontraŭ la kreinto de Kvara Internacio, Ĝiuliani provas kontraŭstari la destinon: li tiam konatiĝas kun enigma rusa biologo, kiu promesas al li intervjuon kun la revoluciisto. Kvankam Trocki mortis pro siaj vundoj, la biologo asertas, ke li plenumos sian promeson, kaj invitas la ĵurnaliston al miriga ĉasado tra la kanaloj de Xochimilco.
Ĉu Ĝiulani kunestas kun mitomaniulo aŭ... kun viro kiu kapablas venki la morton?
Inter paralela Historio, metempsikozo kaj kriptozoologio, la franca aŭtoro Jonas Lenn verkas tie ĉi malhelan kaj sorĉan omaĝon al la mondo de la «pulp fiction».

 

Opinioj pri Karna maŭzoleo, La

Sebĉjo. (2010-09-08):
Ekde nun, tiu libreto estas mia favorata Esperanta libro. Fakte, estas la unua fojo ke mi legas vere fantastan rakonton en Esperanto, kaj mi ŝategas fantastan literaturon kaj verkistojn kiel H.P. Lovecraft, W.H. Hodgson, Jean Ray aŭ Clark Ashton Smith,


Via opinio pri Karna maŭzoleo, La