Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe
Titolo Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe
 
Aŭtoro Moises Gutierrez Raimundez 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBiałystok, 2011 
EldonintoPRO100 
KlarigojKortuŝa historio de blinda vaganta kato.
KontribuantojIlustraĵoj de Renata Kaczyńska-Łuba 
Tradukisto, lingvoP. Wierzbowski / En Esperanton
ISBN/ISSN9788393162505 
Formato 20 paĝoj, 31 cm 
Karakterizoj Bind. Kolorilus. Kvarlingva eldono (E, pola, angla, germana) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe" ne estas havebla!


Recenzo de Angela Tellier

Bunteco kolora kaj lingva

Fonto: Revuo Esperanto, januaro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe. Miriam Rodríguez Hernández. Moises Gutierrez Raimundez. Ilustraĵoj de Renata Kaczyńska-Łuba. En Esperanton trad. Przemysław Wierzbowski. En la anglan trad. Agnieszka Hejn kaj Guy Johnston. En la germanan trad. Waldemar Kowalewski. Białystok: PRO100, 2011. 20p. 31cm. Bind. Ilus. ISBN 9788393162505. Prezo: € 12,00

Ĉiam plaĉas al mi recenzi libron por infanoj. Estas okazo por plezure reeniri la porinfanan mondon, kaj des pli feliĉiga estas tia ekskurso, kiam apude sidas juna infano. Apud mi sidas mia nepineto, kaj al ŝi mi entuziasme prezentas la libron recenzatan.
Tuj atentokapta estas la granda pluŝa kato oranĝkolora, kiu beligas la kovrilon de la A4-formata libro. Karesinvita pelto, lignaj okuloj kaj ŝnuretaj lipharoj kaptas la atenton, kaj oni ne bezonas multan sperton pri infanoj por diveni, ke la unua ago de malgranda mano estas karesi la besteton.
Mia juna nepino ne konfidis al mi sian opinion pri la libro, sed la fakto, ke mi devis plurfoje senpaŭze legi ĝin, konvinkis min, ke ĝi al ŝi ege plaĉas. Malmole bindita, la libro estas solida kaj promesas longdaŭran sidadon sur hejma librobreto. La rakonto estas mallonga sed tre ĉarma, kaj akompanas ĝin grandaj, buntaj kaj tre allogaj bildoj, presitaj sur bonkvalita glacea papero. La ĉefrolulo de la rakonto, malgranda blinda kato, scivolas pri koloroj. La rakonto sekvas ĝiajn aventurojn dum ĝi kuraĝas vagadi kaj esplori la mondon. Survoje la kateto renkontas amikajn bestojn diverskolorajn, ekzemple, “Blanka! Kaj kia estas tiu koloro?” demandas la malgranda kato. “Ĝi estas tre malvarma koloro, kiel neĝo”, respondas blanka urso. Scivolante pri sia propra koloro, la kateto demandas la renkontitojn – ĉiu besto priskribas la koloron de la kato laŭ sia propra vidpunkto, sed la rezulto estas por la kato tre kontentiga. La rakonto estas kortuŝa kaj pensiga; eĉ oni povus diri “ronroniga”.
Ĝi estas prezentita kvarlingve, tradukita en kvar lingvojn fare de lingvaj spertuloj. Elektu do vian legolingvon el la pola, Esperanto, la angla aŭ la germana. La belajn ilustraĵojn desegnis lernantoj en arta klaso. Ĝi do estas “multkolora” libro laŭ pluraj vidpunktoj – kaj ĝuste kiel la mondon beligas diversaj koloroj, la libron beligas ne nur la ilustraĵoj sed ankaŭ la lingva bunteco. Kaj, granda pluso, se vi volas enkonduki al malgrandaj infanoj de vi konataj plurajn lingvojn en facila kaj ĝuebla maniero – jen tute taŭga libro kiu atendas vin.

 

Via opinio pri Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe