Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Meditadoj el la animo
Titolo Meditadoj el la animo
 
Aŭtoro Paiva Netto 
KategorioReligio
Prezo 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSão Paulo, 2011 
EldonintoElevação 
KlarigojAforismoj, klarigitaj baze de, precipe, kristanaj valoroj.
Tradukisto, lingvoP.S. Viana / En Esperanton
ISBN/ISSN9788575132043 
Formato 254 paĝoj, 23 cm 
RecenzojJesuo ŝtatestro de Eugène de Zilah
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Paul J Desailly

Libro de elstara beleco kiu espereble aperos en la angla por la ses miliona bahaanaro kaj miaj bahaaj amikoj!

Fonto: Paul J Desailly
Aldonita de Paul Joseph Desailly (2019-09-26)

Malofte okazas en la religia historio de la mondo ke ‘ali-religiano’ ricevas inviton recenzi verkon kiu merito-plene estas jam memstare fam-konata jene: (a) en pli ol 400.000 ekzempleroj venditaj (b) plena je saĝeco (c) modelstile Esperantigita kaj (d) kvankam tre profesie kaj preskaŭ lukse prezentita, tamen malmult-koste aĉetebla. Koran dankon do al la redaktoro de F V Lorenz pro la invito kiun mi ret-letere ricevis en majo 2019! Mia magra plumo tamen ne kapablas recenzi tian bonegan kvaliton sed volante mi komentetas:

Antaŭ ĉio mi menciu ke miaj impresoj rilate al la elirpunkto de ‘senlima ekumenismo’ en tiu ĉi valora literaturaĵo belega baziĝas je la instruoj de Baha’u’llah (1817 – 1892) kiu en fifama otomana malliberejo fondis Bahaismon en 1852.

Per tra-legado de abunda "Tabelo de nomoj" (p. 233 – 235) oni tuj konstatas grandaniman kaj inkluziveman sintenon de la aŭtoro, Paiva Netto. El la kronikoj de la Historio aperas nomoj kaj eldiroj de preskaŭ 200 sciencistoj, filozofoj, politikistoj ktp. Super ĉio elstaras – kompreneble – maksimoj kaj sentencoj kiujn revelaciis Fondintoj de la mond-religioj de la aŭtoro cititaj: Budho, Mahometo kaj Jesuo Kristo. Ne surprizos legontojn ke ĉi-lasta Manifestiĝo de Dio tenas la unuan rangon en libro verkita de Kristana erudiciulo. (59 referencoj al Jesuo aperas.) Pri tiu fakto mi neniel grumblas ĉar la nazareta Savinto per perfektaj konsiloj (kaj viv-ekzemplo!) disponigis al la homaro la solan solvon: ‘Amu Dion! Amu la najbaron!’

Eble en onta eldono sinjoro Netto detale aludos ankaŭ Abrahamon ĉar fondis Li la religion de Moseo (p. 54, 55, 66). Elde "La Malvova Testamento" plenumis Jesuo profetaĵojn pri la veno de la Mesio kiun adeptoj de Judismo ankoraŭ atendas – jam kvar mil jarojn proksimume. Alidirite, kiel oni diplomate kaj ĝentile konvinku judojn en ekumena etoso ke Jesuo Kristo vere estas la Mesio? Kiel konvinki ateistojn en la elektronika generacio ke Jesuo promesis reveni kaj ke nun eblas pruvi danke al Abrahamo, Moseo, Jesuo, Mahometo kaj Baha’u’llah ke Dio ekzistas? Gravega! http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf p. 28 - 30

Antaŭ ol komenci Sian tri jaran misiadon tra la Sankta Lando por inaŭguri la Kristanan epokon Jesuo observis la regulojn kaj normojn de Judismo. Iasence do Li dum dudeko da jaroj estis adepto de la religio starigita de Moseo KAJ Abrahamo; ĉi lasta estis la Iniciatinto de monoteismo.

Homamaso da novaj tre sinceraj Kristanoj spirite kaj mense tuj rekonis dum "La Surmonta Parolado" ĝisdatigitajn instruojn de la Kreinto vortigitajn de la Kristo. Nominte tiujn instruojn Feliĉpromesojn oni ilin ofte taksas la kernon de "La Evangelio". (Vidu la du finajn paĝojn, t.e. p. 231 – 232 sub la rubriko: "Feliĉpromesoj el la Prediko de Jesuo sur la Monto".) Ĝuste pro tiuj novaj revelacioj kaj ikonrompaj instruoj de Jesuo por reteni politikan kaj religian potencon en tiu romia provinco la romianoj, la sinedrianoj kaj la fariseoj konfuzis kaj koruptis la saman homamason kaj krucumis la Savinton de la mondo.
http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-128-sep2017.pdf (paĝo 21) (Mateo 5: 1 – 16)
Ekzistantaj bahaaj tekstoj profetas ke paco en Palestino kaj Israelo ekokazos nur kiam la judoj rekonas Jesuon kiel la Mesion.

Mistajpa afero ensaltis sur paĝon 61. Io misas: ‘Santa Korano’ estu ‘Sankta Korano’.

 

Via opinio pri Meditadoj el la animo