Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Plena verkaro de L.L. Zamenhof
Titolo Plena verkaro de L.L. Zamenhof
La preparado de la Bulonja kongreso. Carlo Bourlet kaj La revuo. 1917, forpasis nia Majstro. Dummilitaj esperoj.
 
KategorioZamenhofa verkaro, KD-oj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTokyo, 2011(?) 
EldonintoLibroteko Tokio 
KlarigojNove elfositaj kvar dokumentoj, kompilitaj de Ludovikito por pliampleksigi PVZ. Pretigitaj (komposte aŭ fotokopie), kiel la aliaj volumoj en la serio. Sume 1049p. En formato PDF.
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Reinhard Haupenthal

La longa ombro de Itô

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2012
Aldonita de Stano Marček (2013-12-26)

Plena verkaro de L.L. Zamenhof: La preparado de la Bulonja kongreso; Carlo Bourlet kaj La revuo; 1917, forpasis nia Majstro; Dummilitaj esperoj. Tokyo: Libroteko Tokio, [2011]. Komputila KD. Prezo € 12,00

Eĉ kiam, en regulaj intervaloj, Itô kanzi (1918-2005) eldonadis sian PVZ-serion, nur malmultaj konatiĝis kun ĝi, des malpli kun la tuto de 57 volumoj. Post lia morto ĉio forgesiĝis: la kompilinto kaj lia verko. Pokas eĉ la mem-proklamitaj esperantologoj kiuj disponus pri ĉi verkaro de Zamenhof kaj ties inkunabloj. Nur unu sisteme ekspluatas ĉion: Gonçalo Neves por sia Historia Vortaro. Sodomo kaj Gomoro plian fojon saviĝas...
Nun, el la maro de forgeso, dank’ al la klopodoj de N. Syozi, Libroteko Tokio, emerĝas kvar dokumentoj kiujn Itô ankoraŭ preparis, sed ne plu povis lanĉi: Temas pri dokumentoj ligitaj al la Bulonja kongreso (1905), al la personeco de Carlo Bourlet, al la morto de Zamenhof kaj al la “dummilitaj esperoj”.
Kvankam esence nenio nova riveliĝas, la avantaĝo de la kompilo konsistas en tio, ke Itô kunigis la dokumentojn en flue legebla kontinuo tiel, ke antaŭ la leganto leviĝas scenoj deruliĝintaj antaŭ jam tuta jarcento. Pri Bourlet estas domaĝe, ke li limigas sin al tekstoj el La Revuo: lia plena artikolaro donus nete pli kompletan bildon.
La lastaj du partoj, en inversa sinsekvo, konsistigas unu solan dokumenton de 418 paĝoj. Sed la laboron kunigi la dummilitajn artikolojn de Hodler jam entreprenis Gacond.
Al la tuto mankas homogeneco, sed ĝi ja estas interesa enrigardo en la metiejon de la granda japano, en ties labor-metodojn kaj en ties simpatie maleŭropajn precizemon kaj detalemon.
Restas duobla bedaŭr’ amara: ke neniu daŭrigas la kolektan laboron kaj ke Itô ne povis realigi la represon de la Kolekto Aprobita, projekton kiun ni ne nur kovis kune, sed kiu vaste progresis.

 

Via opinio pri Plena verkaro de L.L. Zamenhof